Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

Mi ĉiam ĝuas la legadon de la bonegaj artikoloj, kiujn Kontakto prezentas al siaj legantoj, sed kelkfoje, tiu bonega kvalito iĝas eĉ pli bona kaj vere mirigas min. La artikolo de Klára Ertl en la pasinta numero (Rifuĝintoj al Eŭropo — La nuntempa “krizo” kaj la Mortolisto de UNITED) estas unu el tiuj tekstoj, kiuj riĉigas min kiel homon. Mi jam konis la problemon kaj jam multe legis pri tio, sed ŝia artikolo estas vere didaktika kaj sukcesas ekspliki la aferon kaj pritrakti plurajn flankojn en bona lingvaĵo kaj flua ritmo. Dankon kaj al la verkistino kaj al la revuo por alporti tiun riĉenhavan kaj informplenan artikolon al la legantoj. Pro la ekkono de situacioj, pri kiuj mi ne plene konsciis la gravecon, kaj pro la realaj ekzemploj de viktimoj tra la teksto — trafa kaj kortuŝa afero — ĝi plorigis min.

Karina Oliveira — Brazilo

— NI ERARISi —

En la pasinta numero, ĉe la rubriko Blaga Blogo, aperis kroma komenca paragrafo, kiu apartenis al la teksto de la antaŭa numero. Ni pardonpetas al la aŭtoro kaj al la legantoj.

— INFORME —

Muzika aktivado de VINILKOSMO en danĝero!

Vinilkosmo, la konata Esperanta muzika eldonejo lastatempe anoncis ke ĝia aktivado estas endanĝerigita pro la malkresko en la abonoj de ĝia abonklubo. La abonklubo de Vinilkosmo estas aliro al la elsendfluejo (Music Divercities) laŭ diversaj kategorioj, kiuj ekas je kosto de 10EUR jare.

Ili pledas ke la homoj uzu la abonklubon kaj la propran elsendfluejon prefere ol la pli popularajn retejojn aŭ apojn kiel apogo al la pludaŭrigo de la muzikproduktado kaj eldonado.

www.vinilkosmo-mp3.com

Pliaj informoj

Aliĝo al UMEA senpage

Ekde ĉi tiu jaro, la aliĝo al UMEA, Universala Medicina Esperanto-Asocio, estas senkosta! Nur la abono de la faka ĵurnalo en papera versio plu kostas 26EUR. Rajtas aliĝi ĉiu kuracisto, dentkuracisto, farmaciisto, veterinaro, flegisto, gestudentoj pri la menciitaj fakoj, universitatanoj aŭ aliaj medicinistoj, kiuj aprobas la celon de la asocio, do disvastigi Esperanton en medicinaj rondoj.

umea@uea.org

Skribu prefere kun indiko pri viaj fako kaj profesio

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri iu ajn temo. Disponeblas la reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve, legu en nia retejo.

#Amo

“Amo estas stranga sento”, kantas en Kion ajn la sveda rokgrupo Persone. Kiu el ni neniam amis, pasiiĝis, suferis pro amo? Ĉu amo estas nobla sento aŭ iluzio? Kemia elverŝo de substancoj aŭ ĉu instinkta emo de la homo? Ĉu la amo finiĝas post iom da tempo? Kiel trovi amon? Ĉu scienco povas helpi nin ami pli trankvile? Ĉu vi havas sperton pri amo, kiun vi ŝatus kundividi? Verku por Kontakto!

#Manipulado, mensogoj kaj monavido

La nova dokumentfilma televidserio Malpura Mono (Dirty Money origine, en la angla), kiu lanĉiĝis en Netflix fine de januaro, montras 6 verajn historiojn ligitajn per la sama fadeno: entreprenoj kaj entreprenistoj, kiuj senskrupule serĉas monprofiton ĉiukoste, ĉefe per mensogo kaj manipulado. Ĉu vi kredas ĉion, pri kio la amaskomunikiloj informas vin? Kiel distingi inter vero kaj malvero? Ĉu vi jam sentis vin trompita de la potenculoj?

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2019:2 — 1-a de marto

2019:3 — 1-a de majo

2019:4 — 1-a de julio

2019:5 — 1-a de septembro

2019:6 — 1-a de novembro

2020:1 — 1-a de januaro