Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

Neatendite mi ricevis, per mia persona Facebook-profilo, longan kritikan tekston de la leganto Andreas J. Penk pro mia redakcia enkonduko al la 287 (2018:5) numero de Kontakto. S-ro Penk longe aludas kaj sin apogas sur politikaj decidoj en ŝtatoj, en kiuj mi neniam loĝis, do ne sentas min preta prikomenti. Sed interalie li kritikas min pro tio ke, laŭ li, mi “skribis tre politikan, sufiĉe unu-flankan maldekstruman tekston” kaj ke tion permesante, TEJO trompus sian statuton, kiu en la punkto 5 postulas politikan neŭtralecon.

Mi klarigas al la estimata leganto ke Kontakto estas “socikultura revuo”, kaj ene de la vasta koncepto “socio”, certe troviĝas i.a. politiko kiel pridiskutebla temo — kio jam okazis tre ofte en la lastaj jaroj. Krome, en ĉiu eldono, sur la paĝo 3, legeblas: “La opinioj de la unuopaj aŭtoro kaj de la redaktoro[..] ne nepre spegulas la opinion de TEJO aŭ UEA”. Do memevidente tia kritiko ne enhavas bazon.

Rilate al mia “maldekstremo”, laŭ mia kompreno, la defendo de homa digno estas super politikaj preferoj — do kvankam malkonsentas — al mi ne gravas kiel oni nomas tion. Se laŭ vi torturo estas io relativa, do ne nepre kondamninda, mi profunde bedaŭras. Sed mi neniel kompromisos min defendante barbarecon, ne gravas en kiu politika flanko ĝi troviĝas.

— INFORME —

Konkurso Teo, Amo kaj Mondo

La Tianjin-a Esperanto-Asocio, kune kun la Asocio por Popularigo de Hangzhou-urbo kiel Te-urbo, Internacia Tea Bazo kaj Tianjin-a Universitato de Scienco kaj Tekniko nun lanĉas novan konkurson Teo, Amo kaj Mondo.

La celoj de tiu nova ago estas plivastigi Esperanton, amikiĝi kun te-ŝatantaj esperantistoj kaj teaj profesiuloj kaj per fotoj kaj videoj por pere de TEO montri diferencojn kaj similecojn de la mondo. Kontribuu ĝis 30-a de junio, 2019. La organizantoj ankaŭ alvokas esperantistajn organizaĵojn aliĝi por ekspozicioj pri Teo, Amo kaj Mondo tra la mondo.

Jen la ligilo pri la konkretaj postuloj:

http://esperanto.cri.cn/2521/2019/04/02/165s204428.htm

perfectgoja@163.com

por demandoj kaj duboj

— DIVERSECO —

INGOJ.JPG

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri iu ajn temo. Disponeblas la reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve, legu en nia retejo.

#Amo

“Amo estas stranga sento”, kantas en Kion ajn la sveda rokgrupo Persone. Kiu el ni neniam amis, pasiiĝis, suferis pro amo? Ĉu amo estas nobla sento aŭ iluzio? Kemia elverŝo de substancoj aŭ ĉu instinkta emo de la homo? Ĉu la amo finiĝas post iom da tempo? Kiel trovi amon? Ĉu scienco povas helpi nin ami pli trankvile? Ĉu vi havas sperton pri amo, kiun vi ŝatus kundividi? Verku por Kontakto!

#Nia planedo

Nia planedo, estas originala dokumenta serio de Netflix, kunlabore kun WWF (Monda Fondaĵo por Naturo) kaj Silverback Filmoj, kiu montras elstarajn naturajn mirindaĵojn, emblemajn bestspeciojn kaj la spektaklojn de naturo. Ni ĉiuj estas parto de ĉi tiu mirinda planedo, sed la homoj ŝanĝas ĝin kiel neniam antaŭe. Malkovru la historion de la loko, kiun ni ĉiuj nomas hejmo.

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2019:3 — 1-a de majo

2019:4 — 1-a de julio

2019:5 — 1-a de septembro

2019:6 — 1-a de novembro

2020:1 — 1-a de januaro

2020:2 — 1-a de marto