Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- REAGOJ --

“Mi skribas nur por laŭdi la artikolon Ezopo en la Moderna Mondo de Franz-Joseph Geidel en la numero 290 (2019:2). Malofte, aŭ preskaŭ neniam, mi legis lastatempe en Esperanto ion tiel politike-socie trafa.”

Renato CORSETTI — retpoŝte

“Viaj temoj ĉiam estas interesaj, sed ĉu ne eblus antaŭvidi numeron pri “fakaj, profesiaj uzadoj de Esperanto”? Fakte tiu lingvo ne ekzistas ekster la “reala mondo de la ekonomia merkato” kaj, pro tio, interesas nur malmultajn idealistojn. Krome la Movado vivas nur per privataj kotizoj kaj, sekve, havas limigitajn eblecojn.

Mi komprenas tian pensmanieron ĉe maljunuloj el la pasinta jarcento, sed, principe, gejunuloj havas aliajn pens- kaj agad-manierojn. Ĉu ne? Pro tio mi pensis ke, eble, unu temo por “Kontakto” povus esti dediĉita al personoj, kiuj profesie uzas i.e. Esperanton kaj tiel gajnas monon per ĝi. Por iĝi eklerninda, lingvo estu ĉefe utila por plej diversaj celoj, fakaj, profesiaj, merkataj kaj ne nur por klubaj, movadaj agadoj.”

Germain PIRLOT — retpoŝte

Responde: Persone mi tute konsentas kun via aserto pri la profesia uzado de Esperanto. Tamen mi dubas ĉu Kontakto estus la ĝusta loko por tia debato. Ĉiuokaze, mi aperigas vian proponon por ke pliaj legantoj povu manifestiĝi favore aŭ malfavore al ĝi.

La redaktoro

— INFORME —

Iĝu TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo

Kadre de la Eŭropaj Solidaraj Korpusoj, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) invitas vin por iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. La alvoko estas malferma al junaj kandidatoj kies aĝo estas inter 18 kaj 30 jaroj. La projekto limigas la daŭron de la volontulado al maksimume unu jaro, tiel ebligante al multaj akiri tiujn spertojn. Kiel volontulo vi certe lernos memstare labori kaj povas profundigi viajn spertojn, interalie en la sube menciitaj taskoj.

https://www.tejo.org/esc2019

por pliaj informoJ

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri iu ajn temo. Disponeblas la reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve, legu en nia retejo.

#Amo

“Amo estas stranga sento”, kantas en Kion ajn la sveda rokgrupo Persone. Kiu el ni neniam amis, pasiiĝis, suferis pro amo? Ĉu amo estas nobla sento aŭ iluzio? Kemia elverŝo de substancoj aŭ ĉu instinkta emo de la homo? Ĉu la amo finiĝas post iom da tempo? Kiel trovi amon? Ĉu scienco povas helpi nin ami pli trankvile? Ĉu vi havas sperton pri amo, kiun vi ŝatus kundividi? Verku por Kontakto!

#Nia planedo

Nia planedo, estas originala dokumenta serio de Netflix, kunlabore kun WWF (Monda Fondaĵo por Naturo) kaj Silverback Filmoj, kiu montras elstarajn naturajn mirindaĵojn, emblemajn bestspeciojn kaj la spektaklojn de naturo. Ni ĉiuj estas parto de ĉi tiu mirinda planedo, sed la homoj ŝanĝas ĝin kiel neniam antaŭe. Malkovru la historion de la loko, kiun ni ĉiuj nomas hejmo.

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2019:4 — 1-a de julio

2019:5 — 1-a de septembro

2019:6 — 1-a de novembro

2020:1 — 1-a de januaro

2020:2 — 1-a de marto

2020:3 — 1-a de majo