Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- REAGOJ --

Karaj,

Gratulon al la revuo Kontakto ĝenerale, sed pli precize ĉi-foje pro la tre valoraj artikoloj Kiom vi scias pri la historio de Hispanio? kaj Scienco kaj Scienca Metodo, kiujn mi legis kun granda intereso.

Kore,

Christian Rivière — Francio

— INFORME —

Foto-Konkurso “Pli Blua Horizonto”

La kantistino Kjara, Vinilkosmo kaj la revuo Kontakto lanĉas fotokonkurson kun la temo “Pli Blua Horizonto”. “Pli Blua Horizonto” estas fizika loko sed ankaŭ povas esti mensa stato, deziro al la vivo aŭ la vizaĝo de iu amata, ekzemple.

Pripensu, kio estas “Pli Blua Horizonto” por vi kaj partoprenu!

La reguloj estas:

  1. Faru vian plej bonan foton

  2. Aperigu ĝin en via Facebook-profilo kaj marku ĝin kun la tri paĝoj Kjara-Fangrupo, Vinilkosmo kaj revuo Kontakto!

  3. “Ŝatu” la tri paĝojn (se vi ne jam faris!)

  4. Se vi volas, vi povas ankaŭ afiŝi priskribon, en kiu vi diras, kio estas tiu “pli blua horizonto”

Por la unuaj 4 pli bonaj fotoj estos la jenaj premioj:

1-a loko: Fizika kopio de KD Blua Horizonto de Kjara, dediĉita kaj subskribita

2-a loko: Bita kopio de la KD Blua Horizonto

3-a loko: 1-jara abono al Abonklubo de Vinilkosmo

4-a loko: 1-jara cifereca abono de la revuo Kontakto

La ĵurio estas formita de Kjara, Floreal Martorell kaj Rogener Pavinski. La unuaj 4 lokoj estos anoncataj sur la tri paĝoj de la ĵurianoj. La konkurso okazas de la 1-a de septembro ĝis la 1-a de oktobro.

Ĉu vi pretas? Ek! Fotu!

-- TUTMONDIĜO --

“Via aŭto estas japana. Via pico estas itala. Via terpomo estas germana. Via vino es ĉilia. Via demokratio estas greka. Via kafo estas kolombia. Via teo estas darĝilinga. Via horloĝo estas svisa. Via modo estas franc-itala. Via ĉemizo estas hinda. Viaj ŝuoj estas tajaj. Via radioaparato estas korea. Via vodko estas rusa. Kaj poste vi plendas: ĉu mia najbaro estas enmigrinto?”

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri iu ajn temo. Disponeblas la reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve, legu en nia retejo.

#Amo

“Amo estas stranga sento”, kantas en Kion ajn la sveda rokgrupo Persone. Kiu el ni neniam amis, pasiiĝis, suferis pro amo? Ĉu amo estas nobla sento aŭ iluzio? Kemia elverŝo de substancoj aŭ ĉu instinkta emo de la homo? Ĉu la amo finiĝas post iom da tempo? Kiel trovi amon? Ĉu scienco povas helpi nin ami pli trankvile? Ĉu vi havas sperton pri amo, kiun vi ŝatus kundividi? Verku por Kontakto!

#Nia planedo

“Nia planedo”, estas originala dokumenta serio de Netflix, kunlabore kun WWF (Monda Fondaĵo por Naturo) kaj Silverback Filmoj, kiu montras elstarajn naturajn mirindaĵojn, emblemajn bestspeciojn kaj la spektaklojn de naturo. Ni ĉiuj estas parto de ĉi tiu mirinda planedo, sed la homoj ŝanĝas ĝin kiel neniam antaŭe. Malkovru la historion de la loko, kiun ni ĉiuj nomas hejmo.

#Ekonomio

Ĉu eblas mondo sen mono? Kiel varti la ekonomion sen ekspluati la naturrimedojn senbride? Ĉu la kapitalismo vere estas malbonulo en la monda historio? Kiuj alternativoj por pli justa kaj egala ekonomio ekzistas?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Ĉu ĉie recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo? Ĉu nia homa familio kresku senlime? Ĉu suferas indiĝenaj popoloj pro tiu disvastiĝo?

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2019:5 — 1-a de septembro

2019:6 — 1-a de novembro

2020:1 — 1-a de januaro

2020:2 — 1-a de marto

2020:3 — 1-a de majo

2020:4 — 1-a de julio