Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

Muzika kulturo

Saluton Rogener, hodiaŭ mi ricevis la 267-an numeron de Kontakto. Mi gratulas vin pro la rezulto kaj dankegas vin pro ĝia publikigo. Tio certe helpos por ke homoj kuraĝu viziti niajn platformojn kaj espereble akiri tie muzikon por subteni kaj la artistojn, la eldonejon kaj la Esperantan muzik-kulturon.

Floreal Martorell - Francio

“Finfine alvenis”

Publikigita de Imrahil Remus @Remusqs1

-- INFORME --

Intervjuo

La redaktoro de Kontakto estis intervjuita pri Esperanto de Condo Magazine, itala retmagazino. La intervjuo (anglalingve) aperis en reta sekcio de la revuo nomata Talking Series (Eo: konversaciaro), kiu estas kolektiva vidpunkto kreita el konversacioj.

Legu la intervjuon:

http://talkingseries.condozine.org/rogener-pavinski/

Diplomo

En la Solena Fermo de la 100-a Universala Kongreso en Lillo estis anoncitaj la nomoj de 12 ricevantoj de Diplomo pri Elstara Agado kaj de Diplomo pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007. Inter la ĉi-jaraj distingitoj estas la redaktoro Rogener PAVINSKI pro kontribuado al la muzika E-kulturo.

La komuniko de UEA kun la 12 diplomitoj:

uea.org/gk/584a3

(Re)abonu!

Ne forgesu rekotizi por TEJO kaj/aŭ reaboni nian revuon por la venonta jaro. Tre rapide vi povas tion fari per la reto. Individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakto-n aŭtomate. Aliaj povas aboni ĝin pere de UEA-kotizperanto aŭ rekte ĉe UEA. Eblas ankaŭ kolektivaj abonoj (ekde 6 ekzempleroj) kun rabato de 40%! Aldone, eblas nur-reta abono sen ricevo de la presita revuo.

http://uea.org/alighoj/alighilo

http://uea.org/alighoj/abonilo

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Enmigrada krizo

Militoj, povreco, politikaj kaj religiaj premadoj estas partoj de la kialoj de la enmigrada krizo. En la lastaj monatoj miloj da enmigrantoj avancas al Eŭropo per busoj, trajnoj aŭ piede. Kiel trakti la situacion? Ĉu fermi la pordojn kaj konstrui murojn estas la solvo?

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2016:1 — 1-a de januaro

2016:2 — 1-a de marto

2016:3 — 1-a de majo

2016:4 — 1-a de julio

2016:5 — 1-a de septembro

2016:6 — 1-a de novembro