Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- INFORME --

Muzika Konkurso

Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA; nia revuo Kontakto, kune kun la kultura komisiono de TEJO kaj apogo de UEA lanĉas la unuan Muzikan Konkurson de Kontakto! La konkurso havos du kategoriojn: “Kanto de la Jaro” kaj “Albumo de la Jaro”. La regularo kaj aliĝilo troviĝas en nia retejo! Disvastigu ĝin!

www.kontakto.tejo.org

Kontakto ŝparemas

Pasintjare, okaze de la jubilea jaro, Kontakto havis duoble pli da koloraj paĝoj. Ĉi-jare, por ŝpari, ni revenos al la ordinara nombro de koloraj paĝoj, kiu estas ok. Por teni la duoblan kvanton necesus havi pli da abonantoj, sed tio ne okazis. En la retejo Libera Folio aperis artikolo pri tio sub la titolo “Ŝrumpanta Kontakto devas ŝpari”.

http://www.liberafolio.org

Enketo

Helpu nin scii pri viaj plej ŝatataj artikoloj/rubrikoj en ĉi tiu numero. Vizitu nian retejon kaj respondu nian enketon.

www.kontakto.tejo.org

-- FOTOKONKURSO--

João (Johano), aktivulo de Gojaso, ŝtato de la impona savaneca Brazila Centra Altebenaĵo, montras ekzemplerojn de Kontakto dum ripozmomento de piedekskurso. Fotis: Fernando Maia Jr.

Partoprenu ankaŭ vi! Sendu viajn fotojn kun la titolo “fotokonkurso”.

kontakto@tejo.org

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

# Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

# Tabako

Malgraŭ la nuntempa provo sieĝi iliajn reklamadon kaj konsumadon, cigaredoj estas unu el la plej vendataj produktoj en la mondo.

# Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2014:2 — 1a de marto

2014:3 — 1a de majo

2014:4 — 1a de julio

2014:5 — 1a de septembro

2014:6 — 1a de novembro

2015:1 — 1a de januaro