Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- INFORME --

La 2-a Muzika Konkurso de la revuo Kontakto

Ĉi-jare por la 2-a Muzika Konkurso de Kontakto alvenis 14 konkursaĵoj el diversaj stiloj kaj el diversaj landoj. Kelkaj konkursantoj partoprenas la duan fojon per novaj kantoj (La Perdita Generacio, Sepa kaj Asorti, Roberto Pigro) kaj aliaj konataj muzikistoj partoprenas la unuan fojon (Flávio Fonseca, Ĵomart kaj Nataŝa kaj Martin Wiese).

Ankaŭ novaj artistoj kaj pli amatoraj muzikistoj volas konigi al la esperantistaro sian arton, kiel ekzemple Maragan’, Sonori kaj Tiu Ne Gravas. La tuta kolekto de la kantoj daŭre estas aŭskultebla en nia retejo. La publiko jam voĉdonis por la “Premio de la publiko” kaj la rezultoj aperos en la venonta numero.

www.kontakto.tejo.org

Aŭskultu la konkursaĵojn

Statistikoj

En julio, nia retejo havis 3 177 vizitojn. Granda kresko kompare kun junio, kiam nia retejo kalkulis 1 830 vizitojn. Certe la Muzika Konkurso allogis. Ĝis julio, la fanpaĝo de la revuo ĉe la socia retejo Facebook atingis 1 104 ŝatantojn. Ankaŭ nia Twitter-konto popularas kun 967 sekvantoj.

Volontulado por eŭropaj junuloj

La Esperanto-asocio de Tuluzo serĉas junulon pretan dediĉi ok monatojn al Esperanto-agado.

Tiu volontulado disvolviĝos en la kadro de franca oficiala programo (Civita Volontulado) malfermita al ĉiuj junuloj, kiuj aĝas inter 18 kaj 25 jarojn, kaj kiuj estas el unu el la 31 landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo (t.e Eŭrop-Unio + Islando, Norvegio kaj Liĥtenŝtejno).

Por pliaj informoj skribu al:

marion.quenut@laposte.net

“Mi ĵus ricevis ĝin”

publikigita de Ĥanoĥ’ Kurdjan’ — Nikaragvo

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Ĝeedziĝo

La plejmulto de la junuloj kredas ke feliĉa geedzeco pli gravas ol konstrui profesian karieron. Samtempe kreskas la nombro de divorcoj kaj la geedziĝoj daŭras ĉiam malpli. Pli ol duono finiĝas antaŭ forpaso de 10 jaroj. Kial la paroj disiĝas? Kaj kial la homoj daŭre edziĝas?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2015:4 — 1-a de aŭgusto

2015:5 — 1-a de oktobro

2015:6 — 1-a de novembro

2016:1 — 1-a de januaro

2016:2 — 1-a de marto

2016:3 — 1-a de majo