Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

-- INFORME --

Rezultoj de la 2-a Muzika Konkurso de la revuo Kontakto [todas as figuras na pasta]

Martin & La Talpoj kaj La Perdita Generacio estas la venkintoj en la kategorio “Kanto de la Jaro” de la 2-a Muzika Konkurso de Kontakto. La Princino, de Martin & La Talpoj ricevis la 1-an lokon kaj La 100-a Fojo de La Perdita Generacio ricevis la 2-an lokon en la voĉdonado de la ĵurio.

La venkinto en la kategorio “Premio de la Publiko” estas la kanto Tiu Brakumo Unika de Lucio Avitabile kaj Roberto Pigro. La kanto ankaŭ ricevis la premion “Nova Talento”. Estis enkalkulitaj entute 196 voĉdonoj por la “Premio de la Publiko”. Partoprenis 14 konkursaĵoj el diversaj stiloj kaj el diversaj landoj, kiuj estis aŭskultitaj preskaŭ 8 000 fojojn.

Kelkaj konkursantoj partoprenis la duan fojon per novaj kantoj (La Perdita Generacio, kiu venkis pasintjare en “Kanto de la Jaro” kaj “Premio de la publiko”, Sepa kaj Asorti, Roberto Pigro kaj SoNori) kaj aliaj konataj muzikistoj partoprenis la unuan fojon (Flávio Fonseca, Ĵomart kaj Nataŝa, kaj Martin Wiese). Ankaŭ novaj artistoj kaj pli amatoraj muzikistoj volas konigi al la esperantistaro sian arton, kiel ekzemple Maragan’, Sonori kaj Tiu Ne Gravas.

La konkurso ĉi-jare proponas premiojn por tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento. La unua loko por la Kanto de la Jaro ricevos 200 EUR, la dua loko 100 EUR, la Premio de la Publiko 100 EUR kaj Nova Talento premios unu konkursaĵon per 100 EUR. Ĉiuj premiitoj laŭregule ricevos diplomon/ateston.

La ĵurio en 2015 konsistis el: Barbara Pietrzak — Pollando (radio-ĵurnalisto, estrarano de UEA pri kulturo), Stano Marček — Slovakio (instruisto, eldonisto, membro de la Akademio de Esperanto), Kim J. Henriksen — Danio (muzikisto), Szilvási László — Hungario (entreprenisto, ĵurnalisto), Juliana Evandro — Brazilo (estrarano de TEJO pri kulturo).

La Muzika Konkurso de Kontakto estas organizata de la revuo Kontakto kaj de la kultura komisiono de TEJO, kun financa apogo de UEA kaj disvastiga helpo de EUROKKA. Ĝi realiĝis unuafoje en 2014 kaj naskiĝis kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA en 2011.

Listo de la konkursaĵoj: http://kontakto.tejo.org/2015/07/vocdonu-por-la-2-muzika-konkurso-de.html

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Enmigrada krizo

Militoj, povreco, politikaj kaj religiaj premadoj estas partoj de la kialoj de la enmigrada krizo. En la lastaj monatoj miloj da enmigrantoj avancas al Eŭropo per busoj, trajnoj aŭ piede. Kiel trakti la situacion? Ĉu fermi la pordojn kaj konstrui murojn estas la solvo?

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2015:5 — 1-a de oktobro

2015:6 — 1-a de novembro

2016:1 — 1-a de januaro

2016:2 — 1-a de marto

2016:3 — 1-a de majo

2016:4 — 1-a de julio