Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

— REAGOJ —

“Ekde kiam hungara literaturo estas mojosa temo? Kontakto jam estis pli bona!”

Anonimo.

Redakcio:

Saluton anonimulo! Bv. sendi al ni viajn sugestojn pri mojosaj temoj

-- INFORME --

Partoprenu la 3-an Muzikan Konkurson!

Post du sukcesaj realigoj, la revuo Kontakto, TEJO kun apogo de UEA relanĉas la 3ª Muzikan Konkurson de Kontakto! Kun la celo plenigi la truon, kiun lasis la forlaso de la branĉo “Muziko” el la Belartaj Konkursoj de UEA kaj premii la talentojn de niaj artistoj. Denove la konkurso estas dividita en tri kategorioj: Kanto de la Jaro, Premio de la publiko kaj Nova Talento.

En 2014 partoprenis 16 konkursaĵoj, kaj en 2015 la 2ª Konkurso allogis 14 artistojn. Eblas aliĝi ĝis la 1-a de junio. Pliajn detalojn kiel partopreni en la 3ª Muzika Konkurso de la revuo Kontakto vi trovos en la regularo.

http://kontakto.tejo.org/

Disvastigu la informon!

Konkurso Internacie Kontribui [foto da mao escrevendo]

La Japana Esperanto-Junularo okazigas por la dua fojo unikan konkurson nomata KIK — Konkurso: Internacie Kontribui en 2016. Ĝin organizas la Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki por pli vasta kontribuantaro al Internaciaj Esperantaj revuoj.

La celo de KIK-2 estas evoluigi kulturon de Esperanto en Azio, Afriko, Ameriko, kaj Oceanio per instigo al verkemuloj. Rajtas partopreni ĉiu individuo kiu loĝas en tiuj mondpartoj. Oni gajnas poetojn kontraŭ aperigitaj kontribuaĵoj en 4 internaciaj revuoj, inter kiuj estas Kontakto. La premion oni ricevas laŭ la gajnitaj poentoj.

https://kik2blogo.wordpress.com/

Legu la regularon kaj verku por Kontakto!

Temo-sugestoj

Ĉu vi ŝatus verki por Kontakto, sed mankas inspiro?

Ni proponas al vi kelkajn temojn kiel sugestojn pri artikoloj por venontaj numeroj de Kontakto. Sentu vin libera ankaŭ por fari proponojn. Ni bonvenigas vian partoprenon!

Jen sube la aktualaj temo-sugestoj: (pliaj detaloj pri ili troviĝas en nia retejo kontakto.tejo.org)

#Facila teksto

Kontakto ĉiam bonvenigas facillingvajn artikolojn pri kiu ajn temo. Disponeblas reta programo “Facililo” por helpi. Detalojn kiel verki facillingve legu en nia retejo.

#Enmigrada krizo

Militoj, povreco, politikaj kaj religiaj premadoj estas partoj de la kialoj de la enmigrada krizo. En la lastaj monatoj miloj da enmigrantoj avancas al Eŭropo per busoj, trajnoj aŭ piede. Kiel trakti la situacion? Ĉu fermi la pordojn kaj konstrui murojn estas la solvo?

#Kien la religioj?

Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava?

#Pluramemo

Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn aŭ romantikajn. Ĉu tio eblas laŭ vi? Ĉu vi povus ami pli ol unu personon samtempe?

#Konsumismo

Ĉu vi aĉetas superfluajn varojn? Ĉu konsumismo helpas disvolviĝon aŭ malsanigas la socion?

#Recikligo kaj rubaĵoj

La destino de rubaĵoj estas akuta problemo en nia nuntempa socio. Recikligo fariĝas pli kaj pli grava kaj necesa en la mondo.

#Polemikaj tradicioj

Ĉu en via lando aŭ regiono ekzistas polemikaj tradicioj, kiuj ne plu kongruas kun la ĉirkaŭaĵo aŭ kiuj vekas kritikon el parto de la socio?

Limdatoj

Jen la kontribuaj limdatoj por la venontaj numeroj:

2016:3 — 1-a de majo

2016:4 — 1-a de julio

2016:5 — 1-a de septembro

2016:6 — 1-a de novembro

2017:1 — 1-a de januaro

2017:2 — 1-a de marto