Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

Inspiraj Rakontoj

Aŭtoro: Nekonataj Aŭtoroj

Eldonejo: Movado sen Nomo

2015. Paĝoj: 34

Leĝera sed pensiga legaĵo

Inspiraj rakontoj estas la kvara libro eldonita de la Esperanta sekcio de Movado sen Nomo. La movado naskiĝis en Nederlando en 1938 kaj laŭ sia retejo, “emfazas la “kulturon de la koro” en ĉiuj familiaj kaj sociaj rilatoj, en la nacia kaj en la internacia politiko, por ke ĉiu plibonigo estu “homa” plibonigo”.

La libro, kiu aperas en sia dua eldono, estas kolekto de 20 rakontoj el plej diversaj mondpartoj. Ili strebas inspiri kaj pensigi pri la ĉiutaga vivo. Certe almenaŭ unu el tiuj rakontoj vi jam legis iam. Kompreneble kelkaj estas iom naivaj, sed la legado de la tuta libreto, kiu cetere postulas ne pli ol duonhoron, estas plezura. Mia plej ŝatata ero estas “Kio estas bonŝanco”, kiu montras ke bonŝanco kaj malbonŝanco dependas nur de la vidpunkto.

Rogener Pavinski