Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Institucio Hodler’ 68

Dum preskaŭ 50 jaroj IH’68 servis la movadon en pluraj manieroj. Ĝi kolektis kapitalon en la komenco, ĝi aĉetis domon en Antverpeno, kiu dum jaroj favore gastigis la flandran movadon kaj ties aktivadon. La legantoj de la revuo Monato eĉ ne imagas, kiu staris malantaŭ la revuo. Ĝi multe subvenciis UEA-n kaj multaj membroj pere de Fondaĵo Canuto eĉ ne sciis, ke ili estas membroj danke al IH’68. Nia estraro estas nomumita de la estraro de UEA.

Tra la jaroj ĝi ankaŭ subvenciis plurajn agadojn de movadanoj tra la mondo. Neniam temis pri tre grandaj subvencioj, sed tamen ili estis sufiĉaj. Mi memoru nur la lastajn, kiuj temis pri la TEJO-kongreso en Afriko kaj la realigado de filmo pri Zamenhof kaj Esperanto fare de israela reĝisoro. Ni pluagas en finance ŝanĝiĝinta mondo kaj daŭrigas la agadon per malpliiĝintaj rimedoj dum ni serĉas novajn investo-manierojn. Se vi volas helpi la movadon, ni estas je via dispono.

Nia konto ĉe UEA: ihod-h

Retadreso: institucio.hodler@co.uea.org