Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KONTAKTO 50-jara

INTER 5 KAJ 50

Roman Dobrzyński

La propono, ke mi sendu kontribuon okaze de la Ora Jubileo de Kontakto, konsciigis al mi la rapidecon de la tempofluo. Surprize mi kalkulis, ke la organo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, nun 50-jara jubileulo, estis apenaŭ 5-jara infano, kiam oni komisiis al mi redakti ĝin. Kaj tiam mi ignoris la vortojn de Ivo Lapenna: Gejunuloj, sciu, ke la juneco ne estas privilegio, sed nur mallonga periodo en la homa vivo.

La tiama korifeo de la Esperanto-movado aludis la ribelemon de tiutempa junularo. Ĝuste antaŭ duonjarcento trafluis Eŭropon ondo de junularaj protestoj. Komenciĝinte en la kapitalista Francio, ili leviĝis kun la sama elano en la komunista Pollando. Vekiĝis ankaŭ junaj esperantistoj. Ili demandis: Kien ni iras? Kaj ili indikis al si la direkton: Junularo kaj socio. Sub tiu temo okazis la jubilea 25-a Internacia Junulara Kongreso en la sveda urbo Tyresö. (03-10, 08, 1969).

La legenda IJK montriĝis turnopunkto en la historio de TEJO. La novelektita prezidanto de TEJO, Humphrey Tonkin, vortumis ĝin i.a en sia festparolado: La landaj sekcioj de TEJO sin esprimu por la monda paco, aŭ socia justeco, kaj ili eĥu kaj gvidu la aspirojn de sia nacia junularo, anstataŭ fariĝi administraj nuloj sen potenco, sen celoj kaj sen membroj. (...) La junularo trovu sian forton en la disputado, kaj ĝi trovos sian feliĉon en la batalo por inda celo. Tio estis grava alvoko al la “aktiva neŭtraleco”.

La kongresa raporto el Tyresö grandparte plenigis la 3-an numeron de Kontakto en 1969, la lastan sub mia redakto. Tiam mi ĵus trovis mian feliĉon en la batalo por inda celo, kiun Julio Baghy difinis per du vortoj: edzino — fino. Ne tute vere laŭ la esperantista vidpunkto, ĉar mia germana edzino ne scipovis paroli pole, do Esperanto ekfunkciis kiel nia familia lingvo. Retrospektivo konsciigas al mi, ke Erika reprezentis ne nur la ribelemon de la tiama junularo, sed ankaŭ ĝian kuraĝon. Ŝi translokiĝis el la riĉa kaj libera Germanio al la povra kaj komunista Pollando, kie ŝia patrujo estis prezentata kiel malamika lando. Sed ŝi renkontis amikan akcepton. Ĉion ĉi pontis Esperanto.

Mi devas ankaŭ emfazi la solidarecon de miaj samgeneracianoj. En 1963 mi diplomiĝis pri ĵurnalismo kaj vane serĉis laboron. Surprize okazis miraklo. Hispanaj samideanoj aranĝis al mi enirvizon al sia frankista ŝtato, absolute fermita por “komunistoj”, t.e. civitanoj de la orienta politika bloko. Mi devis trarompi du “ferajn kurtenojn”, unue por eliri el Pollando, due por eniri Hispanion. Mi faris tion veturante per skotero, kun mapo de Eŭropo ŝirita el lerneja atlaso, kun 10 dolaroj oficiale ŝanĝitaj kaj 20 aliaj, gluitaj en la ŝuo. Mi veturis 10 mil km laŭ la bonvola ĉeno de esperantistoj kaj montriĝis la unua pola ĵurnalisto, kiu ĉirkaŭveturis Hispanion post ĝia interna milito.

Publikigo de kelkdeko da artikoloj kaj unu libro malfermis al mi pordojn al la ĵurnalista kariero. Ankaŭ al la redakcio de Kontakto. Poste plenumiĝis la profetaĵo de Lapenna, kvankam ŝajnas, ke tio okazis antaŭ nelonge. Fakte tio estis alia jarcento kaj eĉ alia jarmilo. Laŭ la redakta kaj teknika vidpunktoj mi faris mian Kontakto ankoraŭ en la Gutenberg-epoko. Temas ne nur pri kompostado, enpaĝigado kaj presado, sed ankaŭ pri temporaba preparado de materialo por la presejo. Mi ofte ricevadis permane skribitajn tekstojn, kiujn unue necesis tajpi per skribmaŝino. Kaj imagu la kolektadon de kontribuoj el diversaj landoj. Ĉio okazis pere de la tradicia poŝto. La sendaĵoj ne nur devis venki distancon, sed ankaŭ limojn, inkluzive de politikaj limoj, kiam intervenis cenzuro. Ofte la procedo de mendo kaj ricevo de materialoj daŭris tiel longe, ke la redaktata numero estis duone malplena, dum mi jam devis sendi materialon al la presejo en Nederlando. Tiam mi mem skribis artikolojn sub diversaj pseŭdonimoj aŭ plenigis la malplenan spacon per fotoj.

Jen nia mondo - kiel kantas JoMo - la nuna mondo de la 21-a jarcento kaj de la 3-a jarmilo. Rogener klikas al mi, petante kontribuon al la jubilea numero. Mi reklikas kaj jen ĝi. Ne eblis tion imagi antaŭ 50 jaroj. Kiel diros redaktoro de Kontakto okaze de ĝia 100-jara jubileo?

“Mi ofte ricevadis permane skribitajn tekstojn, kiujn necesis tajpi per skribmaŝino”