Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERNACIA KLUBO ”STARU SUR VIA KAPO”

La redakcio

En 2010, la Finno Markku Sarastamo kune kun sia amiko Alpi Ikäheimonen fondis la internacian klubon ”Staru sur via kapo”. Ili kolektas fotojn de homoj starantaj kapsube el pluraj partoj de la mondo.

“Jen kion mi pensas: Se ĉiuj homoj en la mondo starus sur la kapo, estus malfacile militi! Gaddafi, aliĝu al ni!” alvokas al la klubo Sarastamo.

Markku klarigas ke la klubo estas juna kaj neoficiala, kaj ĝia vera celo ne nur estas kolekti frenezajn fotojn: “Ni volas fari kontakton kun personoj, kiuj volas vivi sen milito kaj kiuj vidas la vivon en diferenca vidpunkto”, diras Sarastamo.

Markku, kiu loĝas en Iittala, 100 km norde de Helsinko, unuafoje antaŭ multaj jaroj aŭdis de sia patro ke Esperanto estas bona lingvo, sed nur povis konkrete agnoski tion dum la UK en Japanio 2007. Nun li kontente parolas pri venontaj planoj: “Venontan someron ni havos la unuan malgrandan kunvenon en Finnlando. Ni havos elementan kurson pri Esperanto, jogokurson kaj observos birdojn per teleskopo”, rakontas la 63-jara ĵudisto, kiu ankaŭ estas jogo-adepto.

Esperanto estas la oficiala lingvo de tiu klubo, kiu nuntempe havas 20 membrojn. Pri la homoj, kiuj staras sur siaj kapoj, li aldonas: “Ni rigardas la mondon el alia perspektivo por trovi la vojon al paco kaj harmonio.”

Se vi volas aliĝi, vi povas sendi foton, kiu montras vin staranta sur via kapo, kun mencio pri la loko, la dato kaj viaj kontaktinformojn. La foto estos metita en niajn paĝojn. La kolektitaj fotoj estos poste eble uzataj en ekspozicioj kaj publikaĵoj.

Kontakto

sarastamo@gmail.com

http://www.sarasta.fi

(Konstruata)

Fotoj:

Alpi Ikäheimonen en rivero en Karelio, Rusio, 2010

Markku Sarastamo staranta surgenue, sed ne surkape

Markku Sarastamo staras sur sia kapo jam de 1968