Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

INTERRETO

Libereco aŭ dependeco

Rogener Pavinski

La unua fojo kiam mi aŭdis pri Interreto, estis en la mezo de la 90-aj jaroj en revuo, en kiu oni asertis ke pere de tiu tutnova kaj revolucia teknologio, per la ekrano de komputilo, mi baldaŭ povos viziti muzeojn tra la mondo sen eliri el mia hejmo. Tiam mi estis 15-jara kaj komputilojn nur vidis funkciantajn per la malnova operacia sistemo MS-DOS. Kompreneble mi taksis la artikolon ekstreme fantazia. En la kapo, mi imagis tiujn virtualajn vizitojn al muzeoj preskaŭ egalaj kiel nuntempe eblas per “Google Arta Projekto”*, la sistemo de Google, kiu faras diversajn fotojn kaj permesas al ni promeni virtuale ene de 17 el la plej gravaj muzeoj tra la mondo kaj rigardi pli ol mil artaĵojn.

* Google Art Project www.googleartproject.com

Estas vere imprese kiel io, kio aspektis tute fikcia antaŭ 20, 15 jaroj fariĝis nun realo. La monda komputila reto, kiu ĝis la komenco de la 90-aj jaroj servis preskaŭ nur por interŝanĝi informojn inter universitatoj, post kelkaj jaroj estis pli kaj pli alirebla de la ordinara publiko — dum tiu jardeko ĝi kreskis je pli ol 100% jare. Nuntempe en la mondo, 2 miliardoj da homoj havas aliron al ĝi — 30% el la monda popolo*. Eŭropo enhavas preskaŭ 480 milionojn da uzantoj, pli ol duonon el ĝia popolo. Tiu nombro reduktiĝas al malpli ol 6% en Afriko, kio montras ke tia demokratia komunikrimedo klare ne estis ankoraŭ sufiĉe demokratigiita.

* laŭ “internet world statswww.internetworldstats.com

Se paroli pri demokratio, Interreto tamen provokis agadojn en tiu kampo. Ĝi grave rolis ekz. en la t.n. Araba Printempo — revolucia ondo, kiu ekde 2010 ĝis nun daŭre atingas Mezorienton kaj la nordan Afrikon. Revoluciemuloj uzas la Interreton por organiziĝi kaj samtempe informi la popolon kaj la internacian komunumon fronte al la klopodoj far la registaroj subpremi la protestojn kaj la informfluon tra la tradiciaj kanaloj. Fakte en kelkaj landoj, kiel Irano, Norda Koreio, Ĉinio kaj Kubo la aliro al tio, kion la popolo povas vidi en Interreto, estas kontrolata ĉefe pri politika kaj religia enhavo.

Kvankam la politika uzo de la Interreto estas sufiĉe frua fenomeno, ĝia eduka kaj socia valoro estas jam de pli longe rekonata. La facila aliro al diverskultura enhavo povas disvolvi edukadon kaj socian vivon, sed samtempe plifortigas la tutmondiĝon, pliintensigante la interŝanĝon de valoroj kaj kutimoj inter malsimilaj kulturoj. Eble ni ĉiuj, eĉ senatente ŝanĝis iomete nian pensmanieron pro tia intensa interŝanĝo, malgraŭ ke granda parto de Interretaj uzantoj kredas ke ili tute sendanĝere uzas ĝin.

Se antaŭe ni uzis ĝin nur por kontroli retmesaĝojn, la veteron aŭ plani la feriojn, pli kaj pli kreskas la allogaĵoj, kiuj igas restigi nin longajn horojn en la reto. Sociaj retejoj svarmas kaj tentas la uzantojn al konstanta rigardo de la novaĵoj kaj ankaŭ per virtualaj ludoj. La plej fama, “Facebook”, havas 750 milionojn da uzantoj. Se la Intereto virtuale forigas izolecon, ĝi povas ankaŭ forigi la emon fari ion alian ol uzi la reton. Laŭ la Komputilo-Mania Studcentro ĉe la Hospitalo de la universitato Harvard en Usono, inter 5% kaj 10% de la Interretaj uzantoj suferas iun tipon de ret-dependeco. Malgraŭ ke virtuale viziti muzeojn kaj babili kun amikoj estas alloge, fari tion fizike ankoraŭ sendube restas multe pli bona sperto. Pensu pri tio venontfoje kiam vi startigos vian komputilon!

1 Google Art Project

www.googleartproject.com

2- Laŭ “Internet World Stats

www.internetworldstats.com