Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Epokfare (Samuel Nello Deakin)

Junularaj kongresoj estas iomete kiel la usona filmo “La tago de la marmoto” (“Groundhog Day”) — kelkaj detaloj ŝanĝiĝas jaro post jaro, sed la esenco de la eventoj ĉiam restas pli malpli la sama. Solena malfermado, internacia vespero, trinkejo, gufujo, danckursoj, la bambon... Estis jam mia kvara Esperanta aranĝo, do mi jam sciis, kio atendas min, kvankam mi certe ne taksas min kiel spertulon. Eble pro pigreco, eble pro skeptikeco, aŭ eble simple pro natura temperamento, mi kutime ŝatas havi diskretan duarangan rolon kaj simple observi kiel fluas la semajno sen fari multe...

Ĉi-jare la IJK okazis en Vroclavo, Pollando, de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2016. Tial ke ĝi estis en facile atingebla urbo en kerna Esperanta lando, la kongreso havis sanan kvanton da partoprenantoj. Tamen, mi trovis ke iukiale ĝi ŝajnas multe pli kiel “eŭropa” ol vere “monda” kongreso kompare kun la pasintjara IJK en Wiesbaden. Vroclavo per si mem estas ĉarma urbo, kvankam al miaj okuloj ĝi havas iomete de tiu neesprimebla tristeco de centreŭropaj landoj. Mi povus plurakonti pri la urbo, sed mi ne pensas ke tio estus tre interesa: kvankam dum la kongresoj ĉiam estas kelkaj ekskursetoj al la urbo kaj al la ĉirkaŭaĵoj, en mia sperto Esperantaj eventoj okazas ĉefe en “Esperantujo” mem, kaj la ekstera mondo estas preskaŭ nur kiel teatraj dekoracioj por la plejmulto de la partoprenantoj.

La kongresejo estis en fakultato de la Vroclava Universitato de Natur- kaj Viv-Sciencoj. Tio bone funkciis, krom ke ni estis en verŝajne unu el la plej malbelaj stratoj de Vroclavo kaj ke la kongresejo, manĝejo kaj gastejo estis iomete malproksimaj unu de la alia. Almenaŭ tio devigis kelkajn partoprenantojn iri iomete ekstere kaj promeni ĉiutage, ĉar alie certe estus kelkaj homoj kiuj neniam forlasus la kongresejon. Tamen, tio signifis ankaŭ ke la ebloj maltrafi matenmanĝon estis tre altaj por multaj el ni (mi kutime estas matena homo kaj tute ne ŝatas vekiĝi malfrue, sed bedaŭrinde mi devas adapti min al la ritmo de la junularaj eventoj).

La oficiala temo de la kongreso estis la tre ĝenerala koncepto de “aktivado”, precipe rilate al neregistaraj (ne-Esperantaj) organizoj. Sub tiu etikedo okazis pluraj prelegoj kaj seminarioj pri komunikado, motiviĝo, kunlaborado ktp. Krom tio, kompreneble estis aliaj kursoj, kiel dancado aŭ la pola lingvo, kaj aldona nokta programa kun kelkaj koncertoj — inter aliaj de La Perdita Generacio, kiu certe sukcesis krei bonan vesperan etoson en la trinkejo. Kvankam la programo estis akceptebla, ĝi verŝajne povintus esti iomete pli strukturita kaj bone planita — la detaloj de la programo kutime aperis nur en la lasta minuto kaj en iomete hazarda maniero. Se mi devus nomi la ĉefan malforton de tiu ĉi IJK, mi pensas ke ĝi estus la ne-tiom-entuziasmiga programo (almenaŭ laŭ mia vidpunkto).

La ĉi-jara IJK elstaras pro movadnivele gravaj novaĵoj. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo “sendependiĝis” de Universala Esperanto-Asocio, akirante memstaran juran personecon, kaj plialtiĝis la aĝlimo por la membreco.

La memstariĝo okazis ĉefe pro eksterarilataj kaj subvencipetaj interesoj: TEJO jam havis juran personecon (ĝi jam registriĝis ĉe la nederlandaj kompetentaj instancoj en 2006), tamen tio ne sufiĉis pro la fakto, ke en la statuto estas parto (“integra parto de UEA”) kiu povus interpretiĝi tiel, ke TEJO estas nur sekcio kaj ne sendependa organizo. La proceso, akorde kaj bonetose kun UEA, komenciĝis jam antaŭ la IJK per la preparado de la necesaj dokumentoj, kaj dum la Universala Kongreso (Nitra, Slovakio, 23-a/30-a de julio) la komitato de UEA aprobis la decidojn de la komitato de TEJO.

Okazis longa kaj vigla diskutado ene de la Komitato kun partopreno de homoj ekster la Komitato kaj nemembroj de TEJO pri la plialtigo de la aĝlimo por la membreco en TEJO. Ne estas facile difini la limon de “juneco”. Diversaj organizoj havas diversajn limojn kaj en vojaiĝo tra la mondo estas rimarkindaj diferencoj. Dum en Afriko 35-jaran homon oni taksus sufiĉe aĝa, en Eŭropo ne estas tiel. Juneco, eblas diri, estas kutime difinata laŭ diversaj kriterioj rilataj al edukado, dunglaborado, familio ktp. Sed tiuj aferoj estas malfacile kontroleblaj por ĉiuj unuopaj homoj, do kutime estas starigita iu preciza, facile kontrolebla limo, kiu estas pli-malpli avaraĝa por ĉiuj. Oni debatis ankaŭ por kompreni, ĉu inter la plej kaj malplej junaj estuntaj membroj de TEJO ne estus tro granda diferenco kaj kiuj estus la konsekvencoj. La Komitato fine aprobis la plialtigon de la limo ĝis 35 jaroj.

Rigardante al la estonteco, oni konfirmis la intencon okazigi la venontan IJK-n en Afrika lando. Tio certe estus potenca simbola gesto, kaj eĉ se ĝi ankaŭ kunportos malfacilaĵojn, mi pensas ke sendube indas preni tiun riskon.

Noto de la redaktoro de TEJO TUTMONDE: La raporton Samuel verkis tuj post la IJK kaj la UK. En septembro la estraro sciigis, ke la 73-a IJK okazos de la 5-a ĝis 12-a de aŭgusto 2017 en Togolando, en la urbo Aneho. La urbo situas 45km for de la ĉefurbo Lomé, estas facile atingebla kaj proksimas al la limo de Benino. La organizanto de la IJK estas la Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj.