Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Tim Morley kontraŭ Esperantujo

Rogener Pavinski

Post naŭ jaroj post la IJK en Liberec, Ĉeĥio, mi povis denove partopreni Internacian Junularan Kongreson ekster Brazilo. Mi ĉeestis la ĉi-jaran IJK-n en Badajoz, Hispanio (Mi profitas por gratuli la organizantojn pro la bela aranĝo). Tiam, krom revidi la amikojn kaj koni tute novajn interesajn personojn, mi povis finfine ludi la (fi)faman ludkarton “Kartoj Kontraŭ Esperantujo” pri kiu mi nur antaŭe aŭdis.

Mi ne nur ludis ĝin sed ankaŭ babilis kun la tradukinto de la ludo, la brito Tim Morley.

Se vi ne konas lin persone, eble lin rekonos de retaj videoj, kiel la TEDx-prelego pri Esperanto aŭ tiu “BBC parolas pri Esperanto”. Dum nia babilado, eble influata de iom da alkoholaĵo — la IJK-fama Tinto de Verano (Ruĝa Somero) — ni interkonsentis pri intervjuo por Kontakto, ĉefe pri tiu ludo, sed evidentiĝis poste ke malgraŭ la ŝajno, li konsideras Esperanton ankaŭ kiel serioza afero.

Tim instruis la lingvon al infanoj en bazlerneoj dum kelkaj jaroj kadre de programo, kiu kvankam ne plu ekzistanta, permesis ke Esperanto havu ekutiman pozitivan atenton en la Brita amaskomunikiloj. Li nun ĉiujare ĝuas la instruadon kadre de SES — Somera Esperanto-Studado, aranĝo, kiun li forte rekomendas. Mi ankaŭ rekomendas ke vi spektu lian TEDx-prelegon, ludu Kartoj Kontraŭ Esperantujo, kaj se vi havas la ŝancon, partoprenu lian klason kaj tostu bieron kun Tim. Mi faris tion kaj rezulte vi nun povas ĝuis intervjuon. Ho! Ni ankaŭ rekomendas reklami Kontakto-n al viaj geamikoj!

1. En kiom da televidprogramoj vi jam aperis en Britio pro Esperanto? Ĉu homoj rekonas vin surstrate?

Ha, ne, oni ne rekonas min surstrate. Eĉ sufiĉe multaj kolegoj kaj amikoj ne scias, ke mi iam aperis televide.

Estis nur du aperoj, laŭ mia memoro — unu ĉe The Paul O’Grady Show, kie mi sidis iom hazarde kun Kelly Clarkson kaj instruis al ŝi Esperanton antaŭ ĉ. 3 milionoj de televid-spektantoj. Kaj la alia estis The One Show, kiam mi pasigis posttagmezon kun iu komika heroo mia, Arthur Smith, babilante pri la projekto Springboard to Languages.

2. Kio estas Springboard to Languages, kaj ĉu la programo daŭre aktivas?

Springboard estis projekto kreita de la eduka fako de la Esperanto-Asocio de Britio. La celo estis instrui Esperanton al infanoj en bazlernejoj kaj dungi iun por sendepende testi la lingvokapablon de la infanoj kompare kun aliaj infanoj, kiuj ne lernis Esperanton. Kadre de tio ni faris ankaŭ Comenius-projekton, t.e. interŝanĝoj per Esperanto kun lernejoj en Germanio kaj Hungario, kun vojaĝoj pagitaj de la Eŭropa Unio.

Bedaŭrinde la projekto ne plu aktivas. Ĝi estis planata kiel 5-jara projekto, fakte daŭris kelkajn jarojn pli, sed ne plu. Kaj bedaŭrinde, la fina testado de la infanoj ne kondukis al klara konkludo pri la propedeŭtika efiko de Esperanto.

3. Do, tio estas forta bato kontraŭ la vaste diskonata propedeŭtika valoro de Esperanto, rekonita de antaŭaj esploroj, ĉu?

Laŭ scienca vidpunkto, oni neniam montris ion ajn pri la propedeŭtika valoro de Esperanto, se mi ne eraras. En ĉiu antaŭa eksperimento (kaj honeste, ankaŭ en Springboard) estis metodikaj problemoj, foje gravaj, kiuj malvalidigas ajnan konkludon — ekz. nesufiĉaj partoprenantoj, memelektita grupo de lernantoj, k.s.

Sed: la fakto ke ni ne trovis avantaĝon pro studado de Esperanto ne signifas, ke ne estas avantaĝo, nek ke Esperanto malutilas. Eble ni malbone instruis ĝin. Eble ni testis pri malĝusta aspekto de lingvoscio. Eble la aliaj infanoj havis elstare bonajn instruistojn pri la franca/hispana/ktp.

Por vere atingi konkludon pri tio, oni bezonus multe pli grandiozan projekton kun miloj de partoprenantoj, sed la kosto de tio evidente estus altega.

4. Ni esperantistiĝis samepoke, en 2001. Kiel vi malkovris Esperanton tiam?

Kelkajn jarojn antaŭe, mi faris korespondan kurson pere de E.A.B., sed tiam ne renkontis alian Esperantiston. Sed en 2001, en nova laborposteno en Francio, mi hazarde troviĝis en malgranda oficejo kun kolego, kiu flue parolis Esperanto, eĉ edukis tri denaskulojn, do mi tuj petis, ke li instruu la lingvon al mi.

5. Kiel de komputila programisto vi fariĝis Esperanto-instruisto?

Post miaj studentaj jaroj, mi ne vere sciis kion mi volis fari, krom esti tre tre for de mia hejmo dum iom da tempo! Mia solvo por tio estis pasigi du jarojn en Tajlando, kie mi instruis la anglan, do mi fakte estis lingvo-instruisto antaŭ ol esti programisto.

Sekvis magistriĝo pri komputika lingvistiko, kaj la posteno kiel programisto (en Francio) temis pri programado de lingvaj sistemoj. Fakte, ĉiu en la oficejo estis kaj programisto kaj lingvisto; mi multon lernis pri ambaŭ fakoj, kaj pri la franca lingvo mem.

6. Via video pri la temo en TEDxGranta havas preskaŭ 200 mil spektojn. Ĉu vi ricevis inviton? Kiel aliaj esperantistoj povus partopreni?

Estis preskaŭ hazardo, fakte! Umante iun tagon en Twitter, mi malkovris la TEDxGranta-eventon per pepo de unu el la organizantoj, kiu diris ke “Ni preskaŭ findecidis pri la prelegontoj”. Nu, mi pensis, preskaŭ findecidis signifas ankoraŭ ne findecidis, do mi rapide sendis skizon de mia prelego, kaj ili akceptis la proponon.

Mi ege ĝuis fari tiun prelegon, kaj se mi estas iel ajn fameta, almenaŭ ene de Esperantujo, temas ne pri la televidaj aperoj sed pri tiu TEDx-prelego.

7. Vi instruas ankaŭ en SES. Kiu estas via sperto kaj pri la aranĝo ĝenerale?

SES estas mia preferata Esperanto-aranĝo de la jaro. Ĝi estas ĉiam tre bone organizita de sperta teamo, sed krom tio, ĝi havas bonegan etoson kvazaŭ kiel IJK, kun sufiĉe multaj junuloj, koncertoj, karaokeo, tre aktiva drinkejo kaj diskejo, sed ĝi havas ankaŭ po 4 horojn ĉiutage de instruado de Esperanto. Mi ĝuegas la instruadon, kaj vere vidas tagon post tago la kreskon de memfido kaj flueco ĉe la lernantoj. Mi senhezite rekomendas ĝin al iu ajn kiel unuan “vizitindaĵon” en Esperantujo, sed eĉ por pli spertaj Esperantistoj ĝi havas klasojn pri literaturo, pri tradukado, ktp. Aliĝu!

8.Por kiu nivelo vi instruas, kaj kiun metodon vi uzas?

Mi ĉiam instruas la B2-nivelo (t.e. meza/altmeza nivelo, laŭ la eŭropa sistemo). Mi k.e.p. multe paroligas la lernantojn dum la kurso, laŭ la t.n. komunika metodo. Mia celo estas, ke homoj ĝuu la lernadon, kiu fakte estas multe pli efika pro la ĝuo! Mi uzas proprajn rimedojn, kiujn mi kreas kaj evoluigas jaron post jaro.

9.En 2014 vi kreis esperantlingvan version de kartludo, kiun vi nomis Kartoj Kontraŭ Esperantujo. Ĉu vi povas rankonti pri kio temas?

Ah jes, tio! Temas pri traduko kaj adaptiĝo de la iom fi-furora usona ludo Cards Against Humanity. La originala ludo eldoniĝis laŭ permesilo Krea Komunaĵo, kiu donas al iu ajn la rajto traduki, adapti kaj reeldoni la ludon. Do tion mi faris — mi forigis multajn referencojn al usona kulturo, kaj aldonis amason de Esperantujaĵoj, ekz. nomoj de konataj Esperantistoj, eventoj, situacioj kiujn kongresanoj tuj rekonos, ktp.

10. Ĉu ĝi vekis ian reagon de pli prudemaj esperantistoj? Kiel la homoj povas ekhavi ĝin?

Malpli ol 24 horoj pasis inter la publikigo de mia esperantlingva ludo kaj la unuaj plendoj pri tio. “Ne taŭga por decaj homoj,” oni diris. “Tio ofendas min,” diris aliaj. Kaj certe estas tabuaj, maldecaj kaj ofendaj vortoj en la ludo. Sed unue, tio amuzas (aliajn!) homojn, kaj mi trovis, ke dum la ludado, homoj permesas al si diri ŝokajn frazojn, kiuj estus socie neakcepteblaj ekster la ludo, sed inter amikoj kaj proksimuloj, estas amuze tiel ŝoki unu la aliajn kadre de ludo.

Por ekhavi ĝin, vi povas elŝuti la dosierojn kaj presi aŭ presigi ilin. Mi mem produktis kelkajn ekzemplerojn (vidu ligilon fine de la intervjuo).

11. Ĉu vi faris tradukojn de aliaj ludoj aŭ de io alia, ĝenerale?

Mi faris kelkajn aliajn kartludojn, kaj aktuale prilaboras du novajn ligitajn al la furora video Dek Bovinoj. Antaŭ kelkaj jaroj mi tradukis la kanton Melody Dean de Amanda Palmer; ĉe YouTube oni povas vidi La Perditan Generacion, kiu kantas mian tradukon dum koncerto. Kaj antaŭ loooonga tempo nun, de 2002 ĝis eble 2007, mi gvidis grupon de tradukantoj, kiuj prilaboris Esperanto-version de la programaro OpenOffice.

12. Pri kio vi ŝatus paroli, sed mi ne demandis? Ĉu Briteliro?

Ho, fek’. Kion mi povus diri pri tio? Ke mia registaro propravole ŝajne volas kripligi nian landon dum pluraj generacioj? Ke la subtenantoj jam ŝanĝis siajn promesojn de “multege pli da mono por niaj hospitaloj” kaj “malpli da enmigrantoj” al “post 50 jaroj Britio estos pli bona” kaj “ni amase aĉetu manĝaĵojn kaj kuracilojn nun ĉar neniu certas kio okazos post la eliro”? Kia kretenaĉa projekto; mi hontas aktuale pri mia lando.

Kartoj Kontraŭ Esperantujo

https://timsk.wordpress.com/2014/02/05/kartoj-kontrau-esperantujo/

“Mia celo estas, ke homoj ĝuu la lernadon”

“Ne taŭga por decaj homoj”, oni diris (pri la ludo).