Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Chuck Smith — En la teknologia generacio

Rogener PAVINSKI

La 38-jara usondevena esperantisto Chuck Smith havas vastan repertuaron de avangardaj paŝoj por kaj per Esperanto. Inter la plej lastaj, troviĝas la rolo kiel estro de la teamo, kiu instruas Esperanton en la populara lingvolerna retejo Duolingo (kiu en du jaroj atingis sume pli ol milionon da eklernintoj) kaj partnere kun Richard Delamore (Jutubisto konata kiel Elvidea) lanĉis la apon* Amikumu!

Amikumu helpas trovi la plej proksimajn esperantistojn, kiuj ankaŭ havas la apon. Oni povas kontakti ilin, babili kaj eble renkontiĝi. Kelkaj (ĉu vere serioze?) eĉ asertis ke la programo helpis ilin kaŝiĝi de aliaj esperantistoj... Por konstrui ĝin, ili pasintjare lanĉis publikan financo-kampanjon, kiu ricevis entute 26 mil eŭrojn (trioble pli ol la dekomence petitaj 8 000 eŭroj) el 429 homoj kaj asocioj, inter kiuj Universala Esperanto-Asocio. Ĝi estis lanĉita sabate la 22-an de aprilo. Dum la unua tago ĝi ekhavis pli ol mil novajn uzantojn.

Estas tiuj, kiuj eĉ asertas ke tiu eta programeto povas ŝanĝi Esperantujon. Mi ne scias, sed eble la homoj pro eŭforio iom troigas. Esperantistoj foje estas tiel facile ravataj de momentoj kiam “nia lingvo” havas la eblon montriĝi al pli vasta publiko. La vero estas ke ne eblas nei la grandan pezon, kiun la teknologio akiris kaj akiros en nia vivo, sed pri niaj esperoj la tempo donos la repondon. Dume, Chuck respondas al la niaj ĉi-sube.

Kiun analizon vi faras post 3 monatoj de la lanĉo de Amikumu?

Ni nun ĵus superis 5000 uzantojn en 100 landoj. Ni fakte atendis havi 10 000 post la unua monato, sed fine ni konkludis, ke ni simple ne povas krei esperantistojn, do ni finfine plene kontentas pri tiu rezulto. Niaj plej fortaj landoj estas, laŭvice: Usono, Brazilo, Germanio kaj Ĉinio. Niaj plej fortaj urboj estas: San-Paŭlo, Seulo, Berlino, Pekino kaj Londono.

Kiuj estos la sekvaj planoj por la disvolviĝo de la apo?

Nun, kiam ni vidis kiel bone ĝi funkcias por Esperanto, ni disvastiĝos al aliaj lingvoj kaj urboj: unue al la jida kaj poste en kvar kanadaj urboj: Montrealo, Toronto, Otavo kaj Kebeko por ĉiuj lingvoj. Tio okazos inter la 25-a kaj 27-a de aŭgusto kune kun la Montreala LangFest (Lingva Festivalo).

Kiel la aldono de pliaj lingvoj al Amikumu povas helpi Esperanton?

Tiel neesperantistoj aliĝos kaj miros, ke tiom da homoj parolas Esperanton ĉirkaŭ ili! “Sed mi kredis, ke Esperanto estas morta lingvo.” Estas malfacile kredi tion, kiam ni havas 5000 uzantojn!

Ĉu Amikumu funkcios ankaŭ por aliaj planlingvoj?

Jes, por ĉiuj lingvoj, kiuj havas ISO-kodon (ekzemple ĉe: https://en.m.wikipedia.org/wiki/Codes﹍for﹍constructed﹍languages) kaj krome Tokipono, Slovio, la dotrakia kaj la altvaleriana (lingvoj de la popularega televidserio Ludo de Tronoj). Ni krome donas subtenon al Tokipono kaj Slovio por ricevi ISO-kodon.

Ĉu plu evoluas la E-kurso en Duolingvo, de kies teamo vi anas?

Jes ja! Unue mi ŝatus mencii, ke pli ol miliono da homoj aliĝis al kurso de Esperanto ĉe Duolingo! Duolingo ofertas kursojn por parolantoj de la angla kaj hispana. Ni ankaŭ jam eklaboris por kurso por portugallingvanoj. Pri la kurso por la angla, ni ĵus finkreis la duan version de la kurso (kun ĉiuj frazoj kontrolitaj de la Akademio de Esperanto) kaj atendas voĉregistradon kaj finan testadon. Verŝajne ĝis ĉi tiu artikolo estas en la manoj de la legantoj, ni jam lanĉis ĝin.

Ĉu vi rimarkas diferencojn ĉe la rilato al la movado inter la nova generacio de esperantistoj kaj la via, kiam vi eklernis?

Certe! Mi multege pensas pri tio lastatempe fakte. La antaŭaj generacioj atendas, ke ĉio funkciu papere kaj poŝte, dum la nova atendas, ke ĉio estu cifereca. Ni vidas tion tre forte rilate al Amikumu: multaj maljunuloj ne vidas la sencon en ĝi, dum junuloj diris: “Mi bezonas tion hieraŭ!” Krome estas homoj en mia aĝo, kiuj kreskiĝis en analoga mondo, sed plenkreske vivas en cifereca mondo kaj tiel komprenas ambaŭ pensmanierojn.

Tiu temo fakte estas tiom ampleksa, ke mi verŝajne povus verki tutan artikolon pri tio!

Kiuj aliaj apoj mankas por esperantistoj? Vortaroj? Eble PS devus havi sian propan apon?

Mi kredas, ke la plej granda manko nuntempe estas apo de PIV, kiu funkciu kiam oni ne havas retaliron. Mi kredas, ke multaj homoj eĉ pretus pagi por tio. Ni ankaŭ bezonas pli bonan vortaron angla-Esperanton. Mi havas kelkajn en mia iFono, sed mi ofte trovas normalajn vortojn, kiuj ne ekzistas tie.

Pri Pasporta Servo, estus bele havi apon, sed mi kredas, ke retejo taŭga por porteblaj aparatoj tamen tute bone taŭgas. Estus krome bonege se povus esti apo en kiu oni legas revuojn kiel Kontakto, Esperanto kaj La Ondo, sed mi tamen ne mem scias ĉu estas sufiĉe da legantoj por ke tio estu inda. Verŝajne pli taŭgus uzi eksteran liveranton (third party) por tio, sed mi ne bone konas tiajn sistemojn. Simple gravas, ke kiom eble pli ofte neesperantistoj vidu Esperanton en tute ordinaraj lokoj en la reto.

Kiel vi vidas la evoluon de voĉrekonaj tradukteknologioj? Ĉu laŭ vi iam baldaŭ ili povos influi la emon al lernado de fremdaj lingvoj?

Ili nun estas en la infana etapo por fremdaj lingvoj. Verŝajne ni vidos pli seriozan uzadon de tio en lingvolernado post 10 jaroj.

Multaj homoj, eĉ junuloj, pro enuo aŭ saturiĝo, pli kaj pli distanciĝas de la sociaj retoj. Kion vi pensas pri tio?

Mi tute ne vidas tion, sed distanciĝon de Fejsbuko kaj Tvitero. Ili iras al sociaj retoj por pli junaj homoj kiel Instagram kaj Snapchat. Kiel ni vidas per Amikumu, homoj ankaŭ rimarkas, ke kvankam saĝtelefonoj disigas nin de aliaj personoj, inverse la interkonatigaj apoj kunigas homojn.

***

*apo — slange por “aplikaĵo por saĝtelefonoj”

Simple gravas, ke kiom eble pli ofte neesperantistoj vidu Esperanton en tute ordinaraj lokoj en la reto.