Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Gerrit Berveling — Plivalorigante la Esperantan literaturon

Paŭlo Silas

Krom persista esperantisto dum pli ol 40 jaroj, Gerrit Berveling estas tradukisto kun impona kolekto, membro de la Akademio de Esperanto (ekde 1989) kaj pastoro de La Remonstrantoj — malgranda progresisma kristana eklezio en Nederlando. Li havas vidpunktojn, kiujn malfacile oni trovas ĉe pastoroj, pastroj aŭ klerikoj ĝenerale.

Lerninte Esperanton pro sia bopatrino kaj tuj interesiĝante pri ĝia vasta literaturo, li sentis allogon pro la fakto ke la lingvo funkcias ne nur inter intelektuloj. Sed tio ne malhelpis al li grave kontribui al la traduka Esperanto-literaturo tra la jaroj, kontribuo, kiu estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA en la UK de 2013 en Rejkjaviko.

Ĉe tradukado li ofte okupiĝas pri bibliaj tekstoj, sed ĉe originala verkado rimarkindas la aŭtobiografiaj tekstoj. Lia lasta libro, “Kiu ĉi mi?”, konsistanta el antaŭaj nun komplementitaj tekstoj, laŭ Gerrit estas lia difinitiva aŭtobiografio. En la intervjuo kiu [malsupre] sekvas, ni havas la eblon ekkoni iomete liajn opiniojn kaj aktivaĵojn.

La Esperanta publiko estas malgranda kaj tiom pli tia estas la Esperanta kristana publiko. Vi multe tradukis kristanajn tekstojn. Kial, se tiom malgrandas la publiko?

Mia unua traduko estis el Tertuliano, ĉar lia Apologio estas konata kiel unu el la plej komplikaj tekstoj Latine. Do, defion mi serĉis. Ke poste la Novan Testamenton mi tradukis, kulpas Bays (Gersi Bays, eldonisto). Li mendis ĝin, ĉar la ĝistiama traduko ne plaĉis al li. Ke La Duakanonajn Librojn (tiuj libroj el la Biblio, kiujn kiel oficialajn rekonas ne ĉiuj eklezioj) mi aldonis, kulpas KELI/IKUE, kiuj petis min. La volumojn 1 + 2 de La Duakanonaj Libroj en eldono de Fonto subvenciis fondaĵo de la Remonstranta eklezio; poste ili kune aperis kun la tradicia Biblio en Esperanto en nova eldono; la 3-an volumon de Duakanonaj Libroj mi aldonis poste, ĉar en la Orientkristanaj eklezioj — la Greka kaj la Rusa — oni ankoraŭ havas kelkajn librojn, kiujn ne rekonas la Okcidenta tradicio de Romkatolika kaj Protestantaj eklezioj.

La traduko de la Biblio, ĉe multaj okcidentaj popoloj, rolis grave en la disvolvo de iliaj naciaj lingvoj. Jam en la Unua Libro Zamenhof intermetis kristanan preĝon. Poste, li tradukis la Malnovan Testamenton. Ĉu viaopinie la traduko de la Biblio havis similan rolon en la Esperanta lingvokomunumo?

Laŭ mi, ne, ĉar ofte oni ne legas ĝiajn tekstojn tiel funde por vere ekmemori ilin. Ekzemple, tradukante la evangeliojn el la greka, mi devis foje devige/intence forigi la latinan tradukon de la Vulgato (la ĉefa traduko de la Biblio en la latinan lingvon), kiu ŝvebis miakape. Mi tre forte devigis min daŭre reiri ĝuste al la greka teksto. La latinan dum jaroj mi tiel ofte legadis... Tion en Esperanto oni ne kutime retrovas. Miasupoze eĉ ne ĉe Edwin de Kock, kvankam li sin emfaze nomas kristana aŭtoro.

Vi estas pastoro. Foje mi legis novaĵon, kiu temis pri fermado de nederlandaj preĝejoj, malfortiĝo de kristanismo kaj kresko de ateismo kaj agnostikismo. Ĉu vi sentas, ke Dio kontentas pri la nuna Nederlando?

Pri kio Dio kontentas, mi dubas. Eble mia poemo Nova kanto pri Dio tion montras jam. Unue ĝi aperis en Monato, poste i.a. en Kanto pri Minotaŭro. Nialande pli ol duono estas nuntempe homoj sen religio kaj mi persone tion tre bedaŭras por ili. Samtempe mi absolute ne povas kompreni, ke eblas vivi sen religia kredo. Aliflanke, la eklezioj, tra la epokoj, tiom krimis — vidu mian Pardonu — en la sama Kanto pri Minotaŭro, ke estas bone, ke ili ĉiuj devis nombre regresi.

En la enkonduko al la geja antologio Glaŭka Lum’, al kiu vi kontribuis ankaŭ traduke, vi eksponas vian opinion pri denaske latenta ambaŭseksemo. Vi ankaŭ esprimis la ĝojon, ke, per la antologio, registriĝos la ekzisto de gejoj en la Esperanta medio. Laŭ tio kion mi esploris, ne nur vi, sed la eklezio en kiu vi membras havas similan progresisman tagordon. Ĉu iam vi kaj via eklezio suferis ian sankcion fare de aliaj nederlandaj eklezioj pro gej-apogo?

Male. Post nia eklezia decido ŝanĝi la regulojn rilate diservojn por geedziĝo al diservoj por peti la benon de Dio super dupersona ama ligiteco — ĉu gea, ĉu geja —, unuflanke estis negativaj reagoj oficialaj, sed baldaŭ montriĝis, ke ankaŭ en aliaj eklezioj io ekmoviĝis. La nederlanda luterana eklezio rekonas gejajn ligojn oficiale nun, same agas multaj aliaj ekleziaj grupoj kaj unuiĝoj nialande. Tiu decido niaeklezia okazis en 1986. Mi pastoriĝis en 1984. Sed dekomence, jam studento, mi kunstimulis al tiu decido. Iom poste, eĉ la politikistoj nialande ekagis tiuterene. La geja edzeco datumas de ĉirkaŭ 2000 aŭ 2001. Nia eklezio estas liliputa, sed ofte montris vojojn.

Nederlando havas relative signifan islaman komunumon, sed minoritatan. Imagu, ke oni certas, ke, sen iu ajn decido, islamanoj, post du jardekoj, konsistigos pli ol duonon de la loĝantoj de Nederlando. Kion vi dirus tiam pri kampanjo por revenigi Nederlandon al kristanismo?

Al tiu kampanjo mi ne instigus. Male, jam de jardekoj mi strebas, ke kristanoj plej diversekleziaj kaj islamanoj plej diverstendencaj ekkonu sin reciproke. Unu el miaj studofakoj estis islamo kaj multfoje, tra la tuta lando, prelegojn kun diskutoj mi faris pri parencaj ligitaj temoj. Se la plimulto ŝatus fariĝi islamanoj, ili tion faru. Oni ja finfine — plej decide — staras ja antaŭ DIO mem. Remonstrantoj ne havas tradicion de varbado de novkonvertitoj. Ni neniam elsendis misiistojn ien ajn.

La statuto de la Akademio de Esperanto diras, ke ĝi celas “konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon”. Se granda grupo de homoj ekŝatus kaj ekuzus la Esperanto-version de la verkisto Karolo Piĉ, ĉu vi sentus vin respondeca kontraŭbatali tiun grupon?

Laŭ mi, la influo de la Akademio de Esperanto estas tre eta. Sed ĝi ja esploras tendencojn ks. Mi ne kontraŭbatalus movadon Piĉ-eman, kvankam mi ĝin bedaŭrus. Laŭ mi, Piĉ verkis tro komplike por la granda publiko.

Ĉu vi bonvole aŭdacus, kiel akademiano, doni al ni prognozon? Kio malsama, se la lingvo progresos sen alfronti rompon, povus troviĝi ĉe Esperanto post kvin jarcentoj?

Kvin jarcentoj: kvazaŭ de Erasmo ĝis nun. Same kiel li ne komprenus nian nunan mondon, kvankam li estis en la avangardo de sia tempo, same tiel mi timas ke Esperanton mi ne plu rekonus. Ekzemple, kunmetitajn formojn “havintis” ks oni trovos, mi supozas, kaj multe da nova slango kiel “mojose” ks. Sed la strukturo estas tiel firma, ke pri ĝi mi ne vere timas.

Rilate literaturon, iam vi tajpis al mi, ke vi apartenas al neniu Esperanta skolo. Kial? Ĉu vi opinias malkonsilinda skolapartenon?

Ne, mi ne opinias tion malkonsilinda, sed mi persone estas pli soleca aganto. Ankaŭ kiel pastoro, neniam kun kolego en la sama regiono, krom de malsamaj eklezioj. Ankaŭ kiel instruisto: en la klaso la instruisto ja estas “la reĝo” sola. Tio konformas al mia persono, mi kredas. Sed mi neniam estis en la klaso “la tirano”. En Facebook kun multaj ekslernantoj mi parolas tre plezure. Literature mi estas multe influita de la Latina (iom malpli de la greka).

Do, iom denove pri tradukado. Antaŭnelonge, ĉe socireto, esperantisto afiŝis ke “ĉefe tradukado progresigas la lingvon, ĉar, dum originala verkisto povas esprimi penson per diversaj parolturnoj, tradukisto devas kateniĝi al la originaj sencoj.” Ĉu vi opinias la ĝisnunan originalan literaturon nekontentiga por la efektiva lingvoprogreso kiun ni bezonas?

Jen la opinio de Kabe. Certasence mi same opinias: tute intence ĝuste Tertulianon mi prenis por unua tradukota aŭtoro, sed miaopinie la evoluo de niaj bonaj prozo-aŭtoroj (F. Karinthy, Engholm, J., Francis, R., Schwartz, G., Waringhien — eseoj —, Tr. Steele k.a.), niaj poetoj (Michalsky, ktp, preskaŭ nenombreblaj) kaj teatroaŭtoroj (Gubbins k.a.) montras, ke bonege eblas verki rekte nialingve. Vi verŝajne vidis, ke K. Piĉ mi ne menciis. Pri lia valoro kiel lingvonoviganto mi ĉiam ankoraŭ ja dubas. Ĉe relegado, mi konstatas, ke ĵus leginte kelkajn verkojn de Karinthy, ankaŭ lin mi metas inter la Esperanto-aŭtorojn! Li verkis ja hungare!

Kiun nemalhaveblan konsilon vi donus al Esperantaj tradukistoj?

Al ontaj tradukistoj mi nepre konsile ekkaptu verkojn prefere vialingve — aŭ en alia lingvo kiun vi regas bone — kiuj tie estas klasikaj, ĉar kio estas klasika jam montris sian elanon pluvivi. Vere klasika estas tio kio estas vivikapabla. Erasmo instruis reiri al la gravaj fontoj de nia kulturo. Li eldonis — editoris — amason da tiaj libroj por trabarakti al nia kulturo vojon en la estontecon. Ion similan, laŭ mi, tradukisto en Esperanto devus fari. Kaj krom tio, verku, poezie aŭ proze — ankaŭ originale. Oni miaopinie provu unuavice verki por si mem, sed daŭru en la kapo la subpenso, ke iu ja povus foje kunlegi...

Mi ŝatus aldoni, ke dum mia redaktado de la revuo Fonto, mi daŭre provis trovi kontribuojn de plej diversaj homoj el plej diversaj skoloj kaj regionoj. Kun ĝojo mi konstatas, ke foje mi sukcesis arigi grupetojn da voĉoj ankoraŭ ne tiom ofte ĝis tiam aŭditajn nialingveje.

Vi jam aperigis diversajn aŭtobiografiaĵojn. Kial biografiaj verkoj vin allogas speciale?

Mia aŭtobiografia verkado estiĝis pli-malpli el enuo: kvankam preskaŭ neniam mi enuas, en julio 1994, kiam ni estis ekirontaj aŭtomobile al feriado en Francujo, montriĝis ke pro subita inflamo en la genuo mi preskaŭ entute ne povas iri, des malpli stiri aŭtomobilon. Do devigite ni restis hejme. La saman tagon mi eksidis antaŭ la komputila ekrano por iom ordigi miajn memorojn el frua juneco — kaj el tio preskaŭ senpene estiĝis ia interkroĉiĝo da memoroj, kiu kune formas mian La unuaj 25 jaroj en mia memoro, do ĝis la konatiĝo kun la estonta edzino, Madzy van der Kooij.

Sekvis diversaj volumoj aŭtobiografiaj tra la jaroj, kaj laste, konsciiĝante ke nun mi estas pensiita, mi kredis, ke estus bone kvazaŭ fini tiun verkadospecon. Do mi kompilis mian aŭtobiografion dekomence ĝis tiam: Kiu ĉi mi? — kompreneble ĉe tio mi reuzis miajn antaŭajn tekstojn, forigante multe da detaloj ne vere gravaj por mia evoluo, kaj poste aldonante ĉapitrojn laŭ taglibrecaj notoj, kiujn mi konservis, ĝis 2013. Kun plezuro mi ricevas ankoraŭ plurajn reagojn de legintoj. La laste menciita Kiu ĉi mi? do vere estas verkita kiel aŭtobiografio — la antaŭaj nur kiel pli-malpli hazardaj memoraĵoj — sensisteme.

“Mi absolute ne povas kompreni, ke eblas vivi sen religia kredo”

“Laŭ mi, la influo de la Akademio de Esperanto estas tre eta”