Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Zhang Ping (Ĝoja) “Teo kaj Amo”: Pli ol filmkonkurso

Olga Ŝiljaeva

Julio Baghy foje diris: “Amo kreas pacon, paco konservas humanecon kaj humaneco estas la plej alta idealismo.” Amo estas la kerno de nia lingvo Esperanto. Kaj teo, kiun trinkas ĉiutage du trionoj de la monda loĝantaro, estas magia trinkaĵo, kiu donas energion kaj iniciatas vivmanieron en paco kaj amo.

Zhang Ping (Ĝoja), ĵurnalistino en la E-redakcio de Ĉina Radio Internacia, iam rimarkis ke nia lingvo celas la samon, kaj decidis kunigi Esperanton, teon kaj amon. Naskiĝis do la konkurso “Teo kaj Amo”. La vasta reklama kampanjo por la unua “Teo kaj Amo” estis lanĉata julie de 2014 dum la 71-a IJK en Fortalezo, kaj jam aprile de 2015 en la ĉina urbo Hangzhou okazis la premidona ceremonio kaj filmfestivalo (ni rakontis pri ĝi en Kontakto 2015:4). La unua filmkonkurso estis tiel sukcesa, tiel emociis kaj inspiris la partoprenantojn, ke Ĝoja decidis, ke estu dua “Teo kaj Amo”! Do kiel aperis kaj evoluis la ideo, kio surprizis kaj kio mankis, Ĝoja rakontos al ni en tiu ĉi intervjuo.

Kiel vi venis al Esperanto kaj al la radio?

Kiam mi finis universitaton kaj ricevis tie diplomon pri ekonomio, mi hazarde rimarkis informon, ke la E-redakcio de ĈRI dungas laborantojn. Min ĉiam interesis laboro en studio, kaj mi pensis: “Kial ne?” Tiam mi ne konis Esperanton, sed estis ravita de ĝiaj artefariteco kaj universaleco. Tial mi aliĝis al la ekzameno de ĈRI, sukcesis kaj fariĝis membro de la redakcio. Post unujara lernado ĉe veterano de nia radio, mi eklaboris per kaj por Esperanto. Ĝis nun mi jam laboras 14 jarojn kaj ĝuas la laboron.

Ĉu vi memoras, kiam kaj kiel naskiĝis la ideo organizi la filmkonkurson?

Por respondi la demandon mi devas unue klarigi la fonon. Ĉiuaprile estas la sezono por produkti verdan teon en la urbo Hangzhou. Tial tiam okazas komerca teo-foiro kaj la Tago por reklami teo-trinkadon. La Asocio por Popularigi Teon en Hangzhou estas la ĉefa organizanto de la foiro kaj la ĉefa lanĉinto de la Tago. Ambaŭ estas gravaj eventoj, multe atentataj de la publiko.

Ekde la jaro 2012 okaze de la eventoj, la E-redakcio de ĈRI projektas programon kunlabore kun la Asocio por Popularigi Teon en Hangzhou. Ĉiujare la Tago havas malsaman temon, kaj ĝi nature fariĝas la temo de nia programo. Fine de 2013, eksciinte ke la temo de la Tago en 2014 estos “Teo kaj Amo”, mi komencis cerbumi, kion ni farus por la temo? Iutage mian kapon tuŝis la ideo pri filmo-konkurso, ĉar tiam mi jam provis multajn video-programojn, ekamis la teo-kulturon kaj tia filmkonkurso estis tute nova en Esperantujo. Tial mi estis emociita kaj havis grandan impulson plenumi ĝin.

Mi ankaŭ nepre devas mencii kaj danki mian amikinon, ankaŭ gravulinon de nia konkurso — sinjorinon Wang Xufeng. Ŝi estas la direktorino de la Ĉina Asocio por Popularigi Teon en Hangzhou, ĉefino de la kultura akademio sub la Zhejiang-a Agrikultura kaj Forstokultura Universitato (la du establaĵoj monkontribuis al nia konkurso) kaj fortinflua verkistino. Kvankam ŝi ne parolas Esperante, tamen ŝi laŭdas nian lingvon. Ŝi multfoje reklamis ĝin. Ŝi bone konas kaj fidas min, ne nur mian personecon, sed ankaŭ miajn profesiajn kvaliton, juĝon kaj decidon.

Kiujn malfacilaĵojn vi sentis dum la preparado de la unua “Teo kaj Amo”? Kio estis la plej peniga afero?

Mankis “batalantoj” por la kampanjo “Teo kaj Amo”, kaj estis neimagebla nombro da laboroj kaj detaloj, precipe en la preparado kaj organizado de la filmfestivalo. Post la 7-taga filmfestivalo lastjare mi maldikiĝis 5 kilogramojn.

Sed ni flanke lasu la “malfacilaĵojn” kaj “penigajn aferojn”, mi preferas paroli pri la fruktoj, kiujn ni ricevis.

Nun ni havas “familion de ‘Teo kaj Amo’”, konsistantan el partoprenantoj de la unua konkurso, amikoj, kiuj amas la teo-kulturon, kaj amikoj, kiuj subtenas nian konkurson. Familianoj, (ni titolas nin “te-amo-anoj”) kiel gefratoj, subtenas unu la alian kaj aktive agas por interŝanĝoj kaj kunlaboroj. En julio ekzemple, ĉina karavano “Teo kaj Amo”, konsistanta ĉefe el esperantistoj kaj teo-entreprenistoj, vizitis Litovion, Ĉeĥion kaj partoprenis en la 101-a UK en Slovakio. Danke al Sepa kaj Asorti, la litova muzik-familio (ilia muzik-filmeto “Teo kaj amo: Koloroj de l’ mondo” gajnis la specialan premion de la unua konkurso), la karavano renkontiĝis kun litovaj visaginaj* urboestraranoj, dume Esperanto estis nia uzata lingvo. Kaj sub apogo de la visagina urbodomo, la Ĉina Asocio por Popularigi Teon ĝemeliĝis kun la litova visagina Klubo de Internacia Lingvo Esperanto ESPERO. Danke al Verda Stacio (ilia filmeto “Rememoro” gajnis la unuan premion kaj la filmeto “Teejo de Bonaj Homoj” - la trian), kune kun la ĉeĥa urbodomo Nový Jičín la karavano malfermis la fotoekspozicion pri la konkurso “Teo kaj Amo” en la urbocentro. Sub atesto de la vicurbestro, la Ĉina Teo-Asocio ĝemeliĝis kun la Muzeo de ĉapeloj de la urbo Nový Jičín. La kunlaboroj inter la Ĉina Teo-Asocio kun la litova, ĉeĥa kaj slovaka amikoj certe disvolviĝos! La serio da eventoj gajnis atenton de la publiko kaj amaskomunikiloj: La litova televida stacio TTS kaj ĉeĥa televida stacio POLAR faris raportojn.

Dum la 101-a UK “Teo kaj Amo” brilis: ni organizis tuttagan programon. La unua parto okazis en la teo-trinkejo Teejo de Bonaj Homoj, kie ni aranĝis literaturan dialogon inter verkistoj el Ĉinio (Wang Xufeng) kaj Slovakio (Anna Iváková kaj Jozef Leikert). La dua parto okazis en la kongresejo, kie sekvis prezentado de premiitaj filmetoj de la unua konkurso kaj reta dialogo kun premiitoj. La etoso estis bona kaj neforgesebla.

Kundividu viajn impresojn pri la filmoj, kiujn vi ricevis por la unua konkurso.

“Kiel feliĉa mi nun estas, mi preskaŭ ploras pro la belaj sentoj. Mi komprenis, kiom malgranda estas la mondo. Ĉiuj fizikaj limoj ekzistas nur en niaj kapoj. Fizika distanco ne gravas, gravas distanco inter koroj. Spektante la filmojn hodiaŭ, mi pli kaj pli konvinkiĝis, ke homoj tra la tuta mondo estas samaj, havas la samajn sentojn, la samajn pensojn, la samajn revojn kaj strebojn. Ne gravas loĝloko, koloro de haŭto, religio, aĝo, grandeco de ŝuoj aŭ kvanto de haroj sur la kapo. Tio vere belas... ”

- Olga, permesu al mi citi vian komenton pri la filmoj, ĉar ĝi ankaŭ estas mia impreso. Dum la prezentado de premiitaj filmoj dum la 100-a kaj 101-a UK mi foje kaj refoje spertis la bonan senton. La filmoj, nia “familio”, ĉiuj apogantoj donas al mi energion kaj kuraĝon marŝi antaŭen. Mankas vortoj por esprimi dankon.

Kion vi atendis de la premidona ceremonio kaj la filmfestivalo en Hangzhou, kaj kio okazis en la realo? Ĉu la imago kaj la vero kongruis?

Ni celis kapti 3 esencajn elementojn: Esperanto, Teo kaj Filmarto. Dum la festivalo okazis kutimaj E-eventoj: kultura lingva festivalo, nacia, internacia kaj interkona vesperoj. Al teo rilatis la kurso de teo-etiketo kaj sperto pri vivmoroj de la ŝeoj (unu el la ĉinaj naciminoritatoj). Kaj por la filmkampo ni prezentis filmojn kaj aranĝis dialogon inter la filmistoj.

Ni celis atentigi la publikon, tial estis bonvena por nia konkurso la uzado de naciaj lingvoj, kaj rezulte triono de la filmoj ne uzis Esperanton. Kun la sama celo nia premidona ceremonio estis planata por alfronti la publikon en la granda ekspoziciejo en Hangzhou dum la teo-foiro.

Finfine ĉiuj planitaj programeroj kaj eventoj estis realigitaj. La imago kaj la vero, laŭ mi, kongruis. Ni ankaŭ ricevis surprizon: en la samaj tagoj okazis la Strategia Forumo de UEA pri Orientazia Movado. La estrarano de UEA Lee Jungkee kontribuis al la ideo kaj organizis altnivelan forumon. Ankaŭ gravuloj de la orientazia movado partoprenis en nia premidona ceremonio. Ilia aliĝo altigis la nivelon de la filmfestivalo.

Sed unu grava afero estis ignorita — la tempodiferenco. La programo estis tiel abunda, programeroj sekvis unu post la alia, do la premiitoj ne havis tempon sufiĉe dormi. Kvankam dum E-eventoj ofte mankas dormo kaj ripozo, tamen kiel organizantoj ni devas zorgi, do certe por la dua festivalo ni faros pli bone.

Niaj legantoj jam verŝajne scias, ke nun vi varbas konkursaĵojn por la dua filmkonkurso. Vi decidis daŭre uzi la nomon “Teo kaj Amo”, sed la reguloj iom ŝanĝiĝis. Ĉu vi volas iom prilumi la aferon?

Ni provis uzi novan titolon kaj ankaŭ ricevis dekojn da proponoj, sed “Teo kaj Amo” jam popularas kaj kiel marko ekhavis famon. Cetere, en la hispana lingvo (Ndlr: kaj en la portugala) Te amo estas “Mi amas vin”, la plej kortuŝa frazo. Ankaŭ en Esperanto “Te + amo” signifas ion: Teamo-n, la unuiĝon kaj kunlaboran spiriton, kio gravas kaj necesas por nia movado, ĉu? Tial finfine ni decidis daŭre uzi la titolon “Teo kaj Amo”, sed Amo ĉi tie estas ampleksa koncepto, ĝi inkludas ĉion, kion vi volas esprimi.

Kompare kun la unua konkurso, ni longigis la daŭron de la konkursaĵoj ĝis 15 minutoj, do ĉiu konkursaĵo rajtas daŭri de 2 ĝis 15 minutojn. Ni detalis la premiojn en 9 kategoriojn fakajn: Plej bona filmo; Plej bona scenaristo; Plej bona reĝisoro; Plej bona desegnofilmo; Plej bona originala muziko; Plej bona ĉefaktoro; Plej bona ĉefaktorino; Plej bona kameraisto kaj Plej bona muntisto, kaj Speciala(j) premio(j). Ni celas, ke alvenu pli da bonkvalitaj konkursaĵoj kaj aliĝu pli da profesiaj filmistoj.

Mi volas rimarkigi la legantojn, ke la limdato por sendi viajn filmetojn estas la fino de novembro 2016. Mi pretas gastigi vin, kiel sukcesonton, en Pekino!

Ĝoja, kion vi atendas de la dua “Teo kaj Amo”?

Unue, kompreneble mi atendas bonkvalitajn konkursaĵojn. Ĉar ili estas la bazo kaj la kialo por daŭrigi la konkurson.

La sukceso de la unua konkurso, precipe la brilaj talentaj filmoj, ricevis laŭdon de la publiko. Tial la ĉinaj teo-entreprenistoj daŭre volas sponsori la konkurson. Nun pli ol dek lingvaj redakcioj de ĈRI aliĝis al nia kampanjo, ili tradukis la regularon en naciajn lingvojn kaj reklamis la konkurson per programoj radie kaj interrete. Nun ekzistas regularoj en 19 lingvoj. Por sukcesigi la duan konkurson, ĉi tie mi petas de la legantoj reklami ĝin kaj partopreni. Ĝi estos bona okazo montri nian lingvon al la publiko, nian “familion” kaj talentajn esperantistojn.

En la aero ŝvebas la lasta demando, ĉu okazos la tria “Teo kaj Amo”, ĉu la konkurso fariĝos nova regula evento en Esperantujo?

Kiam mi vidis la gajajn ridetojn kaj ridegojn pro la filmoj, tiam mi havis la volon fari la konkurson nova regula evento en Esperantujo, ĉar ĝi vere, vere feliĉigas homojn!

Mi esperas, ke la filmkonkurso “Teo kaj Amo” estos mondskala, ne nur okazu en Ĉinio, sed ankaŭ en iu ajn lando, kiel la UK kaj IJK... Sed la vojo ankoraŭ estas longa, kaj ĉio dependas de nia hodiaŭa strebo. Do por la estonteco ni agu kune!

Fine, mi dankas al ĉiuj amikoj kaj organizaĵoj, kiuj donis/as/os apogon, helpon kaj subtenon al “Teo kaj Amo”! Ni dankas al vi, Olga, kaj aliaj te-amo-anoj! Ni montros bonan rezulton de la dua konkurso en la Seula UK en 2017! Ĝis Seulo!

***

*Visaginas — litova urbo.

http://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e

Retejo de la filmkonkurso

perfectgoja@163.com

Por duboj kaj demandoj

“Mi havas la volon fari la konkurson nova regula evento en Esperantujo, ĉar ĝi vere, vere feliĉigas homojn!”

“La sukceso de la unua konkurso, precipe la brilaj talentaj filmoj, ricevis laŭdon de la publiko”.