Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Mark Fettes — Enamiĝinta al UEA

Rogener PAVINSKI

kunlabore kun Veronika POÓR kaj Francesco MAURELLI

Universala Esperanto-Asocio havas novan prezidanton. Post 6 jaroj da prezindanteco de Probal Dasgupta, Mark Fettes, la plej populara el la kandidatoj en la lasta elekto de la B-komitatanoj de UEA, transprenas (se uzi plej movadecajn terminojn) la torĉon gvidi la plej grandan organizon de nia Esperanta movado.

Mark Fettes, 52-jara, naskiĝis en Usono kaj estas patro de tri gefiloj. Li lernis Esperanton adoleskaĝe, studis en Britio kaj en Kanado. Post la studoj li decidis labori en la Centra Oficejo kiel redaktoro de la revuo Esperanto, kion li faris de 1986 ĝis 1992. Poste, li revenis al Kanado, edziĝis sed daŭre aktivis en la E-movado i.a. kiel kunredaktoro en la revuo Monato kaj estrarano de UEA de 1994 ĝis 1998.

En 1995 Fettes komencis kunlabori kun la esplorfondaĵo ESF, kiu finance apogas projektojn kiel la retejoj Lernu kaj Edukado.net. En ESF li planas daŭre resti en la estraro ĉar ĝia agado lin kontentigas, sed eble ne plene, ĉar li ambicias al pli. Konscia pri sia kunordiga kapablo, li decidis alfronti pli grandan defion. Ne estas sekreto ke UEA alfrontas problemojn adaptiĝi al modernaj tempoj, precipe kiel kreskigi sian membraron.

Ĉu liaj freŝaj ideoj alportos ŝanĝojn? Ni pridemandis lin unu tagon antaŭ lia elektiĝo kiel UEA-prezidanteco, dum la komitatkunsido de la 98-a UK en Rejkjaviko. Fettes scias ke la defio estas granda, sed lia engaĝo estas forta — li enamiĝis al UEA. Ja eble kiel kantadis The Beatles, ĉio kion, ankaŭ ni esperantistoj bezonas, estas amo.

Kiel vi sentas vin solje de la defio prezidi la pli ol centjaran, plej grandan asocion por esperantistoj, UEA?

Iom da ekscito, iom da maltrankvilo... la defioj estas vere grandaj, sed la ŝancoj same!

Vi rezignis pri UEA-estraraneco antaŭ kelkaj jaroj. Kio nun emigas vin akcepti tiun defion?

Siatempe ni havis junajn infanojn, kaj mi studis por doktoriĝo en Kanado, do estis vere tro granda ŝarĝo samtempe porti la taskaron de estraraneco. En tiu tempo mi ankaŭ komencis kunlabori kun ESF, kaj tio poste fariĝis mia ĉefa Esperanto-okupo, iom neatendite, kiam la testamento de Cathy Schulze malfermis vojon al pli vasta agado sur la kampo de edukado kaj E-instruado. Ankoraŭ nun mi estus kontenta resti ĉe la ESF-agado, kiu estas interesa kaj alportas bonajn fruktojn.

Tamen, estas tiel, ke mi simple enamiĝis al UEA kiam mi laboris kvin jarojn en la Centra Oficejo. Kaj amo kuntrenas respondecon. Mi volas fari, kion mi povas, por helpi ĝin adaptiĝi al la nunaj cirkonstancoj kaj denove fariĝi iuspeca gvida, inspira, kunordiga vartejo de bonaj ideoj kaj konkretaj agadoj por la tutmonda movado.

Ĉu vi planas konkrete ŝanĝi ion? Kiuj estos viaj unuaj paŝoj?

Mi dediĉis multajn horojn en la lasta jaro al la ellaboro, kadre de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, de strategia laborplano por UEA. Mi opinias, ke la laborplanoj de la lastaj jaroj ne rigardis la agadon sufiĉe tutece, kaj do efektive ne estis tre strategiaj. Ne estas malfacile elpensi farindaĵojn, sed estas ja malfacile elekti prioritatojn kaj plani vojon al sistema plifortigo de la asocio.

Tiu laborplano enhavas kvar ĉefajn agadkampojn — Konsciigo, Kapabligo, Komunumo kaj Kunordigo. Estas prioritatoj sur ĉiu kampo, sed eble mi povas resumi la aferon dirante, ke mi volas doni al UEA multe pli aktivan rolon en la plej bazaj taskoj de la movado — informado, instruado kaj la aktivigo de novaj esperantistoj sur plej diversaj kampoj. Por tio ni devos pli sisteme kaj konstante trejni aktivulojn kaj provizi ilin per taŭgaj rimedoj. Mi antaŭvidas proksiman kunlaboron kun TEJO, ILEI, multaj landaj asocioj kaj ankaŭ kun ESF, kies retejoj lernu.net kaj edukado.net fariĝis nemalhaveblaj helpiloj por la nuntempaj aktivuloj.

Mi ankaŭ vidas urĝan bezonon de renovigo en la komunikaj rimedoj de UEA. Ni bezonas plurlingvan retpaĝaron, ni bezonas novan dividon de roloj inter la revuo kaj la retejo, ni bezonas entute novan koncepton pri la komunika rolo de UEA en la movado. Tio estos unu el la kampoj, kie oni plej frue vidos konkretajn ŝanĝojn — kvankam ankaŭ tie, necesas tempo por bone prepari ilin.

Ĉu vi plu estros ESF-n samtempe? Ĉu tio helpos aŭ malhelpos vian UEA-prezidantecon? Kion de la funkciado de ESF eblas utiligi por UEA?

Mi efektive estas ankoraŭ prezidanto de ESF, sed mi intencas transdoni tiun respondecon en septembro al mia kolego Grant Goodall, ĉar estas tamen limoj al mia tempo! Sed mi restos estrarano de ESF kaj antaŭvidas oftan reciprokan konsultadon kaj kunlaboron inter la du organizoj. En ESF ni sukcesis trovi kelkajn bonajn organizajn metodojn, kiujn mi esperas apliki al UEA. Ekzemple, ĉiusemajna telefona kunsido de kerna grupo de estraranoj kun nia oficisto Joel Amis montriĝis ege utila por glata komunikado kaj plenumado de decidoj. Ni nun laboras por pliprofesiigi nian projekt-mastrumadon, kaj ankaŭ tiurilate mi supozas ke niaj eltrovoj povus esti utilaj por UEA.

Evidente la du organizoj estas malsamspecaj — ESF ne devas prizorgi membraron kaj povas elekti siajn agadkampojn pli-malpli libere. Sed mi vidas multajn eblojn de kunagado, nelaste kadre de la retprojektoj, kiujn ESF ellaboris kaj subtenis dum la lasta jardeko. Oni devus malfermi pli da pordoj inter la nova mondo de retaj lernantoj kaj la tradicia movado, por la pliriĉigo de ambaŭ.

Se kompari UEA-n kun aliaj grandaj famegaj neprofitcelaj organizoj, kion vi vidas simila kaj malsimila? Kion ni devas lerni el ili (kaj ili de ni)?

Nu, UEA fakte estas tre malgranda, kompare kun famaj organizoj kiel Greenpeace aŭ Amnestio. Sed tiu fakto devas pensigi nin. Tiuj organizoj turnas sin al la ĝenerala publiko, kaj fakte ludas interalie klerigan kaj konsciigan rolon — ili helpas levi la nivelon de pensado kaj diskutado pri mediprotektado kaj homaj rajtoj. Mi vidas por UEA iom similan rolon. Ni ne ĉesu instigi la homojn lerni Esperanton, sed ni prenu pli serioze nian taskon komprenigi la gravecon de lingvaj demandoj por la homa feliĉo kaj justeco kaj por la evoluigo de daŭropovaj socioj. Kaj tiurilate ni devas ne ĉesi klerigi nin mem...

Vi asertis ke “sopiras al asocio, kiu proponas al siaj membroj multajn konkretajn ŝancojn kaj instigojn aktiviĝi”. Donu ekzemplojn pri tio.

Bone, mi donos du ekzemplojn. UEA tradicie estas forta apoganto de la Esperanta literaturo — ĝi recenzas gravajn verkojn, ĝi vendas pli-malpli ĉion haveblan en la Libroservo, kaj ĝi ankaŭ eldonas notindajn librojn. Sed por ordinara leganto, nu, oni povas aĉeti la verkon, legi la verkon, sed jen la fino, krom se oni havas amikon kiu hazarde faris same kaj kun kiu oni povas do diskuti siajn impresojn. Kiel estus, se UEA organizus libroklubon, tiel ke la legantoj havus ŝancojn ekkoni la verkiston per video-intervjuo, partopreni en virtuala konversacio per Skype, afiŝi siajn komentojn en retforumo, kunvoki lokajn renkontiĝojn de legantoj, ktp? Mi pensas, ke tio farus la legosperton multe pli inspira por multaj, kaj kontribuus al ĝenerala plialtiĝo de la kultura klereco en niaj vicoj. [Ndlr: La kultura komisiono de TEJO ĵus lanĉis similcelan projekton nomata Libroklubo; legu en la rubriko TEJO-Tutmonde ĉi-numere]

Alia kampo, kiu interesas min, estas rilatoj Nordo-Sudo, do inter esperantistoj en la riĉa mondo kaj tiuj en landoj malpli bonfartaj, kiuj ĝenerale spertis koloniadon dum iu parto de sia historio. Jam okazis multaj ekzemploj de solidaraj agadoj trans tiajn dividojn, sed ili ne listiĝas ie, oni ne povas facile lerni el ili aŭ scii kien turni sin por enplektiĝi en tia agado. Tiu estas ankaŭ kampo kie ni povus multe lerni de neesperantistaj asocioj. Mi imagas parton de la nova UEA-retejo, kie oni povus trovi inspirajn rakontojn pri jam faritaj projektoj kaj invitojn partopreni en novaj, pri plej diversaj aspektoj de la vivo — domkonstruado, energiuzado, nutrado, starigo kaj mastrumado de entreprenoj, komunikaj teknologioj ktp. Ĝuste tiaj konkretaj agadoj povas plibonigi homajn vivojn kaj doni plian signifon al la rolo de Esperanto en la nuntempa mondo.

Ĉu vi opinias ke Interreto modifis negative la rolon de tradiciaj asocioj kiel UEA? Kiel profiti la Interreton por pluvivigi kaj vigligi UEA-n?

Mi dirus, ke Interreto malfermis novajn ŝancojn, kiujn ni ankoraŭ ne sukcesis utiligi. La ekzemploj de lernu.net kaj edukado.net montras, ke tiaj ŝancoj ja estas kapteblaj, se oni agas ĝustatempe. En la Strategia Bazo de UEA, dokumento kiu aperis pasintjare en la revuo Esperanto, ni aparte emfazis la gravecon de la reto por la estonta evoluo de la asocio. Mi jam menciis kelkajn ekzemplojn.

Fakte multrilate la nuna situacio similas al tiu, kiam naskiĝis UEA antaŭ pli ol cent jaroj. Tiu estis epoko de eksploda kresko en la internacia komerco, internacia komuniikado, internacia vojaĝado. UEA fondiĝis ĝuste por rajdi tiun ondon. Nun necesas iom reorienti nin por salti sur novan ondon.

Laŭ vi kiel aspektos UEA post 5 jaroj?

Se ĉio iros laŭ miaj deziroj, ni denove havos kreskantan individuan membraron, ĉar oni klare vidos la inspiran, gvidan kaj kunordigan rolon, kiun UEA ludas en la monda movado. Ni havos multe pli proksimajn kunlaborajn rilatojn inter la diversaj landoj asocioj, kiuj vidos sin kiel partoprenantojn en tutmonda strategio por la progresigo de Esperanto. Aktivula trejnado estos multe pli ofta kaj pli akceptita aspekto de la movada vivo, tiel ke oni komencus atendi ke ĉiu klubestro, informaktivulo kaj organizanto de renkontiĝo jam trapasis almenaŭ bazan kurson pri sia laboro. Amase disvastiĝos novspecaj lernorondoj, kiuj kuniĝas enrete kaj eksterrete por plibonigi sian lingvan kaj kulturan nivelon en agrabla, serioza sed ankaŭ ludeca etoso. Ĉe la ĝenerala publiko, Esperanto estos pli klare ligita al la demando de lingva justeco kaj demokratio, kaj pli kaj pli homoj deklaros sin “amikoj de Esperanto”. Kaj en la movado ĝenerale regos sento de optimismo, de energio, de iniciatemo.

En la plej malbona scenaro, ĉio restos kiel nun! Sed mi ne opinias, ke tiel estos.

Vi estos unu el la plej junaj homoj, inter la iamaj UEA-prezidanto. Ĉu vi havas planojn pri la junularo? Laŭ vi kian rolon havas TEJO en la movado?

Kernan — eĉ pli ol en antaŭaj epokoj. Tiuj, kiuj kreskis kun la reto, la tiel nomata jarmila generacio, simple pensas alimaniere pri la mondo kaj pri internacia organizado. Mi ne volas diri, ke tiuj pensoj estas aŭtomate la plej bonaj, ke la junularo havas solvojn por ĉiuj niaj problemoj, sed mi ja opinias, ke ili alportas treege gravajn ideojn kaj perspektivojn al la tablo. Tial mi antaŭvidas sufiĉe intensajn diskutojn kun la TEJO-estraro pri niaj komunaj prioritatoj kaj vojoj al kunlaboro.

Laŭ vi kiel povus UEA kaj TEJO pli helpi unu la alian?

Ni fakte havas multajn komunajn bezonojn, ekzemple instruadon kaj trejnadon. Ni ankaŭ devas komune alfronti la movadan situacion en diversaj landoj kaj regionoj, por plifortigi la landajn asociojn kaj junulajan sekciojn kaj krei pli da okazoj por la sukcesa enmovadiĝo de lernantoj.

Multaj ŝlosilaj kaj gravaj projektoj foje stagnas aŭ nur parte sukcesas pro tio ke ili ĉefe dependas de volontuloj. Ĉu tiu “tradicio” ŝanĝindas, laŭ vi?

Certe ni devas celadi laŭeblan profesiiĝon de nia agado, ĉar tio alportas stabilecon kaj garantias certan nivelon. Tiucele ni devus provi plidiversigi niajn monfontojn, ekzemple per pli sistema petado de subvencioj kaj pli aktiva varbado de donacoj. Sed mi ne volus forigi la volontulan flankon de la movado, ĉar ĝuste tio donas ĝian karakteron. Volontula movado funkcias ne unuavice surbaze de mono, sed surbaze de fido kaj sindediĉo. Ni ne forprenu de niaj homoj la ŝancon malkovri tiujn kvalitojn en si mem.

Se vi povus ion ajn tuj ŝanĝi en la E-movado per simpla fingrokrako, kio tio estus?

Mi forigus la minus-komplekson, kiu ankoraŭ hantas multajn movadanojn, kaj donus al ili la paciencon kaj optimismon bezonatajn por ĝoje kaj fidoplene trairi la malfacilajn tempojn.

La 10 plej...

Konu iom pli pri la nova UEA-prezidanto, Mark Fettes:

La plej ŝatata urbo: Parizo

La plej ŝatata manĝo: Rostita salmo

La plej ŝatata trinkaĵo: Bona matena kafo

La plej ŝatata libro: Humoroj, de Auld

La plej ŝatata muzikstilo: Kanzonoj, ekz. de la kanadano Stan Rogers

La plej ŝatata ludilo: Fosileto kaj siteleto sur sabla plaĝo

La plej ŝatata festo: Halovino (la festo de mortintoj)

La plej ŝatata vestaĵo: Kurvesto kaj kurŝuoj

La plej ŝatata sporto: Orientiĝado (arbara kurado kun mapo)

La plej ŝatata filmo: 2001: Spac-Odiseado

“Mi simple enamiĝis al UEA”

“Ni bezonas entute novan koncepton pri la komunika rolo de UEA en la movado.”