Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Por tiuj knaboj kiuj, kiel mi, ŝatas ekkoni novajn homojn kaj kredas je Eŭropo kaj politiko, Eŭropa Junulara Evento estis neforgesebla aranĝo. Kvankam la tuta ir-revena vojaĝo daŭris 30 horojn, nun, kiam mi ankoraŭ estas en la vagonaro, kiu veturigas min al Mediteraneo, mi tute ne lacas kaj pensas, ke 3 tagoj estis tro malmultaj. Mi foriris el la domo eŭropema kaj mi revenas eŭropano.
Mi neniam forgesos miajn vojaĝkompanojn: la filozofan kaj samaĝan grupestron Enric, la stiriston kaj la kunesploriston Alberto, la simpatian kaj “neĝeman” Arina kaj la grandan Boris, la efektivan delegitaron de TEJO, la energion inter la budoj kaj dum la programeroj riĉaj je ĉiaj eventoj. Utilaj estis la laboratorioj, en kiuj oni parolis kun gesamaĝuloj pri problemoj (estonto de Eŭropo, senlaboreco, subteneblo, valoroj de la Unio, diĝita revolucio), kiuj bezonas solvojn, esperante ke la fardeziro, kutima en gejunuloj, donos gravan kontribuon.
Estis multaj novaj ideoj, preskaŭ ĉiuj por la politika eŭropa unio, kiel, ekzemple, la kompleta malkonstruo de ĉiuj enaj baroj por libera “cirkulado” ne nur de laboristoj, ankaŭ per la plua integriĝo de instruadsistemoj. Oni prezentis proponojn por pli bona administrado de naturaj rimedoj, por la protekto de ekosistemoj kaj ankaŭ de la sano de eŭropaj civitanoj. TEJO certe ne silentis: dum unu el la laboratorioj de ideoj por pli bona Eŭropo, priparolita de Michael Boris Mandirola, la adopto de Esperanto kiel ponto-lingvo kaj labor-lingvo de Eŭropa Unio estis favore taksata de granda parto el la partoprenantoj. Tio montras, ke ni esperantistoj devas plue labori. Dum la oficiala fermo de la evento, nia delegitarestro Roĉjo Huurman publike parolis.
Dum la programeroj ni sentis nin mem proksimaj al institucioj en la ĉambro de la Eŭropa Parlamento, ĉe kiuj ne nur eblis prezenti ideojn sed ankaŭ oni voĉdonis kiel niaj “nejunaj kolegoj” kutimas fari, kvankam grave malĉeestis la plej altaj oficistoj de Eŭropa Unio. Laŭdindaj estis la ludoj kaj la festoj de YO!Fest, sen kiuj ne estintus vera “Junulara Evento”.
Krom politiko, la vera celo de EJO estis igi, ke geknaboj de nia kontinento renkontiĝu, komprenu kial la Unio estas grava kaj kial nepras voĉdoni por la Eŭropa Parlamento. Mi dankas Michel kaj Brigitte el Strasburgo pro la gastigemo, la Union kaj TEJO-n “donacintajn” al mi ĉi tiun sperton, kaj miajn esperantistajn amikojn, novajn kaj malnovajn.