Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO KUN TEJO-SEKCIO (BEJO)

Nuntempe la Movada Rubriko provas aperigi elstarajn agadojn kaj la kunlaboron de la landaj sekcioj de TEJO, tial ĉi-monate ni intervjuis la prezidanton de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), Querino Neto. Li rakontis pri la BEJO-Estraro kaj la lastaj kaj venontaj agadoj de la brazila junularo.

MR: Kiel naskiĝis BEJO?

QN: La unua projekto de junulara Esperanto-organizo en Brazilo naskiĝis en 1964, kiam du organizoj estis fonditaj en Rio-de-Ĵanejro kaj en Cearao, subŝtatoj de Brazilo. Oni kreis tiam la Gvanabaran Esperanto-Junularon (GEJ) kaj la Cearaan Esperanto-Junularon (CEJ), kiuj respektive havis la organojn “Meteoro” kaj “Verda Maro”.

En 1967, okaze de la 2-a Seminario de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE), oni decidis kunigi tiujn organizojn kaj oficiale fondi nacian junularon, nome Brazilan Esperantistan Junularan Organizon, kies unua prezidanto estis Francisco Stefano Wechsler. La dokumento, kiu fondis la organizon, estis nomata “Deklaro de Santos Dumont”, danke al la urbo kie ĝi estis subskribita.

MR: Kion BEJO faris lastatempe?

QN: Fakte, ni travivas vere grandegan sperton en nia estraro. En 2018, okaze de la 38-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK) kaj la 53-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), en Kuritibo, sude en Brazilo, la nova estraro de BEJO elektiĝis. Apud mi laboras Karina Oliveira kiel vicprezidanto, Emerson dos Santos kiel kasisto kaj Luana de Mello kiel ĝenerala sekretario. Kaj plue, BEJO decidis fondi komisionojn kaj inviti membrojn gvidi propran teamon.

Dum la asembleo ankaŭ BEJO oficiale fondis la Kariokan Esperantistan Junularan Organizon (KarEJO), kiu agados kiel sekcio de BEJO en la subŝtato Rio-de-Ĵanejro, kun propraj estraroj kaj statutoj. La celo estas, ke aliaj havu propran junularan movadon, kiun gvidos la nacia teamo de BEJO.

Dum la kongreso, ni inaŭguris du novajn projektojn: la konkurson Paulo Silas, omaĝe al tre kara membro, kiu forpasis en 2017, por junaj verkistoj, kaj la projekton “Mi Kredas je la Edukado”, por subvencii junulojn en KER-ekzameno. Du retaj platformoj ligitaj al BEJO estis kreitaj: “Tutmonde”, kiu kolektas videojn el esperantistoj en ĉiuj partoj de la mondo, por montri la vivantecon de nia lingvo, kaj “Kosma Sago”, kiu ĉiutage dissendas la vorton de la tago por komencantoj.

Ankaŭ en 2018 ni havis novajn partnerojn: per kontrakto subskribita de ni, BEJO kunlaboros de nun kun Rotaract en Brazilo, la junulara organizo de Rotario, en la projekto “Kontakto”, kiu gvidos anojn de tiu organizo kiuj interesiĝos pri Esperanto. Tiuj membroj povos fari la KER-ekzamenon kaj partoprenos internajn konkursojn.

Plue, BEJO estis elektita kiel unu el la 200 plej bonaj neregistaraj organizoj en Brazilo, per konkurso farita de la Instituto Doar, kiu elektis ĵurion kun pli ol 20 profesoroj. Ni bedaŭrinde ne atingis la rangon celatan de 100 NROj, tamen tiu pozicio jam sufiĉe videbligas la strebon de nia teamo.

MR: Kion la estraro de BEJO planas por la venontaj jaroj?

QN: Ni kreas ponton inter la Esperanta movado kaj aliaj ne-Esperantaj organizoj, do ni celas pliproksimiĝi al niaj pasintaj partneroj kaj eble novaj kiuj malfermos spacon al Esperanto.

Prioritato nia estas ankaŭ plibonigi la rilatojn inter ni kaj najbaraj landoj, do pro tio ni pli kaj pli proksimiĝas al aliaj landaj sekcioj de TEJO en Latinameriko, ekzemple al JEA (Juna Esperantistaro Argentina), MEJ (Meksika Esperanto-Junularo) kaj KolombEJO (Kolombia Esperantista Junulara Organizo). Pri tiu lasta, en 2019 ni kunlaboros en la projekto BEJO-ataŝeo, kiu jam okazis kvarfoje. La celo de la projekto estas vojaĝigi junulon eksterlanden por ke tiu homo plibone ekkonu la internacian movadon.

Ĉi-foje, la vojaĝo okazos ne plu al Eŭropo, sed al Kolombio, kaj la venkinto, post staĝperiodo kun la estraro de BEJO, vojaĝos por labori en la oficejo de Kolombia Esperanto-Ligo (KEL), en zorgado pri administraj kaj financaj aferoj. La vojaĝkostoj, la loĝado, la interna transporto kaj la manĝado estos subvenciataj de ambaŭ junularaj organizoj.

Kompreneble, ni celas ankaŭ altigi la kvanton de nia membraro. Kaj danke al la aplaŭdinda laboro de la teamo de Duolingo en la portugala versio (speciale al Karina Oliveira kaj Marcionilo Vasconcelos, teamanoj kaj de la kurso kaj de BEJO), novaj junuloj ekaperos kaj ni estu ĉiam pretaj por akcepti kaj bonvenigi ilin por montri la riĉecon de nia movado nacie kaj tutmonde.