Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Intervjuo kun la estraro de PEJ

En la sesdekjariĝo de Pola Esperanto-Junularo Movada Rubriko intervjuis ĝian estraron por konigi la historion, agadojn kaj perspektivojn de la aktiva organizo kies agoj daŭre vivigas la Esperantan movadon en la lando en kiu Zamenhof vivis siajn ĝojojn kaj malĝojojn. Espereble la enhavo entuziasmigos junulojn por daŭre riciĝi nian komunumonper siaj ideoj kaj agadoj:

Ĉu vi povas paroli iom pri la historio de PEJ resume?

Pola Esperanto-Junularo estis fondita en 1958, do ĉi-jare ni festas la 60-jariĝon de nia organizaĵo. Ni pompe festis la datrevenon dum la pasinta Arkones, kultura kaj scienca Esperanto-renkontiĝo en Poznano. La moderna PEJ estis refondita en 2004. Ekde tiam ni okazigas plurajn eventojn, internaciajn kaj lokajn: du-foje ni organizis IJK-on (en 2005 kaj en 2016), kaj ekde 2009 ni kunorganizas Junularan E-Semajnon — junularan jarŝanĝan aranĝon.

Kiel sin organizas la Junularo de PEJ? Ĉu ĝi havas formalan estraron?

PEJ estas la junulara sekcio de Pola Esperanto-Asocio, krome ni membras en Pola Konsilio de Junularaj Organizoj (PROM), kaj kompreneble ni estas Landa Sekcio de TEJO.

Nia ĉefa organo estas la Kunveno, kiu okazas ĉiun printempon kaj en kiu povas partopreni ĉiu nia membro. Ĉiujare ĝi elektas la Estraron, kiu nun estas 4-persona. La estraranoj okupiĝas pri la administraj aferoj kaj gvidas la agadon de la orgnizaĵo, proponante al la aktivuloj diversajn eblojn por agi pere de Esperanto.

Kiom grava estas, laŭ vi, la ekzisto de organizoj kel PEJ por Esperanta movado? Kaj kial?

La graveco de tiaj organizaĵoj estas senduba. En la mondo, kie subtenon por iu afero oni esprimas pli ofte per ŝatklako ĉe Facebook ol per ĉiujara remembriĝo en fakaj kaj hobiaj organizaĵoj, estas tre malfacile allogi junulojn al membreco en Esperanto-asocioj. Ili ne emas pagi foje sufiĉe altajn membrokotizojn kaj ne sentas iun ajn utilon por si el tio. En nia agado ni provas kunigi la du mondojn — unuflanke ni restas en forta konekto kun nia Landa Asocio, aliflanke ni volas atingi la junulojn en ilia “natura medio”, t.e. en la reto, en junularaj festivaloj kaj tiel plu.

Kia estas la kontakto de PEJ kun TEJO? Ĉu vi agas kune aŭ aparte?

(kiuj estas la ĉefaj kunagadoj?/ Kion jam vi faris kune?).

Tradicie kaj historie ni estis tre aktivaj en TEJO. La unua prezidanto kaj la efektiva fondinto de PEJ, Marek Pietrzak, estis Ĝenerala Sekretario de TEJO. Dum la 20-a jarcento ankaŭ aliaj PEJ-aktivuloj, kiel ekzemple Roman Dobrzyński, estis gravaj funkciuloj de TEJO. Post la refondiĝo de PEJ en 2004 la tradicio daŭris — Łukasz Żebrowski, nia plurjara sekretario, oficis ankaŭ kiel Prezidanto de TEJO, kaj ankaŭ multe kontribuis al la unua IJK en Afriko en 2017. Ni ankaŭ strebis aktivi en la Komitato de TEJO, kaj niaj Komitatanoj A bone plenumis siajn funkciojn. Tamen, la lastatempa politiko de TEJO ne plu tiom kongruas kun niaj idealoj. Ni sentas, ke ĝi tro fokusiĝas sur eksteraj rilatoj kaj subvencipetoj. Laŭ nia sperto agado pere de projektoj financataj ekzemple de Eŭropa Unio povas helpi al junaj esperantistoj partopreni eksterlandajn Esperanto-eventojn, sed estas tre malefika se temas ekzemple pri novuloj. Ni jam kelkfoje vidis, ke novulo unufoje instigita per subvencio, ne volas plu partopreni aranĝojn, se ili ne estas subvenciataj. Samtempe, la laboro kiun postulas organizado de internaciaj projektoj, forprenas de ni la tempon kaj la forton por okupiĝi pri pli bazaj aferoj, ekzemple pri Esperanto-kursoj por studentoj.

Kiuj estas la ĉefaj celoj kaj defioj de la nuntempa Junulara organizo de Pollando?

La plej gravaj defioj niaopinie samas en ĉiuj junularaj Esperanto-organizoj: akiri novajn membrojn, aktivigi almenaŭ parton de la membraro kaj reklami Esperanton. Ni havas kelkajn ideojn por realigi tiujn taskojn; ekzemple, ekde kelkaj jaroj ni strebas esti pli kaj pli videblaj kadre de Slot-Festivalo (Slot Art Festival), unu el la plej grandaj artaj festivaloj en Meza Eŭropo. Ĝi estas tre interesa: venas tien multaj junuloj, kiuj emas partopreni diversajn lecionojn, atelierojn ktp. La festivalo similas al Esperantaj aranĝoj, sed kun unu diferenco — mankas tie Esperanto. Certe helpus al ni, se ni povus venigi al la festivalo esperantistojn - eble por iu leganto de “Kontakto” tio estos interesa?

Alia defio, kiun alfrontas PEJ kiel tutlanda organizaĵo, estas sufiĉe granda lando kaj malmultaj aktivuloj. Ni ofte volus organizi eventojn en diversaj partoj de nia lando, sed mankas lokuloj, kiuj plej facile povas organizi la loĝadon, manĝadon kaj ekskurson surloke.

Kion PEJ povas montri al niaj legantoj kiel sekvindan ekzemplon? Kion novan povas doni via sperto por aliaj organizoj?

Ni opinias, ke plej interesa povas esti nia sperto pri labormaniero de nia estraro. Komence de la jaro 2018a ni decidis rezigni pri tradiciaj kunsidoj, kiujn ni anstataŭigis per deĵoroj. La Ĉefa ideo estis efikigi nian laboron por la organizo: anstataŭ labori por la organizo aparte, ni elektis komunan tempon por zorgi pri niaj taskoj.

Ni renkontiĝas ĉiun semajnon rete por labori pri organizaj aferoj dum 1-2 horoj. Dum tiu tempo ĉiuj estraranoj estas almenaŭ alireblaj per Slack (nia tujmesaĝilo), kaj ĉiuj estraranoj okupiĝas pri siaj taskoj. Dank’ al tio ni ne perdas tempon kiel dum tradiciaj retaj kunsidoj por atendi ies respondon, niaj deĵoroj estas pli efikaj.

Lastatempe ni produktis Esperantajn platbotelojn - ili certe utilos dum malvarmaj vintraj esperantaj renkontiĝoj :) [foto]

pej@pej.pl