Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Roman DOBRZYŃSKI — Historio pri la historio

ROGENER PAVINSKI

Ĉiam estas plezuro kiam niaj gastoj en ĉi tiu rubriko ekakceptas respondi la demandojn por nia intervjuo. Despli multe kiam la intervjuato estas persono, kiun ni plene admiras kaj respektas. Tiu estas la kazo de la pola ĵurnalisto Roman Dobrzyński. Min kun Roman ligas ne nur Esperanto, sed ankaŭ aliaj okupoj — nome la ĵurnalista kaj filmista — ilin ambaŭ ni kundividas. Dum 30 jaroj, Roman laboris en la Pola Televido, kie li plurfoje havis la ŝancon prezenti tutnaciajn raportojn en kiu la Universala Lingvo ĉefrolis.

Lia unua reago al mia intervjua peto estis nekutima: “Mi volonte lasas min intervjui. Ja mi finis jam 82 jarojn de mia vivo kaj ankoraŭ ne forgesas mian nomon, do eble mi ankaŭ kapablos respondi viajn demandojn.” Ne nur kapablis respondi, sed ankaŭ proprainiciate modifis, refaris kaj redaktis ilin. Kaj fine respondis ne ĉiujn, sed nur tiujn, kiujn li volis. Malgraŭ ke li ne plu redaktas Kontakto-n jam de 50 jaroj, ja li plenrajtas tion fari. Dum 64 jaroj de esperantisteco, li havas tiom multe da spertoj kaj vivhistoriojn, ke ne sufiĉas la spaco ĉi tie.

Malgraŭ lia aserto ke “historion formas hazarda koincido de cirkonstancoj”, la fakto estas ke la historio nur fariĝas tia, kam iu rakontas pri ĝi. Kaj eĉ la plej neŭtrala raportisto vole nevole influas la historion. Tio konstateblas per liaj libroj — Mi citu du: Strato Zamenhof (2003), kaj Bona Espero — Idealo kaj Realo (2008). La unua min ravis jam de kelkaj jaroj, la duan nur antaŭenlonge mi finlegis. Kaj sufiĉas nur tiuj du ekzemploj kiel pruvo de lia brila kapablo por la ĵurnalisma verkado. Mi esperas ke tiu ĉi intervjuo instigas lin komenci la verkadon de sia propra biografio. Ja interesaj historioj ne mankos!

Vi foje menciis, ke la publikigo de unu libro malfermis al vi la pordon por la ĵurnalista kariero. Pri kiu libro temas?

Tio estis mia debuta pollingva kolekto de raportaĵoj pri Hispanio, kiun mi verkis danke al Esperanto. Ĝi estis furora publikaĵo kaj efektive influis la direkton de mia profesia vivo. Mi studis en Varsovia Universitato juron, kaj daŭrigis la studadon pri ĵurnalismo, por eviti devigan militservon. Kiel duobla magistro mi lasis juron kaj decidis gajni mian panon ĉiutagan kiel ĵurnalisto, sed vane serĉis redakcion, kiu dungus min por konstanta laboro.

En 1964 okazis ĉiela miraklo. Mi ricevis invitilon de la Hispana Esperanto-Federacio partopreni la jubilean 25-an Hispanan Esperanto-Kongreson en Valencio. Tiam Hispanio estis regata de ekstreme kontraŭkomunista diktaturo de generalo Franco kaj Pollando apartenis al la komunista mondoparto.

Hispanio fascinis min, mi legis ĉion troveblan pri tiu ĉi lando. Mi eklernis aŭtodidakte la hispanan lingvon pere de rusa lernolibro kaj vortaro. Mi ekveturis per malgranda skotero, rompis du ferajn kurtenojn, ĉirkaŭveturis la Iberan Duoninsulon. La tuta vojaĝo ampleksis ok mil kilometrojn. Helpata de hispanaj esperantistoj mi kolektis amason da impresoj kaj fotoj. Montriĝis, ke mi estis la unua pola ĵunalisto, kiu post la dua mondmilito priskribis Hispanion laŭ propraj observoj kaj spertoj. Ĝi estas verŝajne la plej granda aventuro en mia vivo. Tiel mi ĝin aprezas, kvankam sur mia longa ĵurnalista vojo okazis multege da aventuroj.

Via vivo estas en pluraj aspektoj ligitaj al Esperanto, ankaŭ al TEJO. Ĉu ne? Kiom da TEJO-kongresoj vi partoprenis?

Nur kvar, sed ĉiuj estas neforgeseblaj. La lastan mi partoprenis kiel “sepdekjara junulo” en Hanojo en 2007. Tie mi malkovris avantaĝon de la maljuneco. Dum la kongresa semajno mi estis daŭre ĉirkaŭata de vjetnamaj volontuloj, kiuj tutan jaron lernis Esperanton, por interparoli kun eksterlandanoj. Oni demandis, kiom aĝa mi estas. “Centjara” — mi respondis. Oni kredis, ĉar por dudekjaruloj homo cent-aŭ sepdek-jara estas same maljuna. Pli frue — en 2005 mi estis gasto de TEJO-kongreso en Zakopane, Pollando. Tiun ĉi honoron mi rekompencis per realigo de la filmo “Junularo volas danci”. Multe pli frue — en 1966 mi estis en Pecs, Hungario, kie oni elektis min vicprezidanto de TEJO.

Kaj ankaŭ tie vi estis nomita redaktoro de Kontakto?

Jes. Nun admirante la aspekton de Kontakto, mi gratulas vin kaj iom envias. La redaktado de la tutmonda revuo antaŭ pli ol kvindek jaroj estis ambicia tasko, sed treege malfacila pro la komplika teknologio de presado kaj la fakto, ke la tradicia poŝto estis sola rimedo de komunikado. Redakti ĝin en Pollando, kiu apartenis al tiel nomata socialisma bloko, rezultigis kromajn klopodojn.

Samtempe vi plenumis la funkcion de vicprezidanto de TEJO.

La organiza agado ne estas temo interesa por intervjuo, mi do prezentu nur unu epizodon de mia vicprezidanteco. En la jaro 1967 mi vojaĝis al Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio por partopreni kongreson de Tutmonda Asocio de Studentoj. Hazardo helpis min kontakti la mongolan esperantiston Rin Ĉen. Imagu mian miron, kiam mi eksciis, ke li estas prezidanto de Mongola Akademio de Sciencoj. Li parolis flue Esperanton kaj eksciinte, ke mi estas polo, alparolis min pole kaj montris manuskripton de Sinjoro Tadeo de la pola poeto Adam Mickiewicz, ĝuste tradukatan de li en la mongolan lingvon. Li substrekis, ke li multe profitis de la Esperanta traduko.

Tiu ĉi traduko estas unu el plej elstaraj verkoj de la literaturo en Esperanto. Vi esperantigis la filmon Sinjoro Tadeo, de la Oskar-premiito Andrzej Wajda. Ĉu ĝi aperis oficiale?

Jes. Ĝi estis prezentita en 2009 dum la UK en Bjalistoko danke al la senpaga licenco de la pola proprietulo de la filmo, sed nur por unusola seanco. En 2018 estis celebrata la centa datreveno de la unua Esperanta eldono de Sinjoro Tadeo. La programo de la UK en Lisbono (2018) dediĉis unu horon por celebri la centjariĝon de la Esperanta Sinjoro Tadeo. Prof. Humphrey Tonkin lekciis pri la kontribuo de tiu ĉi verko por la Esperanta literaturo, kaj mi klarigis malfacilaĵojn, kiujn frontis la tradukisto Antoni Grabowski. Kaj mi verkis tiucele libron Sinjoro Tadeo parolas Esperante, al kiu estas aneksitaj disko kun la esperantigita filmo de Wajda. Tio eblis, ĉar mi ricevis permeson kopii diskojn por eduka celo., sed nur sur la teritorio de Pollando. Mi kredas, ke francaj esperantistoj sukcesos ricevi permeson de Canal-Studio prezenti la filmon, por edukaj celoj, en la tuta mondo.

Kiel sperta ĵurnalisto, kion vi pensas pri la nuna maniero propagandi kaj prezenti Esperanton?

Kiel persono el la televida ekrano mi profitis favorajn okazojn por eksponi Esperanton laŭ la ĵus prezentita maniero, tamen polaj samideanoj admonis min, ke mi ne sufiĉe propagandas nian karan lingvon. Mi respondis: Donu ŝancon al ĵurnalistoj, faru ion interesan, tiam ĵurnalistoj mem venos al vi. Antaŭ iom da jaroj komprenis tion esperantistoj en la urbo Malborko, kiu famas pro sia giganta teŭtona kastelo. En la malzorgita placo ili fondis Parkon de la Mondo, kaj invitadis planti arbojn eminentajn esperantistojn, kiel ekzemple profesoron Selten, Nobel-premiiton. Tiu utila iniciato ebligis al mi fari filmon por TVP. Profitis la urbo, la lokaj esperantistoj kaj Esperanto mem.

Vi estis la prezidanto de la Pola Esperanto-Asocio dum la UK en Varsovio 1987 kun 6 mil kongresanoj. Ĝi estas la plej granda en la historio de Esperanto-Movado. Ĉu simila amasa partopreno ne plu estas ebla?

Verŝajne ne plu. Unue pro tio, ke la nuntempaj kongresoj, kiel tiu lasta en Lahtio, estas tro multe kosta. La varsovia kongreso okazis en la forpasinta epoko. Historion formas hazarda koincido de cirkonstancoj. Tiel oni povas vidi la jaron de la centa jubileo de Esperanto. Pollando troviĝis en politika krizo, bojkotis ĝin preskaŭ ciuj ŝtatoj de la mondo, kaj multaj esperantistoj kontraŭstaris la decidon de UEA organizi la jubilean kongreson en Varsovio, kvankam ĝi estis “lulilo de Esperanto”. La kroma argumento de la kontraŭuloj estis la krizo ene de Pola Esperanto-Asocio. Duonon da jaro antaŭ la dato de la kongreso, preskaŭ neniuj preparoj estis faritaj. Necesis urĝe havi honoran protektanton. Malgraŭ desupraj sugestoj mi evitis inviti la tiaman “diktatoron”, gen. Jaruzelski. Tturnis min al la prezidanto de la parlamento Roman Malinowski. Li ĝoje akceptis la inviton kaj proprainiciate engaĝiĝis en la organizajn aferojn.

Ree en la historio de TEJO, kiel ĝi kontribuis, ke vi edziĝis al germana esperantistino?

En 1961 mi, kiel prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, partoprenis la kongreson de TEJO en Wokingham, Britio. Tio estis eksterordinara evento en mia vivo, la unua vizito al okcidenta Eŭropo kaj kontakto kun mirinda esperantista kolegaro el kelkdeko da landoj. Uwe Joachim Moritz, la prezidanto de Germana Esperanta Junularo redaktis kontrakton pri kunlaboro kun Pola Esperanto-Junularo. Mi subskribis. Sekvis min reprezentantoj de aliaj junularaj organizaĵoj. Tiel la “Kontrakto de Wokingham” fariĝis sukceso de TEJO, sed kaŭzis problemojn por mi, ĉar tiutempe ankoraŭ daŭris la malvarma milito, la mondo estis dividita de la “fera kurteno”.

Tamen, malgraŭ manko de interŝtataj rilatoj, Pola Esperanto-Junularo kaj Germana Esperanto-Junularo subtenis siajn kontaktojn. Aprile 1965 laŭ la invito de PEJ vizitis Varsovion delegitino de GEJ, Erika Rauschert el Hamburgo. Oktobre de la sama jaro mi revizitis la okcidentan Germanion laŭ la invito de GEJ. Mi venis per motorbiciklo kaj faris prelegvojaĝon, kiu finiĝis en Hamburgo. Tie akompanis min Erika. Baldaŭ ni geedziĝis. Ŝi ekloĝis en Pollando kaj... rapide pasis 53 jaroj, kies frukto estas du gefiloj, du nepinoj kaj unu pranepo.

Vi havas tiom multe por rakonti. Ĉu vi verkas vian biografion?

Mi planas ekde dudeko da jaroj skribi mian biografion, sed ĝis nun mi ne trovis tempon komenci ĝin. Daŭre mi okupiĝas pri aktualaj aferoj. Antaŭ nelonge aperis la esperantista leksikono Nia diligenta kolegaro, en kiu troviĝas mia nomo. Mi ekmiris kiel Aleksandro Korĵenkov kaj Halina Gorecka sukcesis kompili tiom multe da sekaj faktoj pri mi. Ĉiu el tiuj titoloj, same kiel viaj demandoj, postulas apartan ĉapitron en la probabla biografio.

**

“Mi planas ekde dudeko da jaroj skribi mian biografion”

“Historion formas hazarda koincido de cirkonstancoj”