Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Sam Green

Kontakto: Antaŭ mem ol “The Universal Language”, Esperanto grave rolis en via projekto “Utopia in 4 Movements”. El kie venis la intereso trakti tiun temon?

Sam Green: Mi jam havis intereson pri Esperanto delonge. Mi ne memoras precize kiam mi unue aŭdis pri la lingvo - verŝajne mi legis pri ĝi ie. Mi ĉiam supozis ke ĝi estis relative lastatempa — kreita en la 50a jaroj aŭ proksime. Antaŭ kelkaj jaroj mi ekvidis ion, kio klarigis la historion de la lingvo kaj la movado ĉirkaŭ ĝi, kaj tio vere tuŝis min.

Komence mi alproksimiĝis al Esperanto pro tio, kio ĝi reprezentas rilate al espero kaj socia ŝanĝo.

Mi estas politika homo — Mi revas pri pli bona mondo kie socioj povas esti konstruitaj ĉirkaŭitaj de paco, egaleco kaj dividado de naturrimedoj kaj Esperanto elvokas tion. La mondo hodiaŭ povas esti deprimiga loko — ne ĉiam facilas konservi esperon — kaj tial min allogas utopiaj projektoj kaj movadoj. Ili memorigas nin pri kio eblas kaj tio estas por mi profunde grava afero. Mi scias ke kelkaj Esperantistoj vere ne volas konsideri la lingvon utopian, kaj mi scias ke tio reprezentas multajn aferojn por malsamaj personoj. Mi komprenas ke por kelkaj Esperantistoj, ĝi estas bonega maniero por komuniki kun “plum-amikoj” aŭ renkontiĝi kun amikoj dum vojaĝado, sed mi ja pensas ke ĉe la kerno de la Zamenhofa revo pri la lingvo estas io utopia, kaj mi diras tion kun la plej bona signifo de la vorto. Mi konstatas kaj sentas ke por kelkaj Esperantistoj la vorto “Utopia” estas negativa kaj io evitinda, sed por mi ĝi estas mirinda kaj valora ideo.

Kial vi decidis fari duan filmon pri la sama temo?

La unua projekto, kiun mi faris pri Esperanto estas “viva dokumentfilmo” nomata “Utopia in Four Movements” (Utopio en Kvar Movimentoj) kiu temis precipe pri kelkaj el la ideoj menciitaj supre. La verko rigardis al kvar malsimilaj historioj, kiuj pritrakas utopion iumaniere. Kun tiu projekto mi volis levi subtilajn demandojn pri kial ni ne plu vivas en utopia erao kaj kion tio diras pri kio ni estas nuntempe. Do unu el la partoj de tiu pli granda laboro temas pri Esperanto, alia pri la plej granda aĉetcentro en la mondo, la tria parto estas pri la revolucia ideo kaj pri revolucia usonano kiu loĝas en Kubo. La maniero per kiu tiu viva dokumentfilmo funkcias estas ke mi ĉeeste rakontas kaj muzikgrupo ludas fone dum la filmo estas surekranigita. La filmo ekzistas nun en tiu viva formo. Ĝi kvazaŭ estas miksaĵo inter filmo kaj arta prezento. Ni prezentis ĝin tiel ĉirkaŭ la tuta mondo — ni faris en Varsovio, Istanbulo, Amsterdamo, Kanado kaj en multaj lokoj en Usono.

La materialo (filmado kaj intervjuoj) en “Universal Language”, estas baze la sama, kiun vi uzis por krei “Utopia”. Ĉu “Universal Language” estas nur kromprodukto de “Utopia”?

Estas iom da komunaj kvalitoj inter la du projektoj, sed ankaŭ estas multaj malsimilecoj. Mi rakontas “Utopion” tiel ke ĉiuj miaj pensoj kaj komentoj pri Esperanto venas de mi. En “The Universal Language”(La Universala Lingvo) mi entute ne estas kaj la historio de Esperanto estas rakontata per intervjuoj kun kelkaj signifaj homoj en la Esperanto-movado — Renato Corsetti, Humphrey Tonkin kaj Arika Okrent — do la filmo respegulas plej multe iliajn ideojn. “La Universala Lingvo” ankaŭ estas pli longa ol la Esperanto-parto en “Utopio”, do estas pli da materialo tie.

Ĉu vi ankaŭ utiligos la alitemajn materialojn el “Utopia” por krei memstarajn filmojn pri tiuj temoj?

Mi fakte prenis ĉion, kion mi filmis pri la plej granda aĉetcentro en Ĉinio kaj produktis memstaran mallongfilmon antaŭ kelkaj jaroj. Ĝi estas enreta kaj oni povas spekti ĝin ĉe: http://www.pbs.org/pov/utopia/.

Tiu ĉi peco traktas precipe nur tiun aĉetcentron kaj la historion ĉirkaŭ ĝi kaj iom mapli rigardas al aĉetcentroj kaj vendejaroj ĝenerale kiel io utopia.

Kiel disvolviĝis la esplora fazo?

Mi havas ĵurnalisman fonon, do mi vere amas la esploron kaj serĉadon. En tiu ĉi projekto specife — ĉar mi ne estas Espearantisto — ŝajnis al mi grave pasigi signifan longan tempon provante lerni pri Esperanto, pri la historio de la lingvo kaj pri la aktuala movado. Tiel dum la tempo, mia perspektivo subtile kreskis kaj espereble mi fariĝis pli akurate informita. Mi iris al tri Universalaj Kongresoj: en Florenco, Yokohamo kaj Roterdamo kaj parolis kun pluraj Esperantistoj tie. Mi ankaŭ klopodis paroli kun kiel eble multaj “spertuloj”. Mi iris al la mirinda Esperanto-Muzeo en Vieno kaj faris esploron dum pluraj tagoj. Tiam mi ankaŭ klopodis aŭdi malsimilajn Esperantistojn kaj lerni pri iliaj vidpunktoj. Kompreneble, probable ekzistas tiom multaj vidpunktoj pri la lingvo kiel ekzistas Esperanto-parolantoj! Kion mi provis fari estas sintezi ĉion, kion mi lernis pri Esperanto dum la pasintaj jaroj kaj paroli pri la lingvo laŭ maniero plej justa kaj akurata kiel eblis.

Ĉu vi antaŭplanis ĝin kun fiksaj ideoj, aŭ ĉu la scenaro ŝanĝiĝis dum la konkretigo de la filmo?

Filmfarado estas komplika; kiam vi muntas dokumentfilmon, estas multaj aferoj, kiujn vi volas aldoni, sed ne ĉio funkcias laŭ filma senco. Ekzistas kelkaj aferoj, kiuj povas esti interesaj, aŭ eĉ gravaj, sed se vi ne povas fari ke tiu parto plene funkciu surekrane, vi probable ne enmetos ĝin. Lastatempe, kiam mi faras filmon, mi volas ke la spektanto restu kaptita de la komenco ĝis la fino kaj volas spekti. Do tie estis kelkaj historiaj aferoj, kiujn mi dezirus enmeti sed mi ne sukcesis funkciigi ilin — kutime ĉar mi ne trovis sufiĉe da filmaterialo. La historio pri Moresnet, ekzemple — la malgranda lando proksime al Belgio, kiu planis adopti Esperanton kiel sia oficiala lingvo en la komenco de la 20-a jarcento. Mi simple ne povis trovi bonajn bildojn por enmeti tion. Mi ankaŭ enmetus pli pri Zamenhof, sed kiel vi scias, krom pozitaj fotografiaĵoj, ne estas multaj bildoj liaj. Do, kion mi celas diri estas ke oni decidas kiom multe da historio iu filmo havos nur dum la munta fazo.

En “Universal Language” estis intervjuitaj nur homoj, kiuj favoras al Esperanto. Kial ne kontraŭloj?

Tio estas bona demando. Mi vere neniam pripensis inkludi kontraŭlojn al Esperanto en la filmo. Mi vere ne provas doni ian televidilan-novaĵan ekvilibron per la filmo. Mi kredas ke multaj ne-Esperantistoj jam estas skeptikaj pri la lingvo. Do mia espero ĉi tie estas malfermigi iliajn pensojn pri Esperanto. Mi ne faras iun propagandan filmon aŭ similan - “La Universala Lingvo” estas pozitiva portreto sed ankaŭ kritika en iu maniero. Sed ĝenerale, mi ne kredas ke inkludi Esperanto-kontraŭlojn vere aldonus ion.

Oni asertis ke en la filmo, vi montris Esperanto-parolantojn en klare malkonfortaj situacioj antaŭ la kamerao, kaj tio donas la senton ke vi ridindigis ilin. Kiu estis via intenco?

Mi volas emfase deklari ke ne estas intenco mia ridindigi iun ajn. Kiel mi menciis antaŭe, “La Universala Lingvo” estas ama portreto. Mi alproksimiĝas al Esperanto kiel admiranto, kaj tio ne signifas ke mi estas tute senkritika kaj ne havas proprajn sentojn rilate al Esperantistoj kaj al historio de la lingvo, sed denove, mi faris tiun ĉi filmon por krei ion, kio pozitive ŝanĝos la manieron per kiu la publiko ĝenerale pensas pri Esperanto.

Unu el la aferoj, kiu impresis min pri la Esperantistoj, kiujn mi konis dum la Universalaj Konkresoj kaj aliaj lokoj, estas ke multaj personoj en la Esperanto-mondo estas unikaj kaj definitive individuaj. Mi pensas ke foje Esperantistoj estas sentemaj rilate al tio. Sed honeste, mi pensas ke tio estas unu el grandaj reklampunktoj por la lingvo. Esperantistoj estas ĝenerale tre interesaj uloj. Kompreneble ekzistas kelkaj frenezuloj kaj stranguloj, sed tio ne estas entute malbona afero. Oni povas, kaj miaopinie oni devus uzi tion kiel fiera simbolo.

Mi pensas ke via demando rilatas al la portretoj de Esperanto-parolantoj kiam la kamerao estas tre proksima al iliaj vizaĝoj. Mi uzis tiun metodon por elvoki ion el la personoj, kio rivelas erojn pri kio ili estas. Foje la vizaĝesprimoj kaj gestoj de la homoj en embarasitaj momentoj diras multe pli ol vortoj. Mi jam diris antaŭe ke preskaŭ ĉiuj ne-Esperantistoj, kiuj vidis la filmon estis ravitaj de tiuj partoj. Do denove, mi neniel sentas ke la filmo malrespektas aŭ malestimas iun ajn.

Ĉu vi opinias ke la simileco montrata en la filmo inter socia planado, komunismo kaj Esperanto ankoraŭ validas en la nuntempo?

Ne, tute ne. En la filmo, Renato Corsetti kaj Arika Okrent nur argumentas ke unu el la plej gravaj periodoj por Esperanto -- la 1920-aj kaj 1930aj jaroj -- kunokazis je epoko en kiu homoj vere kredis je socia ingenierado kaj grandaj sociaj projektoj. Tio estis dum la fruaj jaroj de socialismo, la ideoj de Le Corbusier, Henry Ford kaj amasproduktado, la Ligo de Nacioj. Esperanto tute taŭgis en tiu ondo kaj pensmaniero.

Mi certe ne kredas ke tiel estas nun -- homo ĝenerale ne plu kredas ke tia projekto povus sukcesi. Ni celas multe pli malalte nuntempe.

Kial “The Universal Language” daŭras tiel mallonge?

Mi forte kredas ke ĉiu filmo havas idealan longecon. Kiam mi redaktas, mi neniam ekpensas ke mi faros 60 aŭ 90 minutan filmon. Mi longe redaktis “The Universal Language” kaj, surbaze de la materialo kiun mi havis, tiu ĉi longeco ŝajnis ĝuste al mi.

Kian akcepton ricevis “The Universal Language”? Ĉu ĝi jam montriĝis ĉe filmfestivaloj?

La filmo ricevas tre bonan akcepton. Mi ekmontras ĝin ĉe film-festivaloj nun. Estos ĉe la havaja film-festivalo venontamonate kaj poste multaj aliaj ankaŭ. Mi ankaŭ montras ĝin ĉe usonaj universitatoj kaj mi vojaĝas kun tuta programo de mallongaj filmoj kiujn mi faris, inkluzive “The Universal Language”. Tre plaĉas min montri ĝin ĉe Esperantaj okazaĵoj kaj oni bonvole kontaktu min pri tiaj montraĵoj.

Kio, laŭ vi estas la plej granda baro kontraŭ Esperanto?

Do. Tio estas iom peza demando. Honeste -- kaj mi tre esperas ke mi ne ofendas iun per diri tion ĉi -- mi kredas ke la Esperanto-movado malbone merkatigas sin. Mi scias ke iom strangas uzi vorton kiel “merkatigo” en la kuntektso de io, kio estas nobla kaj pura. Sed verdire, en la mondo hodiaŭ, se esperantistoj volas antaŭenigi la lingvon kaj allogi pli da parolantoj, oni devas pripensi tiel. Mi kredas ke la aferoj kiuj allogas ne-esperantistoj estas: la historio de la lingvo, la fakto ke ĝi estas profunde espera projekto (eĉ la nomo de la lingvo signifas “esperanto”), kaj ankaŭ la rave diversa esperantistaro hodiaŭ.

Ŝajnas al mi ke malgraŭ la neideala merkatigo, Esperanto ĝuas momenton en kiu estas ondo de intereso en la lingvo kaj oni pririgardas ĝin serioze kaj respekte (kaj ke mia filmo spegulas tiun fenomenon). Mi esperas ke mia filmo povas diskonigi Esperanton. Kiel mi diris, mi kredas ke ĝi estas pozitiva bildo. Kaj la fakto ke ne-esperantisto faris ĝin montras ke ĝi ne estas propagandaĵo.

Pri kiuj projektoj vi nun okupiĝas?

Nun mi faras kelkajn mallongajn filmojn por malsamaj artaj muzeoj: mi nun faras mallongan portretan filmon de Las Vegas, alian dokumentadan filmon pri la nebulo en San Francisco, kaj triaj projekton pri la desegnisto/viziulo Buckminster Fuller.

Kio estas via plej granda ambicio kiel dokumentisto?

Do. Tio estas grandega demando! Mia ambicio kiel dokumentada filmisto estas nur komuniki je profunda emocia nivelo io pri vivi en la mondo hodiaŭ. Mi estas fanatikulo pri arto kiu kreas ligojn je homa nivelo *inter* homoj. Mi pasie interesiĝas pri la mondo, kaj mi kredas tre profunde ke aferoj povas radikale malsamiĝi kaj pliboniĝi. Mi fanatikulas pri kreemo kaj la imagpovo kaj la homaro. So mi esperas ke miaj filmoj helpos celebri kaj kuraĝigi ĉion ĉi.

Ĉu vi ŝatus ion aldoni?

Unu afero kiun mi volis mencii estas ke mi klopodas produkti DVD-on de The Universal Language kiun oni povus distribui kiel eble plej vaste. Mi konatiĝis je Alexander Osincev kaj lia grupo Filmoj sen Limoj, kaj multaj bonegaj volontulaj tradukistoj kiuj helpis traduki la filmon en 20 lingvojn. So la DVD kiun ni faras tuj nun havos subtitolojn en la ĉina, koreia, malta, franca, hispana, germana, bulgara, kaj multaj aliaj lingvoj. Mi kredas ĝi estos rekorda nombro de subtitolaĵoj.

La DVD estos preta kaj havebla pere de nia retpaĝaro je la fino de septembro () kaj oni povas eĉ viziti tiujn ligilojn nun kaj antaŭmendi.

Mi esperas ke tiu ĉi filmo havos signifon por esperantistoj, sed mi kredas ke “The Universal Language” povas esti ion, kion esperantistoj povas montri al siaj ne-esperantistaj amikoj kaj familo kaj, post ili vidas la filmon, ili estos pli malfermaj, kaj interesitaj, je la lingvo.

***