Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
Simmon Keith Barney
Filmetoj por ridigi eĉ krokodilojn
de Rogener Pavinski kaj Aleksander Osincev
Komence de la jaro aperis en la reto du animaciaj filmetoj: “Ĉapeloj” kaj “Neĝulo”. Tiuj estas la titoloj de la unuaj filmetoj ellaboritaj de Simmon K. BARNEY aŭ simple Simono por esperantistoj, ĉe Vankuvera filmo-lernejo, kie li studas en Kanado. La filmetoj allogis atenton pro tio ke ili verŝajne estas la unuaj profesiaj animacioj originale kreitaj en Esperanto. Eĉ se apenaŭ estas teksto en la filmetoj, ili kompreneblas nur por esperantistoj.
Animacioj kaj desegnado interesas lin ekde inafanaĝo. Ankaŭ la unuaj spertoj pri animacioj rilatis al Esperanto kaj, eĉ se li ne tiom fieras pri ili, instigis lin daŭrigi la studadon sur tiu kampo. Konscian ke la kinoarto en Esperanto estas tre malgranda kaj ke tiu “truo” en nia kulturo verŝajne estas la kaŭzo ke multaj homoj ne povis kompreni la signifon de la filmoj de li kreitaj, tio ne malhelpis, sed inverse, ĝuste tial li decidis “ne nur revi pri nova epoko, sed provi realigi ĝin”.
***
Kiam kaj kial vi komencis okupiĝi pri animacioj?
Dum mia infaneco, mia ĉefa ŝatokupo estis desegnado. Kaj mi ĉiam interesiĝis pri animacio. Sed kiam mi provis ĝin mem, mi malsukcesis. Mi kreis unu-du “foliofilmojn” per fasko da desegnaĵoj, kiun oni turnadas per la dikfingro. Sed tiam mi ne konis nek komprenis la principojn kaj metodojn de animacio. Do miaj provoj fiaskis kaj mi perdis esperon.
Sed antaŭ kelkaj jaroj mi kuraĝis denove eksperimenti kun animacio pro la ekzisto de rilata softvaro. La rezultoj estas nun iom hontigaj al mi, sed ili tiam redonis al mi esperon kaj inspiron. Mi eksciis ke ekzistas libroj pri animacio kaj eĉ lernejoj. (Mi ne scias, kial mi ne antaŭe pensis pri tiuj ebloj.) Do januare de 2009 mi eniris kurson ĉe la Vankuvera filma studejo, Vancouver Film School, kaj komencis vere lerni animacion. Dum mia edukado tie mi faris du filmetojn, ambaŭ en Esperanto: ” Ĉapeloj”, tradicie desegnita sur papero, kaj ”Neĝuloj”, animaciita per la programo Adobe Flash.
Ĉu tiuj filmetoj estis viaj unuaj animaciaj spertoj?
Nu... mia unua eksperimento temis pri la rolulo Zam, verda marsano kiu aperas ĉe “lernu”. Mi adaptis la enkondukan lecionon de la kurso Vojaĝu Kun Zam. Mi nun iom malfieras pri tiu provo. Mi komprenis nenion pri animacio kiam mi faris tion! Sed mi ankoraŭ taksas la kurson adaptinda kaj mi ŝatus povi reanimacii tiun enkondukon kaj adapti la restantajn lecionojn.
Poste venis muzikvideo “Podkasto Por Vi”. La animacio estas eble iomete malpli aĉa. Sed pri la kanto, mi devas konfesi ion. Ĝi aperis en unu el la elsendoj de Radio Verda. Post kiam mi aŭdis ĝin, ĝi fiksis sin en mia menso por semajnoj. Kia sufero! Mi aldonis animacion al ĝi nur kiel rimedon forpeli ĝin el la menso! Se infero ekzistas, ĉu tie estas loko por homoj kiuj disvastigas “orelvermojn”?
Feliĉe miaj du filmoj estas pli spektindaj ol tiuj unuaj provoj.
Rakontu pri “Ĉapeloj”. Kiel vi ekhavis la ideon pri kreo de tiu filmeto kun vorto-ludo?
Nu, animacio estas jam malfacila tasko, aparte por studento. Sed ĝi iĝas eĉ pli defia kiam oni devas sinkronigi lipajn movojn al parolado. Ĉe la lernejo estas apenaŭ sufiĉe da tempo por fini filmon antaŭ la limdatoj, do mi emis fari filmon sen voĉoj.
Mi konfesu ke mi ŝatas kalemburojn. Inspiris min ankaŭ la fuŝparolado en la poemo Ebrio de William Auld. Eble pro tio mi rimarkis eblan tipon de vortludoj, kiun mi ne antaŭe vidis. Per listo de tiaj vortoparoj, mi kreis rakonton, kiun ankaŭ krokodiloj povas ĝui. Sed la rezulto ja estas filmo, kiun nur spertaj esperantistoj povas tute kompreni.
Kio estas Volapug’? Kiel estiĝis kunlaboro kun ĝi pri “Ĉapeloj”?
Mi ĉiam taksis mian filmon kultura afero. Do mi kaŝis multajn detalojn en la filmo kiujn nur esperantistoj rimarkos. (Kiom da E-simboloj vi povos trovi?) La omaĝo al Vola Pug’ ankaŭ estis tia detalo. Ne temas pri vera kunlaboro, ĉar Vola Pug’ ne plu ekzistas. Sed kelkaj el la ŝercoj en mia filmo ŝajne taŭgus en “la reta gas-eto”, do mi decidis kundividi la kulpon... nu, agnoskon al ĝi.
Kiel estiĝis la dua filmo, “Neĝuloj”?
Post kvar frenezaj, sendormaj monatoj da laborego, anstataŭ gratuli nin pro niaj unuaj filmoj, la lernejo punis nin per devo tuj lerni novan programon kaj krei duan filmon en nur kelkaj semajnoj. La plejmulto de la studentoj havis tiom malmulte da energio kaj inspiro ke ni elektis fari ion simplan.
En Neĝuloj, mia amo de vortludoj estas denove evidenta. Sed ĉi-filme estas iomete da dialogo. (Aŭskultantoj de Esperanta radio verŝajne rekonos la voĉojn.) La rezulto estas mallonga sed amuza.
Kiujn reagojn vi havis ĝis nun?
Pri ”Ĉapeloj” la reagoj estas ĉefe favoraj. Kaj e-istoj kaj krokodiloj ĝuas ĝin. Sed foje mi ricevas plendojn (de ambaŭ grupoj) ke ili ne komprenis ĝin. Ankaŭ ”Neĝuloj” ridigas esperantistojn kaj animaciajn studentojn. Sed al aliaj homoj ĝi estas ŝajne nekomprenebla.
Ĉu ekzistas io kio inspiras vin?
Tro multe inspiras min por nomi. Laŭ la vortoj de Persone, “Kio ajn povas okazi kiam ajn”. Do troveblas inspiro kie ajn, en kaj el Esperantujo. Unu inspiro estas la teksto de esperantaj muzikistoj. Dum momentoj de malespero, mi memoras aŭskulti la kanton Junaj Idealistoj de Dolchamar. Tio donis al mi iom da kuraĝo. Ankaŭ vi “efektivigu vian revon”.
Foje miaj kunstudentoj kaj instruistoj esprimis dubon pri mia decido fari filmojn en Esperanto. Tiam mi rigardis poŝtokartojn, kiujn sendis esperantistoj ĉirkaŭ la mondo. Sur ili amikoj kaj nekonatoj kuraĝigis min fini miajn filmojn. Al ili mi ŝuldas multe.
Kial vi kreas esperantlingve? Ĉu la celgrupo estas sufiĉa por vi?
Mi mem volas spekti filmojn en Esperanto. Se mi kreas filmojn Esperantajn, eble tio instigos aliajn kreemulojn. La kulturo de Esperanto estas bunta. E-istoj fiere fanfaronas pri niaj poezio, literaturo, muziko, radio, kaj eĉ dramo. Sed pri la kino de Esperantujo oni nur honte mencias ĝin pro ĝia eteco. Do mi decidis ne nur revi pri nova epoko, sed provi realigi ĝin.
Mi komprenas ke la spektantaro de esperantaj filmoj estas malgranda kompare kun aliaj lingvoj. Sed tio ne ĝenas min.
Ĉu vi povas malkaŝi viajn planojn?
Mi esperas fari pliajn filmojn en E-o. Ankaŭ estas kelkaj kantoj, kursoj kaj aliaj Esperantaj projektoj kiuj povus profiti de animacio. Tamen, nuntempe, mi pretas akcepti tion kiel flankokupon. Ĉiu devas iel vivteni sin. Sed kiu scias? Mi bonvenigas surprizojn.
***
Por spekti la filmetojn:
* ĈAPELOJ: http://vimeo.com/19185725
* NEĜULOJ: http://vimeo.com/19186147
La marsano “ZAM” kaj la eta muzikvideo “Podkasto por vi” estis la unuaj provoj de Simono per movbildoj.
“Foje miaj kunstudentoj kaj instruistoj esprimis dubon pri mia decido fari filmojn en Esperanto.”
“La kulturo de Esperanto estas bunta, sed pri la kino de Esperantujo oni nur honte mencias ĝin pro ĝia eteco.”