Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Ursula Grattapaglia

Bona Espero en nova ciklo

Rogener PAVINSKI

La jaro estis 1957. Ses idealistoj el la nordoriento de Brazilo decidis fondi internacian esperantistan centron en kiu oni realigos socian laboron, agrikulturon por la memsufiĉo kaj kiel tria celo utiligi Esperanton kulture loke, nacie kaj internacie. En la centra landinterno ili ricevis donace 500 hektarojn, kiuj poste fariĝis mil hektaroj kaj tiel naskiĝis Bona Espero.

Samjare, en la usona/okcidenta parto de la dividita Berlino, en Germanio, la esperantistoj Giuseppe kaj Ursula festis sian geediziĝon. Ceremonio, kiun la pastro celebris en la komuna lingvo de ambaŭ — Esperanto. La jaro estas nun 1974. Tiu paro, nun familio Grattapaglia, post dusemajna feria vizito al Bona Espero, decidas translokiĝi tien por vivi kaj volontule labori. Ili ĝis nun vivas tie kaj fariĝis simbolo de sindediĉo al la idealoj, kiuj regas la institucion.

Tiu loko (karese aludata kiel la “fino de la mondo, maldekstre”), en kiu troviĝas Bona Espero, situas 250 km-jn norde de la ĉefurbo Braziljo, en mediprotektata regiono, kie oni starigis la nacian parkon Chapada dos Veadeiros (Altebenaĵo de Cervĉasistoj) en alto de 1212 metroj. Tiam ĝi estis nur povra loko en regiono kie mankis materiaj bezonaĵoj kaj homaj fortoj.

La jaro estas nun 2015. Dum pli ol 50 jaroj la institucio loĝigis kaj instruis pli ol 800 infanojn kaj adoleskantojn, kontribuante por la plibonigo de la vivkondiĉoj de iliaj familioj kaj socio. Nun Bona Espero ekigas novan fazon en sia preskaŭ 60-jara ekzisto. La lernejo ne plu funkcias kaj infanoj ne plu loĝas en la bieno, sed tio ne signifas ĉeson de ĝiaj aktivaĵoj. Tute male, diras Ursula Grattapaglia en tiu ĉi intervjuo — Bona Espero pretas por novaj defioj.

Kial ne plu loĝas nek lernas infanoj en Bona Espero?

Post pli ol 50 jaroj de senhalta socia asisto, kun centoj kaj centoj da infanoj kaj adoleskantoj, kiuj loĝis, manĝis, lernis kaj laboris, alvenis la urĝa neceso por granda restrukturado kaj reformado de la ok domoj, ses kuirejoj kaj iliaj elektraj kaj hidraŭlikaj instalaĵoj, iliaj muroj, tegmentoj kaj mebloj.

Plia kaŭzo estas la pozitiva fakto, ke la ŝtata eduksistemo plibonigis siajn kapablojn transporti kamparajn infanojn al lernejoj en la urbetoj, kie la intelektaj stimuloj estas multe pli abundaj ol en malgrandaj kamparaj klasoj kiel la niaj. Same pliboniĝis la socia evoluo per pli da ebloj por la familioj mem nutri kaj eduki siajn gefilojn per ŝtataj programoj.

Kaj ne laste, nia institucio havas en sia statuto ne nur unu celon, sed plurajn, kiuj restis plej ofte flanken metitaj pro la giganta tasko respondeci antaŭ la ŝtataj instancoj kaj la familioj pri la sekureco kaj sano de la infanoj. Nun, do venas la eblo realigi niajn aliajn celojn rilate al la milhektara bieno kun akvofontoj, riveretoj, arbaretoj kaj centoj da fruktoarboj, kiujn ni nun povas prizorgi pli taŭge. Krome, evidente ni stimulas jam de kelkaj jaroj la Esperantan kulturagadon per seminarioj, kursoj kaj kunlaboro en radiostacio kaj televidkanalo TVSUPREN.

Ĉu laŭ vi nova ciklo komenciĝis por Bona Espero?

Jes, absolute. Ĉio en la vivo estas dinamika, moviĝas, ŝanĝiĝas kaj same BE nun komencas tute nature sian novan ciklon post 58 jaroj da ekzisto.

Kio estas Unio Planeda kaj kiel funkcias la partnereco kun ĝi?

Unio Planeda estas publiko-utila civila organizaĵo, kiu agadas pere de sia socikultura televidkanalo TVSUPREN, kies slogano estas: “Por nova konscienco — nova televido” por pledi por mediprotektado. Ĝi agadas kaj apogas la idealojn de Unuiĝintaj Nacioj, laboras per seminarioj kaj televidaj programoj por antaŭenigi mondan pacon, havas rilatojn kun la ambasadejoj en Braziljo por prezenti la kulturojn de la mondo, favoras en siaj programoj la lingvon Esperanto kaj defendas la homajn rajtojn.

Per la kunlaboro kun Unio Planeda, nia institucio sendube plifortigas siajn originajn statutajn celojn, akcelas la kulturajn agadojn favore al la disvastigo de Esperanto same kiel la agadojn por mediprotektado kaj edukado de sociaj valoroj. Certe Bona Espero nur povas gajni per tiu partnereco!

Pri kio okupiĝas la nuna Bona Espero?

De 58 jaroj en la statuto de BE troviĝas tri agadkampoj: Socia asisto, agroekologio kaj Esperanto-kulturo.

Pro sia riĉega biomo (savano), en nia regiono — Chapada dos Veadeiros — funkcias studcentro por sciencistoj de UNB (Federacia Universitato de Braziljo), kiuj studas la rilatojn inter la vegetaĵaro, faŭno kaj la homoj de tiu ankoraŭ ne esplorata regiono. Kiam oni konstatis, ke la familioj estas en tiuj kamparaj regionoj plejparte forlasitaj, ĉar la junularo emas elmigri al periferioj de grandurboj — kio estas signife danĝera pro manko de ia ajn profesiigo — tiam UNB decidis krei projekton, en kunlaboro kun Bona Espero, por trejni elektitan grupon de 50 gejunuloj por rilatigi ilin novmaniere kun la kampo kaj la tero, instrui pri la eblo garantii pli esperplenan estonton per novaj ekologiaj teknologioj por produktado de nutraĵoj.

Tiuj junuloj speciale trejniĝas kun profesoroj pri agronomio, mediprotektado, nutra sekureco, familia legomproduktado, administrado de akvofontoj ktp. Ili ricevas la lecionojn parte sur siaj terenoj kien la instruistoj veturas, kaj periode en la bieno de Bona Espero, ĉefe en ĝia telecentro. Nia institucio havas tre taŭgajn loĝkondiĉojn por 60 personoj kaj povas gastigi ĉiujn kune por prilabori la teron. Jam de tri jaroj tiu sama trejnado okazadis kun tiel bona sukceso, ke nun pliaj komunumoj ricevos tiujn signifajn eblojn socie evoluigi siajn gejunulojn.

Krome, ĉi-jare ni jam organizis tri sukcesajn eventojn kun Esperanto-kursoj, meditado, ekskursoj al la monto, al la akvofalo, lago kaj riveroj, kaj al la bela salono de memoroj, kiun niaj ekslernantoj inaŭguris okaze de la solena fondiĝo de la klubo de ekslernantoj. Surprize tiam aperis inter ili Santana Gomes kun sia familio, semajnon antaŭe elektita kiel ŝtata deputito en Goiânia je la admiro de siaj eks-gekolegoj, kiuj ne nur estas agrikulturistoj nun, sed ankaŭ instruistoj aŭ policistoj, ĵurnalistoj, urbaj sekretarioj aŭ urbkonsilistoj.

Kio pri la volontulado en Bona Espero? Ĉu daŭre bezonata kiel antaŭe?

Volontulado daŭre estas akceptata kun granda intereso, sed la kvalito de la kandidatoj devas nuntempe esti alia. Ne plu junulinoj por prizorgi infanojn, sed bone preparitaj personoj, kiuj kapablas praktike solvi administrajn situaciojn, kiuj kapablos ripari elektrajn kaj hidraŭlikajn instalaĵojn, kiuj havas organizkapablon, pretas vivi socie izolitaj ktp. Feliĉe, la bonaj verdaj anĝeloj sendis laste tiujn altkvalitajn esperantistojn, kiuj entuziasme nuntempe aktivas.

Aleksander el Pollando estas elektra inĝeniero, kiu dum duona jaro reformulis ĉiujn elektrajn instalaĵojn, Sergio el Campinas (Brazilo) organizas ĉiujn kontaktojn kun la oficialaj instancoj, faras la aĉetojn, kreis la retejon de BE kaj administras la kursojn. Amanda, eksa lernantino de BE kaj nuna pedagogo, organizas la domojn, la kuirejojn kaj la homajn rilatojn kun la laboristoj, Alejandro el Argentino havas grandan agadkampon por plani, prepari kaj administri kun Sergio kaj Amanda la diversajn eventojn.

Kiel fartas BE sen infanoj? Ĉu pli trankvila aŭ ili mankas al BE?

Bela demando! Sen infanoj entute ni ĝis nun ankoraŭ ne restis, ĉar la lasta foriris antaŭ du monatoj, kaj daŭre loĝas la familio de la ĝardenisto kun du infanoj. Ofte nin vizitas ekslernantoj kun siaj gefiloj — ĝis nun ni ne povas diri ke Bona Espero estas tute trankvila, ĉar ankaŭ adoltaj volontuloj povas kuri kaj kanti kaj ridi kaj konduti feliĉe. Kaj venas najbaroj, alvenas geamikoj kaj ne mankas simpatiaj homaj interrilatoj.

Kiuj administros BE-on post la paro Grattapaglia?

La paro maljuna jam komencis retiriĝi kaj BE estas en la kompetentaj manoj de pluraj esperantistoj, krome administras ĝin Unio Planeda tra sia funkciulo Clarimundo Barbosa, ankaŭ ekslernanto, kiu zorgas la financan aspekton de Bona Espero en Braziljo. Tamen, Bona Espero apartenas al la tutmonda Esperanto-movado, neniam estis posedaĵo de individuoj, sed ĉiam havis dediĉitajn idealistojn, kiuj respondecis antaŭ la brazila registaro pri la leĝkonforma funkciado.

Malmulton oni scias pri la fondintoj de BE...

La historio de la fondintoj estas belega kaj baldaŭ oni povos legi multon tiurilate en la nova retejo de la institucio. El la ses fondintoj, nekredeble sed vere, Neuza Araujo Esteves vivas en Recife, Pernambuco, kaj informiĝas telefonalvoke plurfoje malgraŭ siaj 96 jaroj. Kelkfoje ni vizitis ŝin, same ni renkontis alian fondintinon Inês Machado, kiu faris la solenan prelegon okaze de la 50-a datreveno de la fondiĝo en 2007. Ŝi vivas en João Pessoa, ŝtato Paraíba. La transiro de la fondinta generacio al la dua okazis dum la 1980-aj jaroj kaj praktike iel iom daŭras pro la du ankoraŭ vivantaj fondintinoj. Nun la dua generacio transdonas al la tria, kiel normalas en similaj institucioj. Homoj venas kaj foriras, institucioj kun siaj valoroj restas.

Jam de 40 jaroj vi kaj Giuseppe vivas en BE. Pri kio vi plej fieras? Kaj kion vi ŝanĝus se vi havus novan ŝancon?

Post 40 tiaj riĉaj jaroj oni ne fieras, oni dankas. Kial? Ĉar ni realigis nian personan revon, agadi por pli bona mondo kaj pli feliĉa homaro en solidareco, kiel diras la unua statuto de BE. Neniu povas kompreni kian feliĉon ni sentis kiam ni trovis nin vivaj post pli ol 5 teruraj jaroj de la 2-a mondmilito — mi en Berlino kaj Giuseppe en Torino.

Mi devis esti soldato kun nur 11 jaroj dum la lasta batalo en Berlino inter la germanoj kaj la alvenantaj rusaj soldatoj, mi devis helpi per miaj manoj konstrui barikadojn kontraŭ la rusaj tankoj, kiuj simple poste preterpasis en paralela strato en la urbocentro. Tiam al mi okazis io, kio kondukis min al Esperanto kaj ĝia interna ideo. “Redonu la pacon al la infanaro de l’ granda homaro!” kaj ankaŭ: “Ni inter popoloj la murojn detruos, kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero ekregos sur tero.” (Ndlr: Partoj el la poemo Preĝo sub la verda standardo).

Vi demandas kion ni ŝanĝus? Vi eble ne komprenas bone, sed ni dum tiuj 40 jaroj ĉiutage ŝanĝis ion. Estis daŭra ŝanĝo. Ĉiutage ni ŝanĝis la destinojn de pli ol 800 infanoj. Ni ŝanĝis la virgan savanon en prosperan fruktoĝardenon. Ni konstruis domegojn kaj dometojn, lernejon, bibliotekon, laborejon, 20 banejojn, dormejojn, salonojn ktp. Ni protektis mil hektarojn da virga grundo kun akvofontoj kaj riveretoj, ni estis konsciaj ekologoj jam de pli ol 40 jaroj ĉar ni vivis en poluita eŭropa industriurbo antaŭ ol veni al BE en 1974.

Kia estos laŭ vi la futuro de Bona Espero?

Malfacila respondo. Neniu konas la estonton, sed evidente ni ĝojos se Bona Espero estos daŭrigebla en la spirito de sia filozofio: Solidareco, sana nutrado kaj simpla vivmaniero, Esperanto-kulturo en ĉiuj aspektoj, vivo en protektita naturmedio sub tropika klimato je la alto de 1200 m, kun homoj, kiuj amas tiujn valorojn kaj kapablas vivi sen la benoj kaj malbenoj de la grandurboj.

Ni kredas, ke BE jam kreis la radikojn por esti daŭrigebla, ne pro sia materia riĉeco sed pro la riĉaj idealoj!

**

www.fazendaescolabonaespero.org

Retejo de Bona Espero

“La paro maljuna jam komencis retiriĝi kaj BE estas en la kompetentaj manoj de pluraj esperantistoj”

“Homoj venas kaj foriras, institucioj kun siaj valoroj restas”