Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Interparolo kun Fernando Maia Jr.

Mi estas Fernando Maia Jr., brazilano, 31-jaraĝa. Mi studis geologion en la Universitato de Braziljo (2000-2005) kaj tie, kiam mi magistriĝis en 2006, mi povis ĉeesti la liberan Esperanto-studgrupon. Mi iom poste devis forlasi la rondon kaj studis pere de libro, nomata en Brazilo “Esperanto sen instruisto”. En ĉirkaŭ ses monatoj mi praktikis en la interreto pere de sociaj retoj (orkut) kaj redaktado en Vikipedio. En 2007, unu jaron poste, mi konis eksterlandajn amikojn kaj povis ja atesti, ke Esperanto funkcias: tiu renkontiĝo estis kun Irmina, pola esperantistino, kiu estas geologo kiel mi. Ni povis flue paroli kaj mi decidis vere agadi por Esperanto. Mi aliĝis al la landa asocio kaj al Universala Esperanto-Asocio (UEA)/Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj komencis helpi ilin kiel volontulo. En 2009 mi fariĝis kasisto de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) kaj agadis en Brazilo pluraspekte. Krom la organizado de la eventoj, mi sukcesis ligi BEJO-n al grava bibliotekeca cifereca portalo de la brazila registaro. Tie estis nur 6 Esperanto-verkoj kaj ni sukcesis en unu jaro disponebligi pli ol 200 verkojn, inkluzive tiujn organizitajn sub la sigelo Inko de Franko Luin, kiuj tiam preskaŭ perdiĝis pro la nuligo de ties nuntempa servilo. Kaj ni fariĝis oficialaj provizantoj de verkoj al la portalo. Tiutempe ni ankaŭ komencis regule helpi Bonan Esperon per regula akiro de rimedoj kaj kreis la nuntempe tre ŝatatan eventon Novjara Aranĝo (NOVA), kiu ĝuas sian sukcesan sesan okazigon. Ni ankaŭ kunligis agojn de BEJO kaj Brazila EsperantoLigo (BEL) kaj nuntempe junulara kaj plenkreskula movadoj marŝas forte kaj kune en Brazilo.

En 2013/2014 mi lasis la kasistan postenon kaj fariĝis prezidanto de BEJO. Tiam ni organizis la 70-an Internacian Junularan Kongreson (IJK), kiu furoris en niaj lokaj amaskomunikiloj; en tiu evento ni intense laboris pri la veno de artistoj por valorigi la E-kulturon, kaj praktike ĉiutage ni havis elstarajn muzikprezentojn. Poste mi ricevis la rolon de Ekstera-Rilatulo de TEJO kaj povis vojaĝi al Bakuo, Azerbajĝano, por reprezenti TEJO-n en la 1-a Globa Forumo pri Junulara Politiko de Unesko. Tio igis la brazilan registaron inviti min por partopreni tritagan kunsidon pri Junularo kaj Internacia Politiko, kiam ili interesiĝis pri Esperanto, pri la movado kaj pri la ebloj labori kun kaj per Esperanto. Ili invitis nian nacian organizon zorgi pri traduko en Esperanton de dokumentoj kaj igis nin parto de la laborgrupo por regiona integriĝo de Latinameriko. En tiu ĉi jaro ni laboradas por okazigi la unuajn naciajn Esperanto-eventojn en la brazila Amazonio, en januaro 2016. Post jarcento nia movado ankoraŭ ne ĝuis tian eventon en tiu regiono kaj ni, junulare kaj plenkreskule, kunlaboras por vere disvolvi Esperanton en la tuta lando. Krom aliaj laboroj ni klopodas nun fari, ke ĉiu BEJO-membro estu ankaŭ TEJO-membro per speciala kunaliĝo BEJO+TEJO, por kio la membro ĝuas nekredeblan rabaton en BEJO.

Krom tiuj E-laboroj, mi daŭre estas geologo de Petrobras, nacia naftokompanio. Mi laboras kiel petrofizikisto, fako pri kiu mi specialistiĝis dum postdiplomiĝa kurso en la Universitato de Teksaso, Usono (2010). Mi ankaŭ instruas tiun fakon en brazilaj universitatoj kiel invitita profesoro. Petrofiziko ankoraŭ ne estas vaste instruata fako en Brazilo kaj mi klopodas prezenti ĝin al la junaj universitatanoj, ĉefe geologoj, pro la riĉa laboroportuneco ĉirkaŭ tiu fako kaj tiel helpi al la junularo kaj mia lando ne nur per Esperanto, sed ankaŭ science.

La nuna situacio de la loka landa junulara E-asocio: Kiel ĝi fartas, en kiuj urboj la movado estas pli forta. Kiuj estas la konkretaj problemoj, bezonoj de la junaj brazilaj esperantistoj? Kiel solvi ilin? Kiel plifortigi en via lando la movadon?

BEJO estas nuntempe la junulara departemento de BEL, simile al la situacio TEJO/UEA. Ĝi fartas bone rilate al energio, fidindeco, amikeco inter la membroj kaj eĉ mone, laŭ siaj nunaj pretendoj. Ĝi estas pli forta dise nacie, sed lastatempe la nuna estraro provas fortigi lokajn “nukleojn”. Tio jam okazas en Rio, en la Nordorienta regiono kaj ekokazas en la ŝtato Minaso. Iniciatoj de BEJO estas la nacia kongreso BEJK, la novjara aranĝo NOVA, la mezjara vintra aranĝo VINA, la trijara projekto BEJO-Ataŝeo (kiu sendas elektitan junulon al Eŭropo senpage, por reprezenti BEJO-n, Brazilon kaj la brazilan movadon pere de planitaj prelegoj en eŭropaj landoj kaj ĉeesto en E-eventoj), la Apog-fonduso al la Junulo en Poznano (kiu ĉiujare vojaĝigas senpage junulo(j)n al ĉiuj studsesioj de Poznano), la kunagado kun BEL plurkampe, inkluzive pri la komuna redaktado de la informbulteno BEL Informas kaj la revuo Brazila Esperantisto, regulaj donackampanjoj al bibliotekoj kaj aliaj rilate al libroj kaj E-kulturo kaj fine la kunaliĝo BEJO+TEJO, cele, ke ĉiu membro de BEJO estu instigata kunmembri en TEJO kaj ricevi Kontakto (pere de pli ol du-triona rabatego en la BEJO-kotizo). Krome ni eklaboras por rilatigi BEJO-n al registaraj instancoj. Post mia ekpartopreno en la Eksteraj Rilatoj de TEJO kaj kiel BEJO-prezidanto tio sukcese startis.

Konkreta problemo estas, ke BEJO havas malmulte da jaraj pagantaj membroj, kiuj ne samas ĉiujare, ĉiam malpli ol 100 membrojn, bedaurinde. Tio ne alportas financan problemon, ĉar ni sukcesas nuntempe akiri sufiĉe da mono pere de donacoj, kreskigante la fidindecon de BEJO. Sed ĝi ja donas politikan malforton. Nuntempe ni planas krei unikan registron de esperantistaj junuloj, kiu validas ĝis la 30-jariĝo de la registritoj. Tio sendependigos BEJO-n de la ĉiujara aliĝo rilate al ĝia membronombrakalkulado. Tiu sistemo ankoraŭ diskutatas.

Junaj brazilanoj sentas TEJO-n kiel malproksiman organizon. Ni nuntempe laboras por ŝanĝi tion. La kandidatiĝo por okazigi la 70-an IJK-n nialande estis parto de tiu laboro. Ni ankaŭ sukcese kandidatigis du membrojn por ke estraraniĝi unu en la Amerikan Komisionon de UEA kaj la alia en la Amerikan Komisionon de TEJO. Laboroj marŝas. Kaj mi esperas, ke signifa kvanto da brazilanoj kontribuos al la membro-nombro de TEJO.

Ĉu laŭ vi organizado, kunlabore kun la junularaj Esperanto-Asocioj de la najbaraj landoj, de sufiĉe grava aranĝo en Sud-Ameriko komparebla kun JES povas kontribui al la kresko de la movado? Kiu urbo povus esti bona kandidato?

Certe junuloj en Sud-Ameriko povas kaj devas kuniĝi pli kaj pli. Post la 49-a BKE (Brazila Kongreso de E-o), jan/2014, ni kunigis per retpoŝto aktivulojn de Sud-Ameriko, kaj eĉ naskiĝis de tio JUNAS - Junualara Alianco de Sudameriko. Sed laboroj ne tiel marŝis pro la organizado de la IJK en Fortalezo (flanke de brazilanoj) kaj de la Universala Kongreso (UK) en Bonaero (flanke de argentinanoj, kiuj bone zorgis pri junulara programo). En la kunsidoj de TEJO dum la IJK ni parolis pri JUNAS kaj instigis junajn brazilanojn kunestri la Amerikan Komisionon de TEJO por provi daŭrigi la laborojn celitajn. Indiki brazilan junulon (pere de BEL) por la Amerika Komisiono de UEA havis la saman celon.

En JUNAS ni komencis esplori pri ebloj de renkontiĝoj. Klare videblis, ke kostoj estos grava barilo por tio. Proksimeco inter urboj ja ne influas pri prezoj kaj ni konkludis, ke gravaj urboj rilatas al la plej etkostaj prezoj de flugbiletoj. Tial Sanpaŭlo, Bonaero kaj Santiago eble estas la ĉefaj opcioj por renkontiĝo de sudamerikanoj, almenaŭ por la unuaj renkontiĝoj, ĝis ni kreos kaj firmigos la kulturon renkontiĝi kaj poste povos aŭdaci elekti alternativajn urbojn. Samalternative ni, la junularo, povas provi kunlabori kun la organizantoj de la Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) kaj garantii junularan programon ene de ĝi.

Estas multaj junaj esperantistoj, kiuj pensas, ke la agadkampo de TEJO estas nur la organizado de IJK. Kiel eblas ŝanĝi tiun percepton? Ĉu laŭ vi tio estas nur propagand-problemo?

Mi ne scias kiel estas en aliaj mondopartoj, sed en mia lando ni laboradas pli kaj pli por proksimigi brazilanojn de TEJO. Tiu laboro venas de 2011, kiam ni kunsidis dum TAKE por kandidatiĝi pri la IJK 2014. Fakte estis preskaŭ neniu penso de junaj brazilanoj pri TEJO krom ke ĝi estas la eŭropa junularo, do ne nepre pri organizado de IJK - IJK estis unu el niaj iloj pro proksimigi brazilanojn de TEJO. Ni eklaboradis por ŝanĝi tian penson dumaniere: unue, ke TEJO estas la monda junularo kaj ke ĝi estus malpli eŭropa ne se eŭropaj samideanoj venus al ni, sed ja se ni kunhelpos en TEJO, kaj due, ke junaj eŭropaj samideanoj faras belan lokan laboron, tre gravan al la movado pro la kultura graveco de la eŭropa kontinento kaj ke ni bone atentu pri tio por lerni kiel ni povos agisimile (aŭ ne) en Ameriko. Nuntempe ene de BEJO ni provas klarigi pri la graveco de aliaj komisionoj de TEJO, kiel Eksteraj Rilatoj. Iom post iom brazilanoj trejniĝas kun la komisiitoj, antaŭe Francesco Maurelli kaj nuntempe Veronika Poór.

Mi kiel prezidanto de BEJO ne pensas, ke la iama malproksimiĝo inter brazilanoj ĝenerale kaj TEJO estas (almenaŭ) ne nur interna problemo de TEJO, sed ja problemo ankaŭ de BEJO. Nia organizo devas konstante konscii, ke ĝi estas LS de TEJO kaj do, ke niaj faroj ankaŭ povus tuŝi TEJO-n, ĝin proksimigi kaj eĉ ĝin helpi. Espereble fruktoj daŭre aperos de tia agado. La ĝenerala aktiva membraro lastatempe multe pli konscie parolas pri TEJO. La speciala kunaliĝo BEJO+TEJO emis helpi pri tio. Estontece eblas proponi al TEJO instigi siajn LS-ojn same fari, tiel ke ĉiu LS-membro estu efektiva TEJO-membro (kaj ricevu Kontakto, kio altigos la eldonkvanton).

En Bakuo vi reprezentis TEJO-n dum la Tutmonda Forumo pri Junulara Politiko kaj vi estis elektita en la “plenumgrupo” de IKRJO. Kiujn eblojn kaj kiajn novajn respondecojn vi kaj TEJO ekhavis?

La forumo de Unesko estis unika okazo por mi lerni pri la UN-sistemo kaj funkciado kaj ĉefe por konstrui laborreton. La vera grava atingo de tiu partopreno estis ja informi pri la vivanteco de Esperanto kaj de la E-movado. Mi ne povus fari alian aferon, ĉar la strukturo de la forumo estis efektive apenaŭ partopreniga kaj multe pli aŭskultiga. Tamen tra la koridoroj mi povis ekhavi multe da novaj amikoj, kiuj tamen al mi surprize eĉ ne sciis, kio estas Esperanto. De multaj, kiam mi povis mencii, ke mi reprezentas la mondan junularan Esperanto-organizon, mi ricevis nur pensigan silenton - kaj mi tuj rimarkadis, ke ili estas intime sin demandantaj, kio diable estas Esperanto. Tio komence vere timigis min pri mia nescio rilate al la krianta nescio de la mondo pri Esperanto kaj la vivanteco de nia movado. Sed poste mi preferis sinteni vere memfide kaj laŭeble informi pri la agadoj de nia movado kaj pri la estontaj agad-ebloj. Samsurprize dum la forumo mi havis preskaŭ ĉiam vere sincere pozitivan fonon al Esperanto - ne nur junuloj, sed ĉefe pozitive bonvenigis la ideon pri neŭtrala lingvo.

Dum la IKRJO-kunveno mi povis rigardi, kion ili faris kiel “taskforto” dum la lasta jaro. Mi kandidatigis TEJO-n por tiu ĉi nova periodo post permeso de la estraro kaj KER kaj dum la kunsido mi devis “defendi” nian asocion. Mi amike parolis pri la lingva situacio, pri la nereprezenteco de IKRJO (ĉar praktike estis tie nur blankaj junuloj de Eŭropo parolantaj la anglan). Mi priparolis tion sincere kaj ili vere bone akcepts tion. Mi parolis ankaŭ pri la socia inkluziveco de Esperanto, pri ĝiaj kulturo de paco kaj internacia amikeco kaj ankaŭ pri manko de informstrategio flanke de nia movado kaj same flanke de IKRJO, ĉar, samkiel Esperanto, IKRJO apenaŭ estas konata monde, malgraŭ sia aktiveco. Mi ankaŭ prezentis nin kiel malgrandan, tamen kreskantan grupon, kun membroj en pli ol 100 landoj (do reprezentivaj) kaj ĉefe preta lerni de la amikoj de IKRJO pri la maniero kiel labori. Ili ŝatis tion kaj la rezulto estas, ke li elektis TEJO-n, ne min, por la taskforto.

Kiujn eblojn ni ekhavis? Kvankam mi rimarkas, ke KER timetas informi, ja informi pri Esperanto kaj TEJO mem estis nia plej granda eblo, krom la ĉefa, “oficiala” eblo, kiu estas kunadministri la kunigon de junularaj movadoj kaj organizoj kaj informi pri la UN-sistemo kaj atentigi pri aferoj rilataj al junulara politiko, ĉefe ene de la UN-sistemo. Tamen krom tio, paralele ni povas kiel TEJO atentigi pri lingva maljusteco (ĉar ili sintenas kvazaŭ ĉiuj parolus la anglan kaj UN ne havus eĉ aliajn oficialajn lingvojn aŭ laboreblon por aliaj lingvoj); helpi pri tradukado; helpi informadon.

Ĉu la nombro de la membroj de TEJO estas grava en la kunteksto de IKRJO? Kio necesas por plej sukcese influi en tiaj kuntekstoj?

La informo pri membro-nombro estis demando al ĉiuj. Estis organizoj, kiuj sentime anoncis sin kiel havantajn malpli da ol membroj. Estis aliaj kun milionoj. La gvidantoj de la kunsidoj ne surpriziĝis pro tiu malsamo kaj trankvile notis ĉion. Ili verŝajne konscias pri pluraj aspektoj kaj bonvenigas malgrandajn grupojn. Mi rimarkas, ke gvidantoj de la E-movado vere timas pri tiu aspekto de niaj organizoj. Ili pravas, ĉar sendube tio reprezentas politikan forton. Tial mi decidis anonci la jenon: ke nia organizo laboras asocie per jara kotizo, do la membro-nombro varias laŭ la jaro, kaj ke membroj de unu jaro multfoje ne estas la samaj kiel en alia jaro; mi eksplikis, ke kelkaj aferoj povas influi tion, ekzemple la okazigo de la mondaj E-kongresoj en malsamaj mondopartoj ĉiujare. Malgraŭ tio, mi aŭdacis diri, ke ni povus konsideri, ke tie TEJO estas reprezentanta averaĝan nombron de 18 mil membroj. Tiun nombron mi prenis de la vere tutmonda membraro de UEA, kiu enkalkulas ankaŭ membrojn de siaj LS-oj, kiuj ne membras individue en UEA. Mi tamen diris, ke nia potenciala nombro estas multe pli granda, ekz-e ĉar Ethnologue, sendependa lingva studorganizo, konsideras, ke 2 milionoj da homoj parolas Esperanton, kaj ke ni devas labori kiel organizo por varbi ĉiujare pli da membroj. Mi ankaŭ aldonis, ke ni tamen havas membrojn en pli ol 100 landoj kaj havas vere mondan “kapilarecon”. Ili ŝatis tiun reprezento-kapablon. Cetere, pri tio mi povas aldoni, ke la skolta junulara grupo diris, ke ankaŭ ili havas membrojn laŭ pago de jara kotizo. Ne ĉiuj organizoj laboras tiel, kaj kelkaj eĉ surpriziĝis. Tio pensigis min, ke TEJO devus havi unikan registron de junaj esperantistoj, kiu validas ĝis la aĝo de 30 jaroj. Tiel tiu registro varius jare laŭ la eniro de novaj junaj membroj kaj laŭ la foriro de pli-ol-29-jaruloj. Tio ne bezonas nuligi la jaran kotizon, sed ege gravos laŭ mia kompreno por informi pri membroj (ne nepre pri pagantaj membroj). En Brazilo ni provos starigi tiun sistemon kadre de BEJO en 2015.

Ĉu laŭ vi tio ne estis riska blufo?

Tio vere ne estas ĝuste blufo. Ja tiel mi sentis min kiel reprezentantan la membraron de la ĝenerala E-movado, kiun ni povas resumi per tiu nombro, kiel mi antaŭe eksplikis (tiu nombro estas la averaĝa fina sumo de individuaj membroj de UEA kaj nerektaj membroj el la LS-oj de UEA, kie enestas ankaŭ membroj de TEJO kaj ĝiaj LS-oj, inkluzive patronojn). Se ja estas iu eraro tie, tiu estus do mia sento pri mia reprezent-rajto. Ĉiel ajn, kaj ja tiu temo povas fariĝi tikla, la emo de TEJO-KER estas ne naive informi pri membro-nombro, sed doni ĝeneralan ideon pri la E-movada situacio, ĉar la teamo konscias pri la same egala risko iom naive strikte informi. Tial mia finelekto sciigi la menciitan sumon. Sekvas tamen, ke ni ja devas pensi kiel sekure informi pri nia membro-nombro, ĉar tio estas politika forto; ni ja havas ĝin, sed ne sciis ankoraŭ kiel sekure kalkuli tion (tiu antaŭe citita ideo pri unika registro celas helpi tiurilate).

Ĉu laŭ vi ne estas preskaŭ obsedo por la Esperanto-movado, kalkuli la membrojn/la parolantojn de la lingvo? Jen mia provoko: antaŭ ol varbi, ĉu TEJO kaj ĝiaj Landaj Sekcioj ne devus zorgi, ke la lingvokona nivelo kaj la asocia memkonscio de iliaj membroj estu pli altaj? Ĉu tiel la Esperanto-movado ne ŝajnus pli serioza?

Konscii pri la nombro da asociaj membroj aŭ eĉ parolantoj de la lingvo estas konstanta temo inter ni, sed ankaŭ estas unu el la unuaj demandoj farataj de neparolantoj, do kompreneblas, ke ni celas iel respondadi ĝin. Laŭ mi tiu klopodo respondi tian demandon estas justa kaj ja enda - konscii pri membro-nombro estas strategia kono por kia ajn organizo, des pli por asociaj organizoj, kiuj dependas de jara kotizpago. Pri la nombro da parolantoj, tio estas grava ĉefe politike, kaj do same rolas kiel strategia afero al E-organizoj.

Pri tiu lasta mi pensas, ke ni ja ne devas rekte respondi per ĝusta nombro - la simpla demando pri nombro da parolantoj fine ne estas tiel justa; ĝi povas esti eĉ malica. Neparolantoj kutime demandas kiom estas la E-parolantoj, sed ili malkutime demandas kiom estas la anglaparolantoj en ilia lando (ĉar ili supozas, ke “ĉiuj” parolas la anglan). Demandate pri la nombro da E-parolantoj, mi eksplikas, ke la respondo estas malfacila: kiun fluecan nivelon la demandanto celas? Ĉu mi povas konsideri kiel E-parolantojn la E-lernantojn? Ĉefe en Brazilo mi kutimas retorike redemandi: kiel vi kalkulus la nombron da anglalingvanoj en Brazilo? La kunbabilanto provas trovi metodojn, kiujn li aŭ ŝi mem aŭtomate trovas fragilaj (ekz-e ĉu kalkuli la nombron da studantoj en anglalingvaj lernejoj ja redonas la nombron da anglalingvanoj en nia lando?) - kaj rapide li aŭ ŝi mem komprenas, ke la afero ne estas simpla. De tiu punkto la babilado kutimas pli amike flui kaj mi informas pri sendependaj fontoj, kiuj informcele estas tre gravaj: Ethnologue, laŭ kiu estas 2 milionoj da parolantoj; lernu.net, en kiu membras pli ol 100 mil studantoj (kio laŭ mi malaktualigas la informon de la enciklopedio Britannica, kiu antaŭ malmultaj jaroj parolis pri 100 mil E-parolantoj); E-kolekto de Aŭstrio, kun pli ol 35 mil E-libroj; Vikipedio, kun pli ol 100 mil artikoloj; malstrikta membraro de UEA, tiuj ĉ. 18 mil; registritaj membroj de BEL, ĉ. 7 mil; fejsbukaj grupoj, kelk-mil; ktp.

La demando pri la nombro da E-parolantoj ja tuŝas la lingvonivelon. Tial oni pravas, ke E-organizoj same zorgu pri la regkapablo de siaj membroj. Tiucele partnereco kun la KER-ekzamenoj mondskale estas strategie vere grava. La KER-ekzamenoj estas ankaŭ ilo kalkuli laŭnivele la ekzamenitojn kaj pli kaj pli aperas kiel rimedo havi tiun nombron kvalite kaj kvante. Krom tio rimarkindas, ke la instigo ekzameniĝi estas ankaŭ instigo studadi la lingvon, kio ja nuntempe plialtigas la ĝeneralan nivelon de esperantistoj, per memstudado aŭ pere de tiucele organizitaj studgrupoj.