Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Jennifer Bondelid Kino-Teatro-Festivalo

Simmon K. Barney & Rogener Pavinski

Multaj esperantistoj estas lingvemuloj. Ili frekventas klasojn, trapasas ekzamenojn pri siaj lingvo-kapabloj kaj klopodas ĉiam kleriĝi. Tio estas tre grava, sed ne nur de gramatiko vivas la movado. Pli kaj pli troviĝas esperantistoj, kiuj emas produkti kulturaĵojn sed tre malofte havas la ŝancon trejniĝi pri artoj. Aktorado ekz. troviĝas ĉe la malforta flanko de la kulturaj aspektoj de nia komununo.

Do kio pri festivalo, kiu, krom trejni kaj instigi la esperantistojn pri prezentaj artoj, ebligus ankaŭ la lingvo-perfektiĝon? Kino-Teatro-Festivalo plenumas tiun rolon. Ĝi okazos la trian fojon en 2016 kaj samkiel pasintjare, ĝin gastigos NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto, kiu okazas ĉiujare en Usono ekde la 1970-aj jaroj. Do lernantoj povas partopreni ambaŭ eventojn.

“La prezentaj artoj estas gravaj kaj oportuno por plibonigi la kapablojn komuniki kaj produkti artojn en Esperanto”, diras la iniciatinto de la festivalo, Jennifer Bondelid. Ŝi havis sian unuan sperton pri aktorado en la jaro 2002, okaze de partopreno en la Esperanta video-kurso Pasporto al la Tuta Mondo (kiel Helena). Dum pli ol jardeko ŝi estis engaĝita pri dancado, aktorado kaj reĝisorado. Por ekkoni iom pli pri la festivalo ni invitis Jennifer respondi kelkajn demandojn por ni.

Kio estas KTF?

La Kino-Teatro-Festivalo estas esperantlingva prezentarta festivalo, kun fokuso alterne pri teatro kaj kinaj artoj. En 2014, KoToFesto kunvenis la unuan fojon, en Langley, Vaŝingtonio, Usono. Dum la sep tagoj tuj antaŭ Pasko la partoprenantoj kaj skipanoj kune teatrumis kaj esperantumis bonŝance. Post tre kontentiga debut-jaro, la festivalo transiris al la alia marbordo de la lando. Tie KTF kuniĝis kun NASK por havigi viglige lernigan sperton pri filmfarado al eĉ pli da studantoj de Esperanto. Tio okazis en la unua semajno de julio 2015, en Raleigh, Norda Karolino, Usono. En 2016, la Festivalo situos denove en Raleigh, kaj kunokazos duan fojon kun NASK, por doni iom da voĉaktora sperto (kune kun aliaj interesaj programeroj) al la esperantistaro ĉe NASK.

Kio instigis vin krei KTF kaj kunigi kinarton kaj teatron?

La ideo venis al mi en la kapon preskaŭ plenformite dum tre instiga prelego kiun prezentis Orlando Raola dum la Tut-Kalifornia Esperanto-Konferenco en aprilo 2013. Interalie li insistis, ke neniam ni lasu projekton al “oni”, ĉar oni plej ofte ne faros ĝin. Tre prave... se io farendas laŭ vi, nepre vi ekagu pri tio. Nur ekago allogos kunlaborantojn, kaj nenia longdaŭra projekto eblus sen tiuj.

En nia mondo de sociaj medioj kaj amaskomunikiloj, la prezentarto estas fako, kiu profitas de la utiligo de Esperanto. Pli kaj pli mi konstatas pri la avido por esperantlingvaj filmoj kaj aliaj kulturaj enhavoj, kaj pri la relativa facileco/malmultekosto krei kaj disvastigi tiujn, kompare kun iam ajn antaŭe. Kial ne esperantistoj trejniĝu pri prezentaj artoj kaj rilataj teĥnikaj rimedoj? Jen, laŭ mi, la plej bona maniero plibonigi niajn kapablojn komuniki trafe kun la celata aŭskultantaro/spektantaro.

Kia estas via sperto en la fakoj de teatro kaj kinoarto?

Nu, pri mi... Ekde la jaro 2000, mi loĝas ĉe la pacifika marbordo de Usono, en la ŝtato Vaŝingtonio, kie multe pluvas, kaj do bele verdas la tutan jaron. Mi ekinteresiĝis pri Esperanto kiam mi havis dek unu jarojn, kaj komencis lerni ĝin tiam, sed mi ne iĝis fluparola ĝis ekstudo ĉe NASK dum miaj universitataj jaroj. Post nelonge mi instigis miajn gepatrojn lerni Esperanton, kaj ĝis hodiaŭ ili foje esperantumas! Kiam mi estis universitatano kaj nova Esperanto-parolanto, oportuno alvenis preni rolon en Pasporto al la Tuta Mondo. Tio estis tre instrua sperto por mi kiel novulo. La aktoroj kaj la skipo bele kunlaboris, kio instigis min daŭrigi aktoradon poste.

Dum miaj universitataj jaroj mi studis diversajn lingvojn, kaj trejniĝis kiel baledo-instruisto. Fine mi bakalaŭriĝis pri Esperanto-instruado. Nur kelkajn semajnojn post mia diplomiĝo, la lernejo de la urba baledkompanio, St. Louis Ballet, petis min tuj preni instrupostenon tie. Pro tiu hazardo, mia kariero sekvis la scenartan padon dum pli ol jardeko. Mi trejnis baleddancistojn, danckomponis kaj reĝisoris. Sursceneje, mi prezentis diversajn rolojn en dramoj kaj muzikaj teatraĵoj en mia regiono, inkluzive de esperantlingva rolo en la anglalingva dramo The Language Archive. Iom malofte mi esperantumis aŭ instruis privatajn aŭ grupajn Esperanto-lecionojn, ĝis 2013. En tiu jaro mi help-instruis ĉe NASK sub la mentorado de Liĉjo Miller, cele la revigligon de miaj instrukapabloj. Mi instruis postbazajn lernantojn ĉe NASK en Viktorio, Kanado, en 2014 kaj en Raleigh, Norda Karolino, en 2015.

Kiujn KTF celas allogi? Ĉu profesiulojn, amatorojn, aŭ ambaŭ?

Ekde sia debuta jaro partoprenas Kino-Teatro-Festivalon kaj amatoraj kaj profesi-nivelaj scenartistoj, el kiuj iuj estas flu-parolantoj, kaj iuj estas komencantaj parolantoj. Esperantistoj povas profite utiligi prezentartajn scipovojn por vigligi siajn esprimpovojn. KTF estas medio por tiuj, kiuj volas aldoni al siaj komunikaj kapabloj por trafi pli mondskalan aŭskultantaron/spektantaron.

Kiel KTF konektiĝas al la pli granda rondo de esperantistoj?

Ekde la unua jaro nia skipo de kontribuantoj venas el multaj landoj. Iuj kontribuas per ideoj por projektoj, aliaj iĝas konsilantoj pri specifaj fakoj, aliaj subtenis finance, aŭ utiligas siajn scipovojn por helpi starigi la festivalon malantaŭ la kurteno. Niaj ĝisnunaj prelegantoj kontribuas el kvin kontinentoj, kaj la aliĝintoj el dek landoj. Filmfarantoj diverslandaj sendis esperantlingvajn verkojn al la festivalo, kio profitigis nian grupon per la oportuno lernige analizi diversajn verkojn el la Esperanta film-komunumo. En 2014, la aŭstraliano Richard Delamore (ankaŭ konata kiel Evildea legu pri en Kto n-ro 271) prelegis per Skajpo al la KTF-anoj pri la starigo de esperantlingva televida kanalo. Kaj en 2015 KTF flugigis la filmfaranton Christopher Mihm al Raleigh por publika prelegado antaŭ dulingva aŭskultantaro pri sia sperto dum la Esperanta dubligo de siaj filmoj komence de 2010.

Kiel NASK kaj KTF interplektiĝos dum la semajno?

KTF estas tre bunta aldono al la jam riĉa programo ĉe NASK! Matene, kiam ĉefe regas la kutima NASK-programo, la studentoj kaj instruistoj kuniĝos laŭnivele por interesaj esploroj pri lingvo-uzado, gramatiko, literaturo, kaj kulturo. Posttagmeze okazos provludoj, lernigaj metiejoj kaj laborsesioj pri prezentartaj scipovoj, aŭ fojaj divers-temaj prezentoj fare de la partoprenantaro. Vespere okazos prelegoj de surlokaj kaj eksterlandaj prezentantoj (per Skajpo), kaj, laŭbezone, foje plia provludo! Kulmine, en bela teatro, okazos sursceneja prezento de nova radio-dramo. Kadre de la KTF 2016, oni debutigos la mallongan filmon Laboro Daŭra, kiun la partoprenantaro de la pasintjara KTF kunlabore kreis. Ĝi estas originala dramo, kiun verkis Tim Westover kaj reĝisoris Derek Roff.

Ĉu vi povas malkaŝi ankoraŭ iom pri la programo?

La surloka skipo kaj prelegantaro por la KTF 2016 konsistas el Ĵenja Bondelid, Derek Roff, Karlo Mays, Gary Grady, Bertilo Wennergren, kun skajpa apero de Evildea kaj eble iuj surpriz-aperoj. Dum la unua semajno de julio, KTFanoj lernos interalie pri voĉaktorado, sonteĥniko, muntado, la Esperanta muzikindustrio, tradukado kaj verkado de kantoj, kaj pri interretaj rimedoj por disvastigado de kultura enhavo. La ĉefa projekto en 2016 temos pri nova radio-dramo! La partoprenantoj lernos interalie pri la kreado de fonsonoj por la rakonto, provludos pri la laŭtlegado de la teksto, kaj kunlaboros pri la registrado de la prezento antaŭ la publiko, por posta eldono. Se tiaj metiejoj povas ion aldoni profite al viaj scipovoj, kaj se vi ŝatus partopreni kontribue kiel Festivalano, informiĝu ĉe ni!

Ni invitas vin kontakti nin, se vi havas filmon, kiun vi ŝatus aperigi dum la KTF, aŭ se vi ŝatus proponi projekton por la sekva jaro. Dum la unuaj du jaroj, la partoprenantaro de KTF kreis plurajn mallongajn filmojn, kaj prezentis vesper-longan teatran programon antaŭ la publiko. KTF prezentis jam prelegojn kaj metiejojn pri inter multaj aliaj temoj aktorado (kaj sursceneje kaj antaŭ la kamerao), utiligo de la voĉo por aktoroj, kant-teĥniko, la prezentarto de danco, lumigo por la kamerao, muntado de filmo, kaj la historio de filmo en Esperantujo. Mankas nur vi, viaj ideoj kaj kontribuoj, kaj viaj eltrovemo kaj kunkreemo!

***

http://kotofesto.org/hejmo/

Retejo de la Kino-Teatro Festivalo

“En nia mondo de sociaj medioj kaj amaskomunikiloj, la prezentarto estas fako, kiu profitas de la utiligo de Esperanto”

“Pli kaj pli mi konstatas pri la avido por esperantlingvaj filmoj kaj aliaj kulturaj enhavoj, kaj pri la relativa facileco krei kaj disvastigi tiujn, kompare kun iam ajn antaŭe”