Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

INTERVJUO

Jorge Camacho: “Malgraŭ ĉio, ni plu verkas”

Rogener PAVINSKI, en kunlaboro de Sara SPANÒ kaj Nicola RUGGIERO

“Ne nomu min optismisto”, asertas la hispana poeto Jorge Camacho [Ĥorĥe Kamaĉo], kiam oni demandas lin pri la nuntempa esperantlingva beletro. Povas esti ke la situacio de la verkarto en nia lingvo ja ne tiom multe festindas, sed ja estas kelkaj kialoj pro kiuj ni povas iom fieri.

Kaj Camacho mem estas unu el tiuj kialoj. Li fariĝis konata pro siaj noveloj en la fruaj 90-aj jaroj kaj gajnis premiojn plurfoje en la Belartaj Konkursoj de UEA. De tiam ĝis nun, li daŭre produktas plurĝenrajn verkojn kiel poemoj (lia plej fekunda kampo), noveloj, prozaĵoj kaj eseoj.

Tamen lia aserto kompreneblas. Ĉu iam ajn en la historio, poeto rajtis esti optimista? Kiel tiu homo kapablos senti kaj esprimi profundajn sentojn kaj pensojn, se li restas simpla optismisto? Tiaj uloj verŝajne pli taŭgas kiel komercaj reklamistoj ol poetoj.

Sperta recenzisto, en 2007 li decidis lanĉi Beletran Almanakon, kiu provas (re)vivigi la beletron en la Internacia Lingvo. La literatura libroforma revuo jam troviĝas ĉe sia 14-a numero kaj elstaras, krom la enhavo, pro sia bela kaj profesia aspekto.

Diskutanta kaj diskutata, Camacho certe estas unu el la plej aktivaj verkistoj. Liaj opinioj kaj verkoj ne troviĝas en la kutima loko de la ordinara saĝo kaj senco. “Mi ŝatas elturni kiel ganton tiajn falsajn verojn ĝisnaŭze ripetatajn”. Laŭ unu el liaj recenzantoj, “temas pri poeto antaŭ ĉio de l’ intelekto”. Malgraŭ la eta merkato (se ni ja rajtas uzi la vorton “merkato”) de la Esperanta kulturo, espereble Camacho (eĉ maloptimisme) plu verku!

Kiam en via vivo aperis la literatura enamiĝo? Kiuj estis la unuaj libroj/verkistoj, kiuj frue influis vin?

Mi legas de mia infanaĝo... Unu el la aŭtoroj, kiuj sufiĉe frue impresis (kaj do influis) min estas Poe, kiam mi estis ĉ. 10-jara. Poste, en la gimnazio, sekvis Borges, Kafka, Tolkien, La nomo de la rozo de Eco, Frankenstein de Shelley... kaj ankaŭ sciencfikciaj aŭtoroj kiel la ĵus mortinta Bradbury kun siaj Marsaj kronikoj. Kompreneble mi legis ankaŭ hispanajn aŭtorojn, kiel Rafael Sánchez Ferlosio, kaj Esperantajn... sed la bazo plejparte estis tiuj klasikaj verkoj de la 20a jarcento, kun pli-malpli fantazia (tamen tre rigora) aliro al nia realo.

Vi verkis kaj publikigis dulingvajn poemarojn, en via denaska hispana kaj en la elektita Esperanto: Ĉu vi sentas vin Esperanta aŭ hispana poeto?

Mi sentas min multaj aferoj aŭ uloj samtempe, ekzemple hispano verkanta jen disfoje hispanlingve, jen ĉefe en Esperanto. Sed nuntempulo ricevas influojn de tre diversaj kulturoj kaj medioj, kiel mi menciis en la antaŭa respondo, kaj ne nur de libroj: ankaŭ de filmoj, de ĵurnalaj artikoloj kaj novaĵoj, de kantoj, de homaj kontaktoj... Kiel diris iu hispana aŭtoro, hispana verkisto de la 21a jarcento similas pli al sam-epoka ĉeĥa literaturisto ol al hispano de la 15a aŭ 16a jarcento. Ankaŭ tial mi pensas ke ne havas sencon paroli pri “Esperanta kulturo” komparebla al la kulturoj naci-lingvaj, sed nur pri “(monda) kulturo (produktita) en Esperanto”... kvankam eĉ pri tio mi komencas havi dubojn, nome pri la eblo ke ekzistu nur unu monda kulturo. Tamen ni lasu nun tiun temon, sufiĉan por verki tutan eseon.

Via plej lasta poemaro, La silika hakilo, lanĉiĝis pasintjare. Kiel vi komparas ĝin kun viaj antaŭaj poemaroj?

Verkante mi provas esplori, kaj klarigi al mi mem, la rilaton inter la kosmo aŭ la naturo kaj tio kion mi de pluraj jaroj nomas “la mondo” (t.e. la homa mondo). Tiu distingo, ne tute klara en miaj unuaj poemaroj Celakantoj kaj Saturno, konturiĝis multe pli detale en la sekvaj kaj speciale en La silika hakilo, jam de la titolo mem. Sed mi ne estas filozofo, kaj lastatempe mi havas la senton, ke ju pli mi esploras, cerbumas kaj malkovras, des malpli mi komprenas la menciitajn rilatojn, la kosmon kaj la mondon ĉirkaŭ mi, la agojn kaj dirojn de la homoj. Kio signifas ke vi verŝajne ne povos ĉesi verki, esplori, demandi, hipotezi...

Kia estas via persona verkprocezo?

En la lastaj jaroj mi verkas preskaŭ nur poemojn, sed la procezo similas: mi ekhavas ideon, kiun kutime mi tuj notas en poŝkarejeton aŭ sur ajnan paperpecon (ekzemple sur trinkejan papertukon); poste mi disvolvas kaj prilaboras la ideon ĝis definitiva formo, sufiĉe rapide ĉar, pro denaska pigreco, mi evitas produkti longajn verkojn kiel romanoj aŭ epopeoj. Tre malofte mi modifas ion jam verkitan, krom se temas pri evidenta eraro; anstataŭe mi preferas verki ion novan. Sed kelkaj ideoj ne tuj transformiĝas al verko; ili restas notite, aŭ en fora anguleto de la cerbo, ĝis oportunaj tempo aŭ cirkonstancoj revenigas ilin, se tiel diri, al la verkejo aŭ verkujo.

Kredeble vi estas la sola poeto kiu parolas pri amo sen rekte citi ĝin, kial?

Ĉu mi ne citas amon rekte? Hm, mi iom dubas... sed probable vi pravas pri tio ke la vorto “amo” mem ne oftas en miaj poemoj. Nu, eble mi havas emon paroli nerekte pri multaj aferoj, ne nur pri amo. Oni povas verki pri homoj skribante la vorton “araneo” — kaj inverse. Kaj oni povas ankaŭ pritrakti amon en poemo kiu ŝajne temas nur pri fikado, aŭ pri partikla fiziko.

Novaj teknologioj, komputiloj kaj interreto allogas pli kaj pli la junulojn. Ĉu vi sentas ke mankas legemo kaj literatura interesiĝo de tiuj generacioj? Ĉu tio influos la kulturon estonte?

En ĉiuj epokoj estis homoj legemaj kaj homoj nelegemaj, ene de siaj kapabloj kaj cirkonstancoj. Aŭ eble mi devus diri: konemaj kaj nekonemaj, nesciemaj. Ankaŭ nun multaj junuloj interesiĝas pri la nuntempo, aŭ pri kantoj de jardeko kiam ili ankoraŭ ne naskiĝis, aŭ pri filmoj aŭ libroj de la pasinta jarcento... Komputiloj estas plia fenestro al tiaj verkoj, kaj eĉ se oni ĉesos legi paperajn librojn (pri kio mi dubas, same kiel kino ne murdis teatron, nek aŭtoj biciklojn), ankaŭ per bitlibroj kaj bitlegiloj oni legos teatraĵojn de Ŝekspiro aŭ poemojn de Omar’ Ĥajam’. Ĉiel ajn, legemuloj kaj verkemuloj verŝajne neniam estos plimulto, krom en “strangaj” socioj kiel Finnujo aŭ Islando.

Malgraŭ tio, ĉu novaj talentoj plu aperas en la E-literaturo aŭ poezio aparte?

La Esperanta literaturo, t.e. la literaturo verkita kaj verkata en Esperanto, estas juna literatureto konsistanta el izolitaj verkistoj disaj sur la mondo, kiuj nur escepte formas iom stabilajn grupojn. Mi suspektas nun ke neniam estis multe da gravaj kaj atentindaj aŭtoroj samtempe en iu ajn historia periodo de nia lingvo... kvankam oni foje ricevas tian impreson. Nu, finfine ŝajnas ke nuntempe pluraj junaj homoj ekaperas sur la horizonto de nia beletro, kiel Bojesen, Ruggiero, Westover... kaj oni pardonu mian nemencion de aliaj nomoj, kiuj ne venas tuj al mia kapo. Mi tre ĝojas pri tio, ĉar ne decas ke 45-jarulo kiel mi plu sentu sin “la plej juna poeto” en la malvasta panoramo de nia nuntempa beletro.

Ĉi-rilate, ĉu la poemo Vidpunktoj estas ia mesaĝo al la junaj generacioj kaj ilia estonteco?

Ĝi havas unu mesaĝon, sed ne nur por junuloj: ne kredu tion kion oni insiste rakontas al vi (ekzemple “vi, junuloj, estas la futuro”). La samaj kiuj ripetas tiajn sloganojn, kutime kaŝas la tranĉilon aŭ la pafilon sub la luksa jako. Ĝenerale mi ŝatas elturni kiel ganton tiajn falsajn verojn ĝisnaŭze ripetatajn. Ofte ni falas en la kaptilon de kliŝaj diroj, pri kies kliŝeco ni ne konscias. Bedaŭrinde la lingvo, krom helpi komuniki pensojn kaj ideojn, estas ankaŭ ideala ilo por tordi, falsi, maski aŭ vuali pensojn, dirojn, realojn.

Laŭ vi, kiel statas la nuntempa esperantlingva beletro kompare kun pli fruaj tempoj?

Kiel diras Miguel Fernández, ni estas kvar ranoj en marĉo. Ali-vorte: nur kelkaj aŭtoroj, kaj ne multe pli granda publiko (por poezio eble nur kvindeko da homoj en la tuta mondo). Kaj malgraŭ tio (kaj la histeriaj kampanjoj de “bonalingvistoj”) ni plu verkas. Mirinde! Sed, responde al via demando, mi havas la impreson ke finfine nur kelkaj aŭtoroj verkas interesajn prozaĵojn, kaj en poezio la situacio ne multe pli bonas. Do, ne nomu min optimisto. Tamen nepras diri ke certaj unuopaj verkoj kaj verkistoj sendube atingis nivelon perfekte kompareblan kun tiu de nacilingvaj literaturoj.

Ĉu Beletra Almanako jam stabiliĝis kiel referenca literatura eldonaĵo? Ĉu vi ricevas sufiĉe da materialo aŭ oni devas multe serĉi? Kiel funkcias la kunredakta laboro?

Post la malapero de Fonto kaj la ideologia kaj kondutprincipa degenero de Literatura foiro, restis nur revuoj parte literaturaj, kiel La gazetoLa kancerkliniko. Ni pensis ke ni povas prezenti libroforman revuon kun legmaterialo pri diversaj temoj, en diversaj ĝenroj kaj stiloj, kaj por diversaj gustoj. Ŝajnas ke sufiĉe da homoj ŝatas la rezulton, ĉar male la profesia eldonejo Mondial ĉesigus ĝian aperigon. Koncerne materialon, jes ja necesas mendi aŭ serĉi iujn kontribuojn, sed aliflanke pluraj aŭtoroj ne hezitas proponi rekte siajn verkojn al ni. Krome, laŭ interkonsento kun UEA, ni publikigas ĉiujare verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj (kvankam pri kelkaj el ili verdire mi ne komprenas kial damne ili ricevis premion, sed, nu, eble aliaj pensis same pri premiitaj verkoj de mi). Cetere, danke al la interreto kaj mirindaĵoj kiel podofo-dosieroj ks, la redaktado interkontinenta okazas glate kaj flue. Persone mi ŝatus kalkuli je pli aktiva kontribuado fare de la juna generacio, kaj se eble ankaŭ de pli da virinoj, da neeŭropkulturanoj ktp. Kaj pri la rolo de BA en la historio de nia literaturo, estas tro frue por paroli... Oni vidos, sed post 14 libroformaj numeroj kun ĉ. 2.000 paĝoj entute, mi ne dubas ke BA ricevos kelkan pritrakton en gvidlibroj pri la historio de niaj beletraj periodaĵoj.

Vi estas ankaŭ konata i.a. pro uzo kaj kreo de neologismoj en la poezio. Ĉu vi povas citi kelkajn, kiuj aperis de via plumo? Ĉu tiaspeca diskuto daŭre furoras en la beletra medio?

Ekzemple, mi tuj ŝatis kaj ekuzis en poemo la vorton “mojosa” (en Koploj kaj filandroj), aŭ la kvazaŭprefiksan uzon de “bit-“ (responde al la angla “e-“) kaj la liternomon “vuo” (por la litero w, simile al “kuo” por q) lanĉitajn de Pokrovskij. El propra rikolto, jen “anzino” (ĉiamverda ilekskverko), “hrojno” (solidiĝinta lafo), “skripto” (antaŭteksto de kultura produkto, ekzemple de filmo), “umiko” (tio kion aliaj nuntempe nomas “koramiko”, male al la uzo ekzemple en Kalevala)... Sed la vortojn mi ne proponas; mi simple uzas aŭ ekuzas ilin okaze de bezono, kio estas tute subjektiva kriterio, same valida kiel tiu de aliaj uzantoj de la lingvo.

Vi ankaŭ helpis organizi kaj multe aktivis en kelkaj KEFoj, ĉu ne? Kial tiaj aranĝoj ne povas okazi pli ofte? Ĉu la esperantistoj ankoraŭ ne sufiĉe aprezas kaj konsumas originalan E-kulturon?

Tiaj aranĝoj verŝajne ne okazas pli ofte pro manko de homoj: kaj de publiko kaj de organizantoj. Vere, en Esperantujo mankas homfortoj (aŭ “homa kapitalo”)... La fakto ke tamen ekzistas kulturo kaj literaturo en nia lingvo malgraŭ tiom da problemoj, estas en si mem interesa miraklo. Persone mi preferas tiajn renkontiĝojn kun ne tro da partoprenantoj kaj kun dense kultura (kaj distra!) programo, al la amasaj, turismozaj UKoj. Ĉiel ajn, kiel oni bone scias, la plej interesa angulo en kongresejoj normale estas la koridoroj kaj la tabloj kafejaj.

Kiujn verkojn vi indikas al tiuj, kiuj volas eniri la mondon de la esperantlingva literaturo?

Mi rekomendus komenci per antologio de prozaĵoj kiel 33 rakontoj (aŭ, en la reto, 25 klasikaj esperantaj noveloj*) kaj per la Esperanta antologio de poemoj, por ke oni vidu ke, krom Zamenhof kaj Auld, ekzistas aliaj aŭtoroj en la historio de nia literaturo, kaj aliaj literoj en la alfabeto ol A kaj Z. Poste oni legu romanojn kiel Sed nur fragmento de Steele aŭ la lingve ekstrema La Litomiŝla tombejo de Piĉ. Kaj, se temas pri poemaroj, mi senhezite rekomendus la verkojn de Edwin de Kock kaj Baldur Ragnarsson, kaj la plurrilate defian Kantoj de Anteo de Mao Zifu.

Kiujn planojn por la estonto?

Nun mi verkadas poemojn por mia sesa poemaro, kies titolo verŝajne estos En la profundo. Sed, kvankam jam nun mi havas sufiĉe da materialo por publikigo de libro, mi prefere atendos ĝis 2013, por ne elĉerpi la fortojn de la eldonisto kaj de la espereble ekzistanta publiko. Antaŭmendoj bonvenas ;-)

Krom tio, mi planas kuntraduki poemojn de Antonio Orihuela, hispana liberecana poeto, kun la intenco aperigi antologion. Kaj mi ankaŭ ŝatus kompili poemaron kun miaj hispanlingvaj poemoj, ĉu originale verkitaj tiulingve, ĉu elesperantigitaj... Sed, kiel mi jam diris, mi pigras facile kaj senpene, glate kaj glite, tiel ke mi ne certas kiuj el tiuj projektoj iam konkretiĝos.

Rimarkoj

* http://esperanto.net/literaturo/noveloj/index.html

Blogo de Jorge Camacho:

http://jorgecice.blogspot.com

Retejo de Beletra Almanako:

http://www.beletraalmanako.com

“Mi pensas ke ne havas sencon paroli pri ‘Esperanta kulturo’, sed nur pri kulturo produktita en Esperanto”

“Neniam estis multe da gravaj kaj atentindaj aŭtoroj samtempe en iu ajn historia periodo de nia lingvo”

Vidpunktoj

Notu bone, junuloj: vi ne estas la futuro.

Elaston, energion kaj miraĝojn jun-aĝajn
mi konas, spertis aŭ, almenaŭ, memoras,
sed la sola futuro nomiĝas maljun’.

Ne trompu vin, junuloj: la paseo vi estas.

Via futuro? Jen mi!

(el Eklipsas, 2007)

Tremoj

tremas
la ter’
omene
la mar
cuname
l’ atom’
tumore
la hom’

(el La silika hakilo, 2011)

Parenteze

teleskopi
inkognite
saturnajn satelitojn
mikroskopi
efemere
spermerajn vostosvingojn
labila parentezo
)la hom’(
inter du lensoj

(el La silika hakilo, 2011)

Preĝo

De utopioj
savu nin dioj
— aŭ inverse!

(el En la profundo, 2013?)