Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

POEMO

Difinota antaŭ la 30-jariĝo

Paulo SILAS — Brazilo

Urĝas scii,
ĉar la tempo pasas.
Kion signifas esti juna?
Ĉu nura ĉeesto ĉi-flanke de la limdato?
Ĉu pozi kun allogaj konturoj?
Ĉu aparteni al grupo
kaj aktivi ope en serĉado de mankoj,
ridindeco, mokindeco
de fremduloj ekster la grupo?
ekster la tribo?!
Ĉu amuziĝi 24-hore
kaj zorgi kaj klaĉi
tag-nokte,
plendiurne,
pri siaj kaj aliulaj amrilatoj?
Ĉu drinki la tutan nokton ĝis konscioperdo?
Diri skandalajn fivortojn al olduloj
kaj parencoj?
Ĉu senpripensa prifajfo al ajna normo?
Kion signifas esti cis ĉi trideko?
Kion la juna junulo faros el sia tempo
por disponi senduban junecon?
Ĉu amason da ekscesoj?
Diru, kion signifas esti juna homo
en mondo de malegalrajtaj homaroj.
Ĉu iu trovos averaĝon
aplikeblan al ĉiuj terpartoj,
spit’ al ĉiaj faktaj soci-cirkonstancoj?
Kiu finpretigos hom-kun-homecan mezan punkton?
verdlingvan junul-kun-junulecon platigantan la eĝojn...
Kion signifas esti juna estulo?
kaj havi estan, ekzistantan, dumjunaĝan junulecon?
Kion signifas esti juna?