Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Junulara E-Semajno en Burg, Germanio.

Laŭ vidpunkto de unufoja organizanto!

Paweł FISCHER-KOTOWSKI

Pollando

**

Mia lasta jaro ne estis iel ajn speciala. Se mi devus iel difini ĝin, certe mi farus tion de negativa vidpunkto, kaj - inter ni dirante - mi ĝojas, ke ĝi jam finiĝis. Eĉ la jarŝanĝa festo ne prezentiĝis iel speciala, kaj pro multaj devigoj mi ne havis tempon pripensi la aferon kaj prizorgi ke la Nova Jaro estu bonvenigita de mi digne - gaje kaj bonhumure. Ja ĉiu jarŝanĝo estas iel alveno al io nova. Ĉe mi, ne pro iaj religiaj kialoj, ne pro superstiĉoj, sed simple pro mia kalendaro, kiu indikas la ritmon de mia vivo. Do, mi simple emis eniri la novan jaron plej optimisme, sen zorgoj kaj malĝojoj. Kaj...

Feliĉe varsoviaj esperantistoj oktobre proponis al mi kunlaboron, por la pol-germana jarŝanĝa aranĝo — la Junulara E-Semajno. Mi iom hezitis — mi tiam havis diversajn aliajn sindevigojn kaj, ĉefe, mankis al mi sperto ĉi-rilate. Mi fiere identiĝas kun Esperanto, kaj mi sekvas novaĵojn de la Esperanto-movado, sed iel okazis ke aranĝoj ĉiam evitis min. Aŭ hazarde mi evitis ilin? Ne gravas. Mi akceptis la ideon kaj membriĝis en la organiza teamo de JES 2010. Mi ricevis komunan taskon kun Karina, ankaŭ ŝi novulino ĉi-kampe: ni devis okupiĝi pri la taga programo. Jam dekomence, iom nature, ekestis inter ni divido — ŝi okupiĝis pri la distra parto, mi — pri la tema kaj movada. Ĝojaj ricevinte tiom respondecajn taskojn — do, ni estas serioze traktataj, ĉu ne? - ni pacience atendis la sekvojn.

Tempo pasis kaj ni, preskaŭ kiel infanoj en nebulo, pli kaj pli maltrankvile kontaktis unu la alian demandante kion, kiam, kiel fari? Alvenadis al ni mesaĝojn — pri iu gufujo (pri kio temas?), pri aligatorejo (ĉu iu volas alveni kun sia hejma besteto?), kaj fine ni eĉ ekpensis ke eble ni ne partoprenas preparadon de Esperanto-aranĝo sed ian bestĝardenon! Ĉiuj niaj duboj kaj demandoj feliĉe estis solvataj de Łukasz kaj Irek, kies helpemo ĉiam estis sentebla. Verdire, sen iliaj amikaj kaj paciencaj klarigoj, ni ankoraŭ nun sidus, kaj gratante niajn kapojn pripensadus la aferojn... Iom post iom, ni pli kaj pli komprenis. Daŭris la korespondado kun la kontribuontoj, la pensado, kiel organizi ĉion surloke, kaj la ĝojo de ĉiu unuopa renkontiĝo. Fakte, vi devas scii ke la organizado de la aranĝo donis al mi ne nur taŭgajn spertojn, sed ankaŭ multe, multege da ĝojo, ridoj kaj amuzo.

De tiu senzorga etoso eltiris min la tago de la vojaĝo al Burg. Ho ve!”, mi ekpensis frumatene. “Kaj se ĉio falos surloke? Se mi detruos al iu belan jarŝanĝon, pro neĝusta, nesufiĉa prizorgo de aferoj?”. Feliĉe, ĉiuj duboj foriris kaj la vojaĝtempo estis amuzplena (amuz-plena, ne am-uz-plena!). Ridoj ne finiĝis! Sume la veturado daŭris ĉirkaŭ 15 horojn, kaj JES-ejen ni alvenis kelkajn minutojn post noktomezo.

Surloke estis jam esperantistoj, ĉiuj freŝaj kaj pretaj... atendis la programon! Ho! Tiu, feliĉe, devis komenciĝi nur post ĉirkaŭ unu tago kaj duono, do restis ankoraŭ tempo por kontroli ĉu ankaŭ surloke ĉio estas en ordo. Mi mensogus, se mi skribus, ke mi scipovis senprobleme tuj orientiĝi tie kaj tuj ekkompreni mian rolon dum la aranĝo. Pli-malpli mi konis miajn devojn, sed ne ĉiun problemon mi mem scipovis solvi, kaj mi multe lernis dum tiu aranĝo de pli spertaj — Łukasz, Paŭlo, Julia, Manuela. Cetere ne nur pri organizado mi lernis, sed ankaŭ... lingve. Iom honte mi devas konfesi, ke neniam antaŭe mi havis okazon nomi manĝaĵojn kaj manĝilojn (do mi pli manĝis ol murmuris dum manĝotempoj).

Daŭre mi ĝojas ke Łukasz sukcesis konvinki min engaĝiĝi en la organizadon de la aranĝo. Mi multe lernis, mi ekkonis novajn, interesajn homojn, mi plispertiĝis ankaŭ pri ali-kampaj, diversaj aferoj, babilante kun unuopaj homoj. Dankojn specife mi direktu al Szabi — kiu prilumis ne nur tempon dum la JES, sed ankaŭ post la aranĝo.

La jarŝanĝa nokto estis tiu momento, kiam mi spertis plej multe. Mi ne memoras kiam mi laste estis tiom sentema kiom dum tiu nokto. Larmoj forsaltis de miaj okuloj, laŭ rapideco de aŭtomata pafilo — mi rigardis, sentis kaj eĉ partoprenis tion, pri kio dirado ofte kaŭzas mokojn en eksteresperanta medio — internacian amikecon. Ne tian fabelan, ne tian simple afablan, ne tian por-aktorumi-antaŭ-nekonvinkituloj, ne tian supraĵan kaj nesinceran, sed veran. Veran amikemon, toleremon kaj interkomprenon. Ne nur lingvan, sed ĝeneralan, homan.

Ludoviko Zamenhof estis genia homo — dankon al ĉiuj kiuj daŭrigas lian idearon! Mi emas membriĝi en tiu societo.

---

PS. Kaj daŭre mi pensadas pri tiuj problemoj pri nesufiĉa nombro de projekciiloj. Karaj kontribuintoj, ankoraŭfoje ricevu mian pardonpeton. Ĉi-jare ni estos bone preparitaj ĉi-kampe, kontrolu mem!