Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Rubriko de la prezidanto

La estonteco de Pasporta Servo estis unu el la ĉefaj diskutataj temoj en la lastaj monatoj de la TEJO-Komitato oficinta ĝis la fino de majo 2012. La debaton komencis la komitatano A de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, Marek BLAHUŠ, postulante de la Estraro konkretan laborplanon por tiu projekto kaj voĉdonon pri ĝia estonteco. La laborplanon preparitan sub la gvido de la estrarano Sergeo TYIRIN la Komitato traktis en kunveno en Gdańsk kaj en diskutlisto. Finfine alvenis la tempo voĉdoni por unu el tri ebloj. La unua el ili celis pluvivigi kaj pluevoluigi Pasportan Servon investante en dungo de pliaj programistoj kaj trovante pliajn volontulojn. Rezulte de tiu propono, eblus plu havi PS-n funkciantan, inkluzive de libreto ekde la venonta jaro. Aliflanke, tiu elekto necesigus investon de pliaj laborfortoj kaj de pliaj 500 ĝis 1000 eŭroj.

Laŭ la dua varianto la retejo de PS estus lasita en la nuna stato sen la prizorgo de TEJO, do konsekvence eblus uzi ĝin rete almenaŭ dum kelkaj jaroj, sed certe ne plu forme de libreto. Tiu eblo subkomprenigis ankaŭ eventualan transprenon de la projekto fare de aliaj homo(j) aŭ organizo(j). Fine la tria varianto celis fermi la nunan retejon de PS kaj instigi la komunumon migri al alia platformo ekster TEJO (ekz. CouchSurfing). Tiu ĉi varianto signifus laŭ iuj nuligon de PS, ĉar temus pri perdo de tre rekonata marko de TEJO, kaj perdo de la ekskluziveco kaj intimeco de la gastiganta reto. Certe ne plu eblus eldoni libreton kaj sendube perdiĝus signifa parto de la gastigantaro. Tamen laŭ aliaj tiu varianto signifus rezignon pri la nuna nekontentige funkcianta retejo, kaj migron al speciala subkomunumo en CouchSurfing. Tio necesigus unufojan investon de volontula laboro, sed apenaŭ financan. Poste la subkomunumo povos evolui memstare, ideale tamen plu sub la aŭspicio de TEJO.

La Komitato per tre forta, ĉirkaŭ du-triona plimulto subtenis la unuan varianton. La duan eblon elektis kvarono de la komitatanoj, dum la duan nur dekono. Tio signifas, ke atendas nin multe da laboro, sed samtempe la decido donas al la estraro mandaton rezervi buĝeton kaj serĉi homojn por pagite fari grandan parton de ĝi. Tio permesas al ni antaŭvidi ke baldaŭ Pasporta Servo atingu la staton pri kiu kontentos la uzantoj, la landaj organizantoj, la Komitato de TEJO kaj ankaŭ aliaj helpantoj.

Łukasz ŻEBROWSKI