Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
“HOMOJ, MI HAVAS ANONCON!”
Tiu ĉi estis la daŭra frapfrazo de la estrarano Michael Boris Mandirola de Itala Esperantista Junularo (ekde nun: IEJ), kiu animis la Internacian Junularan Festivalon 2014 dum la manĝoj kaj levis la ĝeneralan spiriton de la partoprenantoj. Jes, ĉar ankaŭ ĉi-jare okazis la plej atendita itala junulara esperantista evento de la jaro. Ĉi-foje la elektita gastiga urbo estis Kastel’ Sarda, province de Sassari, igante tiun ĉi la unua insula IJF.
PROGRAMO
La faka temo de la festivalo estis centrita sur genra egaleco en Esperantlingva terminologio, multrilate al la famaj reformlingvaj movadoj “riismo” kaj “iĉismo”. Pri tio okazis multe da seminarioj kaj eĉ kantprelego farita de Gijom’ Armide (franca muzikisto tre konata en Esperantujo) kune kun la sveda rokmuzika grupo La Perdita Generacio. Paralele estis ankaŭ tre bone provizita alternativa programo, per kiu la partoprenantoj povis ensocietiĝi, ĉefe parolante en lingvoj malsamaj de la ilia (ĉe la aligatorejo de Cesco Reale) aŭ dancante la tangon (ĉe la kurso de Michela Concialdi kaj Kim Jan Henriksen “Kimo”). Bedaŭrinde, pro la neĉeesto de la juna samideano Walter Bruno, ne povis okazi la prelego, kiun li estus farinta kun la prezidanto de IEJ Michele Guerriero, titolita “La mondo malamas vin”. Aldone estis aliaj tre interesaj aktivaĵoj, kiel la poezia ateliero de Nicola Ruggiero.
Flanke okazis la kutimaj kursoj de Esperanto, kaj bazaj kaj meznivelaj, krom la specialaj kursoj Grundtvig pri organizado de junularaj eventoj.
EKSKURSOJ
La du ĉi-jaraj ekskursoj estis: unu tuttaga al Alghero kaj al la arkeologiaj parkoj en Palmavera kaj Anghelu Ruju; unu posttagmeza en la regiono Anglona. La ĉeesto estis sufiĉe alta, el la 150 partoprenintoj, ĉirkaŭ po 60 homoj aliĝis al la du ekskursoj.
TRINKOMANĜA NOKTO
Neforgesebla vespero, kaj plene trempita en la vera kunpartiga spirito estis la Trinkomanĝa Nokto, dum kiu, orde aranĝitaj sur la tabloj, estis bonegaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj tipaj de pluraj nacioj, malavare kunportitaj de la partoprenantoj. Ĉi-maniere ĉiuj povis alproksimiĝi al aliaj kulturoj gustumante iliajn gustojn, ĉar ni ne forgesu, ke la historio de ĉiu popolo troviĝas ankaŭ en la manĝaĵoj.
KONCERTOJ
La vespera koncerta programo ĉi-jare estis vere eksterordinara! Krom la kantprelego de Gijom’ Armide kun La Perdita Generacio, pri kiu oni jam parolis supre, estis ankaŭ koncerto de la sama grupo LPG kaj alia de la muzikduopo Ĵele (komzistantanta el la patrino Lena kaj la filino Ĵenja).
Sed precipe, por la unua fojo post 20 jaroj, okazis historia kunveno de la famega rokmuzika grupo Amplifiki, kies anoj estis la unuaj, kiuj surdiskigis KDjn pri rokkanzonoj nur en la internacia lingvo. La akirita sukceso estis vere rimarkinda!
INTERNACIA VESPERO
La festivalo restis daŭre interesa eĉ en la lasta vespero, konata kiel la Internacia Vespero, dum kiu oni havis la eblon elmontri siajn kapablojn, ĉu kantajn, ĉu muzikajn, ĉu alispecajn. Inter la emocioj al ni donitaj de la antaŭmontrata kanto de Gijom’ kaj Anna Burenius el LPG (kiuj anoncis, ke ili kune surbendigos KDn) kaj la ridoj pro la “algoritma danco” farita de la prezidanto de IEJ, estas preskaŭ devige paroli pri la elmontro de la junaj afrikaj knaboj, kiuj volis sciigi nin pri siaj esperoj kaj emocioj, kuntrenante la tutan publikon per profundegaj kantoj.
Rimarkindas ankaŭ la iniciativo de Cesco Reale, efektivigita de li kaj de la juna Edoardo Perna, kiu konsistis en kantigo de la fama infankanto “Frat’ Jakobo” al multaj personoj devenantaj el malsamaj landoj, en ilia denaska lingvo. La kreita video, muntita de Edoardo Perna, estis projekciita dum la Internacia Vespero kaj baldaŭ disponeblos sur YouTube.
TRINKEJO/GUFUJO
Kompreneble ne povis manki la tagaj kaj noktaj programeroj kun la Trinkejo kaj la Gufujo, aranĝitaj kaj mastrumitaj de la helpantoj elektitaj rekte de IEJ. En la disponataj lokoj fluis riveroj da alkoholaĵoj por animi la vesperojn jam vervigatajn de la muziko de la krea DĴ Kunar, kiun ni dankas por la partopreno. Kandela lumo kaj fono de klasika muziko elektita de la eksestrarano Pierre, anstataŭe, estis tipaj de la Gufujo, perfekta kuniĝloko por flustri trankvile kaj gustumi teon: kaj normalaj kovertetoj, kaj specialaj slovakaj miksaĵoj, kunportitaj specife pro tiu okazo de la nova estraranino Zuzana Kozuchova.
ESTRARO
Dum la IJF, Itala Esperantista Junularo renovigis la societajn oficojn de la organizo per la tradicia ĉiujara asembleo. La voĉdonado okazis senprobleme, la membroj interkonsentis pri la nova kunmeto de la estraro: Michele Guerriero (Prezidanto), Emanuele Regano (Vicprezidanto), Stefano Di Fermo (Trezoristo), Zuzana Kozuchova, Michael Boris Mandirola, Rachele Conte, Andrea Manfredi, Giulia Cipolletta, Walter Bruno (Konsilianoj). Ni deziras al ili bonan laboron, kaj ni konvinkitas, ke la venonta IJF havos nenion enviendan por tiu ĉi.
STRUKTURO
La festivalo estis gastigita de la ripozcentro “Baja Sunajola”. La strukturo, eĉ sparta kaj malbone prizorgata, elstare plenumis sian rolon dank’ al la subitaj kaj taŭgaj intervenoj de la nelacigeblaj organizantoj, kiel ekzemple la “sinofero” de la nova estrarano Andrea Manfredi, kiu heroe, fajfante pri la risko, sin ĵetis en la akvojn de la kaldrono, kaj li tute trempiĝis, por ripari ĝin; cetere en la esperantista etoso la loĝejo ne havas ĉefan gravecon; kio valoras estas la kunpartiga kaj frateca spirito.
MANĜOJ
Necesas mallaŭda noto por la manĝeja aranĝo fare de la kuiristoj de la ejo, kiuj ne sukcesis resti ĉe la nivelo de la itala kuirado, fama en la tuta mondo. Kiel italoj, ni unue nin sentis ofenditaj, ĉar ni ne volas, ke eksterlandanoj pensu ion malbonan pri nia kuirarta tradicio.
AZILPETANTOJ
La prefekta oficejo de Sassari, en kies provinco okazis nia festivalo, estis devigita loĝigi 50 junajn afrikajn azilpetantojn, ĉiujn aĝantajn malpli ol 25 jarojn, en nian festivalejon dum 3 monatoj. Tio, tamen, tute ne kaŭzis ajnan malkomforton al la partoprenantoj, kaj male estis utila sperto por ambaŭ grupoj, ĉar en la Internacia Vespero, kiel jam menciite, ili kontribuis tre kortuŝe.
SUKCESO
Malgraŭ kelkaj neantaŭvideblaĵoj, kiuj peze elprovis la rimarkindajn kapablojn de la organiza teamo, la festivalo estis pli sukcesa ol tiuj organizitaj dum la pasintaj 14 jaroj, ĉefe pro la nombro da partoprenantoj: preskaŭ 150. Sen konsideri kelkajn loĝistikajn problemojn, kiuj kompreneble ne dependis de la decidoj de la Estraro, oni povas ĉiuokaze konstati pozitivajn rezultojn, komentojn kaj konkretajn faktojn. Ni menciu ekzemple la IEJ-an bilancon, prezentitan de la kasisto Stefano Di Fermo: el ĝi evidentiĝis, ke, malgraŭ la prognozata pasivo, la estraro sukcesis ne nur pliriĉigi la kapitalon de la kongresa kaso, sed eĉ akiri konsiderindan aktivon. La sukceson de la festivalo, ĉiuokaze, oni ĉefe ŝuldas al la konkreta kunlaboro de homoj, kiuj ne ŝparis siajn fortojn kaj sian (jam malmultan) libertempon, por ke ĉiuj povu travivi kiel eble plej komforte la IJF-an semajnon. La laboro farita de la estraranoj estas eminenta ekzemplo pri la esperantista spirito. Per siaj agoj, ili montris sian grandanimecon.