Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZO

Kanada vintro kiel rolulo

Mi havas antaŭ mi simpatian libron: “Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado”, de Louis Fréchette. Se estas vero, ke multaj legantoj elektas siajn librojn laŭ la beleco de la kovrilo, tiam ĉi tiu volumeto destiniĝas al furora disvendiĝo. La kovrilon ornamas reprodukto de bela pentraĵo de la kanada artisto Frederick Simpson Coburn (1871-1960), kiu montras vintran pejzaĝon kun domoj kaj ĉevalĉaroj. Cetere, li estas la aŭtoro de ĉiuj aliaj ilustraĵoj en la libro, inkluzive de ĉarmaj vinjetoj, mapoj kaj desegnaĵoj.

Sed kio pri la enhavo? Komence, ni diru, ke la volumo enhavas kvar informoriĉajn antaŭparolojn. Per tiuj ni ekscias pri la historio de la verko mem. Kvankam la aŭtoro estis franclingva, li unue publikigis ĝin en la angla lingvo, kun la celo montri al siaj najbaroj la vivon kaj kulturon de la franclingva Kanado. Ĉi tiu unua versio sukcesis ĉe la publiko. Poste li publikigis la franclingvan vesion, kiu kurioze ne tiom multe sukcesis. La originalo enhavas dek du rakontojn. La Esperanta traduko konsistas el ses elektitaj pecoj, sub la respondeco de kebeka Esperantisto Vincent Beaupré (1914-1984), sed neniam oni presigis ĝin — ĝi aperis per multobligita sistemo. Antaŭ nelonge, Francisko Lorrain reviziis la tutan tekston por ĉi tiu ĉarma eldono de Esperanto-Societo Kebeka, en 2013.

Rezultis bonega volumo, kiun oni legas kun plezuro. Oni povas diri, ke la ĉefa rolulo en tiu serio da rakontoj estas la severa kanada vintro, kun neĝoŝtormoj, ventego kaj torentaj riveregoj, kiuj antaŭ cent jaroj prezentis konstantan defion al la homa vivo. Meze de tiu kruda klimato, flagras la varmo de la kanada popolo, kiu alfrontas la defion per siaj forto, kuraĝo, stoikeco kaj delikata religiemo. Foje, ankaŭ popola humuro mildigas la kruelecon de tranĉa malvarmego. Malfacile estus elekti la plej bonan rakonton. Laŭ mia persona gusto, mi elektus la duan: “En neĝoŝtormo”. Ĝi priskribas aŭdacan veturadon de du kamaradoj en senhoma regiono, sub furioza vetero; la situacio fariĝas danĝera kaj senelira, ĝis ili ekvidas kabanon kun lumo...

La intenco de la aŭtoro montri la vivocirkonstancojn en franca Kanado antaŭ pli ol cent jaroj estas plene atingita. La verko havas tiun konvinkan etoson, kiu faras la bonan literaturon. Alivorte, ĝi kaptas la leganton en tiun scenejon, eĉ se tiu leganto estas brazilano, kiu neniam tuŝis neĝon. Jen estas la magio de literaturo.

La Esperanta traduko estas senriproĉa. Sobra, eleganta prozo, kiu uzas ĉiujn rimedojn de nia lingvo por esprimoriĉa, suka teksto. Fakte, oni tuj forgesas, ke ĝi estas traduko, sed flue ĝuas la enhavon kiel originalaĵon — kaj jen ĉi tio estas la plej alta laŭdo farebla al traduko. Abundas piednotoj, kiuj faciligas la komprenon de detaloj. Mi ne trovis eĉ unu preseraron.

Gratulon al la Kebeka Societo pro ĉi tiu valora kontribuo al nia bretaro!

Paŭlo Sergio Viana - Brazilo

***

Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado — 130 paĝoj

Louis FRÉCHETTE. Traduko de Vincent BEAUPRÉ kaj Francisko LORRAIN

Esperanto-Societo Kebekia - 2013