Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

Loĝante kun kato

Nadipedia (Nadia JATOI) — Pakistano

En ĉiu mateno mi bolkuiras kokinaĵon. Mi estis preskaŭ vegetarano, tial mi ne aĉetis viandon dum tre longa tempo, sed nuntempe mi ofte aĉetas kokaĵon kaj bovaĵon. Kial mi ŝanĝis mian kuiro-kutimon? Ĉar mi komencis loĝi kun kato ekde monato.

En Pakistano, speciale en vilaĝoj, oni havas bestojn, kiel ĉevalo kaj azeno, kiel laborforton; kaj kapro, ŝafo kaj bovo por manĝi aŭ melki. Tiuj bestoj havas “specialajn” rolojn en la homa vivo. Ĉevalo kaj azeno portas aĵojn; brutaro iĝas manĝaĵo; kaj kelkaj brutoj ankaŭ iĝas peltaĵoledaĵo. Ĵus oni festis Eid ul-Adha en Islamaj landoj, inkluzive en Pakistano (en ĉi tiu jaro, ĝi okazis la 21-an de aŭgusto). Estas forte kredate, ke Abrahamo preskaŭ oferis sian fraton Iŝmaelo al Dio, tial en la festotago, oni oferas bestojn al Dio kaj distribuas viandaĵon al la familio, parencoj, kaj speciale al malriĉuloj. Tiam mi ĉiunokte povis aŭdi blekojn de bestoj, kiuj estos buĉitaj por la tago.

Havi dorlotbestojn ne estas tre populare en Pakistanio, escepte se temas pri birdoj. Mi trovas, ke multaj homoj opinias, ke strangas posedi beston, kiu ne ludas ĝustan rolon en la domo. Iu amiko havas grandan nigran hundon, sed por dispeli ŝtelistojn. Mia kato ne povas fariĝi gardo-kato, nek melko-kato. Male, ĝi ĉiutage malhelpas miajn dormon kaj laboron. Mi regule iras al viando-vendejo por aĉeti kokaĵon por mia kato, kaj vidante tion, iu amiko de mi demandis kial mi ne donas la viandon al li, anstataŭ al tiu senutila kato, kiu nur povas longe dormi.

En la regiono kie mi loĝas, estas multaj sovaĝo-hundoj kaj sovaĝo-katoj, kelkfoje eĉ sovaĝ-azenoj. Ĝenerale, ili ne estas bone traktataj de homoj. Ebla rezono estas, ke la homoj ne estas sufiĉe riĉaj por pensi pri tio havi hejmbeston por varti kaj ami. Mono estas konsumata por kontentigi la bezonon de la familio, kaj hejmbesto ne estas rigardata kiel membro de la familio. Oni estas utilismaj kaj oni ne volas investi en bestoj (kaj homoj), kiuj verŝajne redonos nenion en la futuro. Alia rezono estas, laŭ mia observo, ke respekto al bestoj mankas al homoj. Ofte ili diras, ke homoj estas pli bonaj ol bestoj. Unufoje, iu virino koleregis kiam mi diris, ke homo ankaŭ estas animalo. Ŝovaĝaj hundoj kaj katoj estas tre malgrasaj kaj makulitaj, tial oni ne tuj sentas ke ili estas ĉarmaj.

Ĉu kato estas vere senutila besto? Post kiam mi decidis akcepti katon en mia domo, mi devas pagi por aĉeti viandon, kiun mi ne aĉetis antaŭe, sed mi ne pensas, ke tio estas vana elspezo. Loĝante kun kato, mi povas gajni novan scion. Miaj amikoj en fremdaj landoj, kiuj loĝas kun katoj, aŭ laboras por helpi sovaĝkatojn, donas al mi kelkajn konsilojn; Pri tio, kion kato preferas manĝi, kaj kion mi devas fari por krei bonan rilaton kun la kato. Mi estis tre senscia, tial mi ne sciis, ke mi ne devus doni lakton al la kato, kaj mi pensis, ke la kato manĝas ankaŭ legomon.

Mi ja pensas, ke ni povas senti grandan plezuron loĝante kun besto. Same kiel ni sentas plezuron, kiam ni prizorgas infanon, ni sentas plezuron kiam ni laboras por hejmbesto. Laŭ mia opinio, “havi hejmbeston” ne estas tre ĝusta esprimo; mi preferas diri kiel “loĝi kun hejmbesto”, ĉar mi pensas, ke ĝi estu membro de la familio. Bedaŭrinde en Pakistano ne estas multaj hospitaloj por bestoj kie katoj povas ricevi vakcinon aŭ kastran operacion. La organizaĵoj por bestaj rajtoj ne bone funkcias. Sed mi esperas, ke oni komencos prizorgi bestojn pli, se la vivo-kondiĉo de la homoj pliboniĝos. Kaj mi ankaŭ opinias, ke ni ne povas diri, ke la homo estas pli valora ol aliaj animaloj. Se ni pensas ke ni estas pli fortaj ol la bestoj, do ni devus helpi ilin. Por mi, doni etan monon al almozulo kaj doni manĝaĵon al sovaĝhundo ambaŭ estas egale karaj. Preskaŭ ĉiutage mi klopodas por ripari la balailon, kiu detruiĝas pro la ungegoj de la kato, sed mi ja trovas ĝojon en tiaj tagoj.

**

GLOSARO

kokinaĵo. Viando de kokino (korta birdo)

melki. Elpremi la lakton el la mamoj de bruto

rolo. Funkcio, agado, posteno, ĉio, kion iu estas komisiita aŭ supozata fari

bruto. Besto bredata are

ledo/pelto. Besta haŭto preparita por la homa uzado

gardi. Zorgi, ke ies vivo ne venu en danĝeron

rezoni. Logike kunmeti argumentojn k tiri el ili konkludon

utilismo. Doktrino, kiu rigardas la utilon kiel principon

vana. Ne produktanta efikan rezulton; senutila

bleko. Voĉo, krio de besto

kastri. Senigi je la generpovo

operacio. Kirurgia procedo

almozulo. Homo, kiu petadas monon

ripari. Remeti en la antaŭan staton de bona funkciado

balai. Forŝovi malpuraĵon per speciala ilo, konsistanta el fasko da vergetoj aŭ haregoj

ungo. Korneca elkreskaĵo ĉe la ekstremo de homaj aŭ bestaj fingroj