Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

#KDLT

Konsumantoj aĉetas vestaĵojn nur por Instagram-foto kaj revenigas ilin

Aĉeti vestojn por eleganta okazaĵo, kaŝi la etikedojn kaj revenigi ilin al la vendejo la sekvantan tagon, estis dum jaroj la strategio de superfluaj aĉetantoj. Tamen la homoj faras tion nuntempe nur por la “gramo”.

Laŭ enketo komisiita de la kreditkarto-kompanio Barclaycard, preskaŭ unu el 10 aĉetantoj (9%) en Britio agnoskas la aĉeton de vestaĵoj nur por fari foton por socimediaj amaskomunikiloj, kiel Instagram. Post kiam la “kostumo de la tago” iĝas reta, ili redonas ĝin reen al la vendejo. La enketo kun 2.002 plenkreskuloj montris, ke aĉetantoj inter 35 kaj 44 jaroj plej verŝajne faros tion, kaj viroj pli multe ol virinoj. (Tamen la enketo preterlasas adoleskantojn, grandan demografieron por Instagram).

Laŭ Barclaycard, la enkonduko de la politiko “provu antaŭ ol aĉeti” ĉe retaj vendistoj — kie homoj pagas la vestaĵojn, kiujn ili mendis enrete, nur post kiam ili elprovis ilin hejme — povas kontribui al ĉi tiu tendenco. Sed la kresko de la sociaj amaskomunikiloj signifas ke ne nur de famuloj oni atendu flegadon de persona marko.

Ĉar ni senĉese dokumentas nian vivon kaj elmontras ĝin rete por publika juĝo, esti kaptita en la sama kostumo pli ol unufoje — kion multaj vidas kiel fuŝon aŭ “socian malkonvenaĵon” — preskaŭ neeviteblas. Kaj kreskas la kosto de ĉiuj kradvortoj #OOTD — Outfit of the Day (#KDLT Kostumo de la tago), kio igas la malmendon komprenebla taktiko.

Estas markoj, kiuj specife adaptiĝas al la Instagram-butiko, kiel la populara Fashion Nova. Ili estas vestoj faritaj por sociaj amaskomunikiloj: kio signifas esti uzataj unu-, eble dufoje, fotataj kaj forĵetataj”. Iuj tamen moviĝas kontraŭe: Vestaĵoj, kiuj enhavas ecojn de “uniformaj laboroj” plifortiĝis en la lastaj jaroj, celante liberigi virinojn el la tiraneco de kostumoj. Revenas ankaŭ la koncepto de la “kapsula vestoŝranko”, kiu pledas por investo en malgranda nombro da altkvalitaj pecoj anstataŭ multaj laŭmodaj, forĵeteblaj vestoj.

De Hanna Kozlowska

por quartzy: qz.com