Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KER-trejnado: Oportuno por ni, junuloj!

Marcionilo Vasconcelos

La retpaĝo “Akademio de TEJO” ĝisdatigis novajn erojn pri la KER-trejnado. KER, Komisiono pri Eksteraj Rilatoj, celas kapabligi junulojn por reprezenti la Tutmondan Esperantistan Junularan Organizon dum eventoj, en diskutoj (retaj aŭ ĉeestaj), kaj tiel prezenti, reprezenti kaj montri al aliaj grupoj, eksteresperantaj, la gravecon de niaj ideoj, niajn perspektivojn, lingvopolitikojn, ktp.

Ĉe la retpaĝo de “Akademio de TEJO” estas reta trejnado kiu celas kapabligi junulojn kiuj interesiĝas pri KER. Tio estos la unua nivelo de la trejnado, kaj ĝi proponas “enkonduki vin kiel agi kiel reprezentanto de TEJO. En la sekvaj eroj vi lernos tion kio estas la malsimileco inter eksteraj rilatoj kaj informado, kiel respondi al tiklaj demandoj kaj pri la lingvopolitika pozicio de TEJO.”

La reta trejnado havas tri nivelojn, el kiuj la unua enhavanta ĝeneralajn klarigojn pri la eksteraj rilatoj. La dua nivelo estas gvidata de spertaj reprezentantoj de TEJO, konatigante vin kun aliaj organizoj kiuj nia Esperanta junulara organizo havas reprezentantojn; kaj fine, la lasta nivelo celos helpi vin spertiĝi pri la organizoj kie vi rolos kiel tejo-reprezentanto.

Nepre vizitu la retpaĝon https://akademio.tejo.org/kursoj/eksteraj-rilatoj/, informiĝu pli bone, kontaktu la organizantojn kaj pretiĝu por agi favore al TEJO, lertiĝante kiel reprezentanto de ia organizo kiel la nia.