Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ARTO

Kial naskiĝis impresionismo?

MATSUMOTO Midori - Japanio

Bonvolu kompari ĉi tiujn du pentraĵojn faritajn de francaj pentristoj en la 19-a jarcento:

En la unua pentraĵo, “La filino de fiŝisto” (1872) far William Adolphe Bouguereau (1825-1905), juna virino portas reton surŝultre kaj tenas korbon sur la brako. La pompa skarpo sur ŝia kapo kaj la helkolora haŭto altiras nian atenton. La aŭtoro pentris ĉiujn maŝojn de la reto kaj la diverskolorajn florajn desegnaĵojn sur la skarpo. Krome, li desegnis la konturojn de preskaŭ ĉiuj motivoj en la verko. Li pentris ĉiujn aĵojn tre fidele kaj detale, kiel ili vidiĝis al li.

En la dua pentraĵo, “La ŝipo ĉe marbordo” (1881) far Claude Monet (1840-1926), sub blua ĉielo kun nuboj ŝipo surgrundas. Li uzis la teknikon de dividitaj peniktiroj por prezenti la fenestrojn ĉe la fonaj apartamentoj kaj distingis nur la vizaĝojn, bustojn kaj gambojn de la homoj ĉirkaŭ la ŝipo per larĝaj tuŝoj. Li ne uzis realajn kolorojn por prezenti la marbordon, sed anstataŭe uzis flavan, grizan kaj verdan kolorojn por la tero. La antaŭa kaj fona bordoj etendiĝas horizontale en la verko, kiu donas al ni la impreson, ke ĝi estas ebena. Li ne metis konturojn ĉe la randoj de la motivoj.

Bouguereau estis reprezentanto de akademiecaj pentristoj. Monet, reprezentanto de impresionistoj, kiuj protestis kontraŭ la akademio. Estas natura la granda diferenco inter tiuj pentraĵoj faritaj de pentristoj, kiuj subtenis malsamajn principojn. “La filino de fiŝisto” estis kreita dum leviĝis impresionismo. Nur du jarojn poste okazis la unua impresionisma ekspozicio. La tradicia pentromaniero de Bouguereau estis tamen tre populara en Francio. Tio signifas, ke la akademiecaj pentristoj havis absolutan aŭtoritaton eĉ kiam la impresionismaj pentristoj komencis aktivi. La impresionismaj pentristoj, kiel Renoir kaj Sisley, estis kontraŭ la realecaj pentraĵoj kaj havis la saman opinion, ke pentristoj povus akiri pli liberan pentromanieron.

De 1874 ĝis 1886, impresionismaj ekspozicioj okazis ok fojojn. Dum tiuj 12 jaroj, impresionistoj travivis malfacilaĵojn ricevante kritikojn kaj mokridojn, ĉar ili ignoris la teknikojn de perspektivo, modlado kaj klarobskuro, kiujn oni bezonis por fari tradiciajn pentraĵojn. Krome, ne la figuro de homo, sed pejzaĝoj altiris la intereson de impresionistoj. Ili ĉefe faris pentraĵojn de pejzaĝoj ekster sia ateliero.

Kio naskis impresionistojn?

Unue, la impresionistoj ekpentris pejzaĝojn ekster la ateliero. Por ebligi tion, ili bezonis farbotubon. La fabrikanto Lefranc kunlabore kun la pentristo Chardin, kiu loĝis sur la 2-a etaĝo de la vendejo, inventis ĝin por ebligi pli longan konservadon de la farboj. Ĝis tiam, pentristoj uzis porkajn urinajn vezikojn, kiuj ne estis tre hermetikaj, por konservi la farbojn.

Due, oni ekuzis gaslampojn en Parizo en 1817. Ilia uzado atingis kulminon en la 1860-aj jaroj. La imperiestro Napoleono III kredis, ke la urbo devas esti plena je aero kaj lumo same kiel la homa korpo, kaj metis duoble pli multajn gaslampojn ol antaŭe en Parizo post la alveno al tiu posteno. Li ankaŭ ordonis meti lumon dum la tuta nokto tra unu tuta jaro en la urbo. En la lastaj jaroj de la 19-a jarcento, gaslampojn anstataŭis arkolampoj, kiuj vekis la konscion pri lumo ĉe la impresionistoj. Ili multe pentris pejzaĝojn kun lumo verŝata de la suno, sed eblas argumenti, ke ankaŭ la nokta lumo el arkolampoj kreskigis la sentemon pri lumo ĉe la impresionistoj.

Trie, grava estis ankaŭ la tekniko de fotografio. La pentristo Daguerre inventis la fotografion en 1837 kaj prezentis la inventaĵon al la akademio de Scienco kaj Arto en 1839. La mondo surpriziĝis pro la ekzakteco kaj alta sentiveco de la nova tekniko. La pentristoj devis repripensi sian mision. Ĝis tiam, multaj pentristoj konkuris inter si por fari miniaturojn (malgrandajn artajn objektojn delikate prilaboritajn), sed pro la rimarkinda progreso de la tekniko kaj scienco, ili ricevis grandan ŝokon. Multaj pentristoj, kiuj perdis memfidon, ŝanĝis sian profesion de pentristo al fotografiisto.

Pentristoj ofte kreis pentraĵon, en kiu ĉevalo estas fluganta al la ĉielo kun siaj kruroj etenditaj antaŭen kaj malantaŭen. Sed fotografio pruvis, ke la kvar piedoj de la ĉevalo ne samtempe foriras el la tero en tia pozo. Tiaj pentraĵoj ricevis mokridojn post la naskiĝo de fotografio. La pentristoj estis do devigataj esplori sian individuecon kaj trovi vojon por daŭre esti pentristo. Ili komencis meti pli multe da farbo sur la kanvason kaj malglatigis la surfacon de pentraĵo per peniko kaj paletra tranĉilo por fari tion, kion fotografiistoj ne povis fari. La impresionistoj, kiuj interesiĝis pri plastiko sukcesis fariĝi novtipaj pentristoj. Ekde tiam, la historio de arto fariĝis tiu de la plastika arto.