Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Junulare Forume

En la lasta jaro Tutmonda Esperantista Junulara Organizo atingis bonajn rezultojn kadre de la Forumo Junulara Eŭropa (FoJE). Michael Boris Mandirola estis nomumita al la Konsulta Konsilio pri Membro-Aliĝoj, kie li diligente faras siajn taskojn. Veronika Poór estis elektita al la Konsila Konsilio pri Junularo de la Konsilio de Eŭropo, kie ŝi ekoficos ekde la 1a de januaro 2016. Aldone, diversaj aktivuloj de TEJO partoprenas trejnadojn, kunsidojn tra la mondo pagitajn de la mono de FoJE. Ankaŭ aktivula trejnado profitis, ĉar danke al kontaktoj kreitaj de KER tre sperta kaj agnoskata trejnistino lernis Esperanton por trejni dum la eventoj de TEJO aŭ de ĝiaj Landaj Sekcioj. Laste sed ne balaste, nia asocio jam kreis kaj kreskigis plurajn kunlaborojn kun aliaj organizoj ĉeestaj en FoJE. Ekzemple indas mencii, ke la Junuloj de Eŭropaj Nacimalplimultoj havos jaron dediĉitan al lingvoj en 2016, kaj ili jam petis kunlaboron de TEJO pri tiu temo.

Léon Schnelldorfer partoprenis en la Membrokonsilio kaj la Kroma Ĝenerala Asembleo de FOJE (Bruselo, 17-18. 4. 2015). Kiu estas via kontribuo dum la lasta aranĝo?

Ĉar estis mia unua kunveno de FoJE, mi estis tie pli kiel observanto kaj lernanto. Mi ĉefe partoprenis programerojn kiuj eventuale povus helpi min por plifaciligi mian komencon en tiu mondo. Mi ankaŭ strebis ekkoni novajn homojn, en kio helpis min ĉefe Veronika kaj Michael, kiuj estis tie kun mi kiel reprezentantoj de TEJO. Memkompreneble mi partoprenis la plej gravajn asembleojn, kie oni interalie ankaŭ faris diversajn amendojn al la du ĉefaj rezolucioj de la ĉi-jara FoJE. Do ni ĉiuj tri kune strebis decidi se ĉu ni voĉdonu aŭ ne por ĉiu amendo. Krome mi ankaŭ strebis kompreni kiel ĉio funkcias kaj ankaŭ konatiĝis pli detale kun diversaj Eŭropaj institucioj. Resumante mi pensas ke mia kontribuo povis esti pli utila ol ĝi estis, sed kiam mi unue vidis ĉiujn homojn kaj ilian konfidon en sia agado, mi estis iomete timigita kaj ne volis fari ion malbone, do mi decidis esti unue nur kiel observanto.

Se mi ne fuŝis en la reprezentado de Esperanto, mi pensas ke miaj celoj estis pli-malpli plenumitaj. Kion mi devas certe menciii, tio estas, ke mi pensis ke la partoprenantoj estos pli fermitaj parolante pri Esperanto kaj la tuta movado ĝenerale. Sed mi pensas ke vere helpis la bona laboro de antaŭaj delegitoj de TEJO.

Kion vi gajnis el via partopreno, kaj kiel vi povas uzi la rezultojn en/ekster TEJO?

Estas ĉefe la spertoj kaj motiviĝo, kiujn mi kolektis dum la aranĝo kaj kiuj certe helpos en mia estonteca agado. Dum la kunveno de FoJE mi ricevis vere multe da ideoj, kiel varbi novajn homojn kaj kiel daŭrigi nian aktivecon. Tio tre utilos por la Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ), nia landa junulara sekcio.

Kion konkrete TEJO povas atingi en FoJE?

Laŭ mi la plej gravaj celoj de TEJO devus esti reprezentado de la organizo dum la aranĝoj organizitaj de FoJE kaj ankaŭ aktiva partoprenado dum ili. Tio signifas ankaŭ multe paroli pri lingvopolitiko, kaj neniam forgesi la lingvajn rajtojn. Nia asocio povas tiu maniere atingi respekton de aliaj organizoj kaj ankaŭ kolekti multajn interesajn kontaktojn. Kio estas laŭ mi ankaŭ tre grava, estas havi bonajn rilatojn kun aliaj organizoj (ĉefe internaciaj), por ke TEJO havu pli grandan subtenon kaj tiel ankaŭ pli grandan voĉon kaj povon. Se ni ne ĉesos en tiu sukcesa agado, mi pensas ke la elekto de Veronika Poór en la Konsilio ne estos la lasta granda sukceso de tiu agado kaj malfacila laboro. En kelkaj jaroj junaj esperantistoj povus havi pli da voĉoj en diversaj Eŭropaj organoj.

Malpli konkrete ni povas ion diri ankaŭ pri la estonteco: la junaj politikistoj en FoJE post 10-20 jaroj havos gravajn postenojn en la Eŭropa Politiko, ĉar FoJE estas kiel saltilo por junaj politikistoj interesataj pri Eŭropa politiko. Do, pere de aktiva, pozitiva agado TEJO povas montri la valoron de Esperanto al la estontaj gravuloj en la Eŭropa nivelo.

Ĉu en la Forumo Junulara Eŭropa, la partoprenantoj konscias pri lingvaj rajtoj?

Laŭ la nova dokumento pri kondutokodoj, en FoJE oni ne rajtas homojn diskriminacii pro lingvo. En la plena sesio (dum antaŭa kunveno, kiu okazis pasintfebruare en Cluj-Napoca (Rumanio) la reprezentanto de la Itala Junulara Konsilio, kiu parolis favore al la akcepto, multe substrekis la gravecon de la dokumento. Poste venis granda aplaŭdo. Menciinde estas, ke iom poste la reprezentanto de la Brita Nacia Junulara Konsilio elektis fari sian intervenon en la franca.

Kiel fartas nun via landa junulara sekcio?

Pri la nuna situacio de nia landa junulara E-asocio SKEJ, oni povas diri ke ĝi estas reviviĝanta. Se diri pli precize, ni havas sufiĉe fortan kaj ĉefe laboreman estraron, kiu ekde februaro 2015 strebas kunporti kaj apliki novajn ideojn. Tiuj ĉi ideoj estas, ekzemple, nova aktiva paĝo de SKEJ ĉe Vizaĝlibro, pli aktiva kunlaboro de la estraranoj, organizado de diversaj aranĝoj ne nur de tiuj ekzistantaj, sed ankaŭ inventante novajn. Tamen preskaŭ ĉiuj estraranoj nuntempe loĝas eksterlande, do la aktiveco ĉefe okazas rete, aŭ en okcidenta Slovakio. Parolante pri konkretaj problemoj, mi povas diri ke unu el la plej grandaj estas, ke ni ne precize scias, kiu volas esti membro kaj ankaŭ iel aktivumi, pro tio ni jam sukcese strebas fari liston el kiu ni povus bone scii kiu ŝatus daŭre esti aktiva membro de SKEJ. Al tio rilatas ankaŭ la problemo de ekhavado de novaj membroj. Alia problemo estas certe financoj. Pro tio ni strebas fari diversajn aktivaĵojn sen esti tro dependaj de mono. Ĝenerale, mi pensas ke ni povos sukcese solvi ĉiujn bazajn porblemojn, se ni daŭrigos kun nia entuziasmo kaj memkopreneble ne forgesos ke la komenco estas ĉiam malfacila, sed kiam ni komencos kolekti la rikolton de nia laboro, ni certe estos fieraj pri nia laboro kaj pretos helpi ankaŭ en la estonteco.

Post kelkaj estrarkunsidoj (skajpe aŭ persone inter 10 okuloj), ni ĉiuj trovis iun intereskampon, kiun ni ŝatus persone prizorgi aŭ prilabori. Ekzemple Žeňa pli ŝatas labori rekte kun homoj kiuj jam estas en la E-movado. Pro tio ŝi rolas en nia asocio kiel iu, kiu pretas helpi aŭ mem organizi E-aranĝojn kaj tie plifortigi la rilatojn de unuopaj partoprenantoj aŭ espereble ankaŭ kun novaj membroj de SKEJ. Mi kontraŭe pli ŝatas esti aktiva en reprezentado de nia aktiveco kaj movado ekster la E-movado, pro tio mi jam pritraktas kun la estraro de la Slovaka Junulara Forumo, ke SKEJ ankaŭ iĝos membro de ĝi kaj povos aktive partopreni en ilaj konferencoj. Sed ĝenerale kune ni ĉiuj ŝatus plifortigi nian asocion, ni ankaŭ pretas helpi en TEJO kaj ŝatus ĉefe havi bonajn rilatojn kun aliaj landaj sekcioj. Ni esperas ke ni ĉefe sukcesos kunlabori en diversaj projektoj kun la junularaj Esperanto-asocioj de niaj najbaraj landoj, ĉar post mallonga tempo okazos en Slovakio Universala Kongreso, kie ni certe bezonos helpon ankaŭ de tiuj organizoj.

Kiel konkrete TEJO povus subteni vin?

Nuntempe mi povas diri ke TEJO jam per Fonduso Trampolino helpas nin financi la novajn afiŝojn kiujn ni ŝatus en mallonga tempo printi kaj poste dispendigi en lernejoj kaj aliloke. Krome, mi jam esploris pri la ebloj de trejnado kiun ni ŝatus ricevi kiel reviviĝanta organizo, kaj ni jam ricevis respondon kun kelkaj proponoj. Persone, mi pensas ke estus vere bone ke ne nur la estraro aktiviĝu kaj laboru, sed ankaŭ la aliaj membroj helpu nin krei fortan, aktivan kaj ĉefe mojosan organizon. Krome, kiam ni plifortiĝos kiel organizo, ni ŝatus partneriĝi kun TEJO pri diversaj projektoj per kiuj ni povus vojaĝigi kaj diversmaniere trejnigi niajn membrojn.