Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Esperanto kaj solidareco kuniĝis en Tanzanio

Luc Gouverneur

Francio

En 2007 kaj 2008, Tanzania esperantisto Mramba Simba vojaĝis tra Eŭropo por peti helpon, cele al plibonigo de la vivkondiĉoj de la vilaĝanoj de Salama, kies urbestro li estas. Tiu regiono de Tanzanio, ne for de la lago Viktorio, estas unu el la plej malriĉaj de la lando. Ĉar la Esperanto-klubo de Nanto (Francio) invitis lin okaze de lia restado en Bretonio, Christiane Lamy kaj Maurice Foucher gastigis lin hejme, kaj interparolis kun li detale pri la situacio de la vilaĝanoj de Salama.

Christiane kaj Maurice, estiel anoj de la franca asocio “Elektristoj Sen Limoj”, kiu intervenas en disvolviĝantaj landoj, proponis sian helpon al Mramba. Kun Mramba, ili antaŭvidis du projektojn: Unue, elektrigadon de lernejoj, dispensarioj, kaj loĝejoj de instruistoj kaj kuracistoj, helpe de “Elektristoj Sen Limoj”. Due, de ili mem, kreadon de radio-stacio.

Lasu ilin rakonti siajn travivaĵojn.

“En Oktobro 2009, post du jaroj da preparado kaj planado, ni fine forflugis al Tanzanio, kunportante 115 kg da diversaj radio-materialoj, t.e. miksilo, anteno, aŭskultilo k.s. Ĉe la eliro de la flughaveno de Daresalamo, Mramba Simba jam atendis nin. Ni ĝojis revidi unu la alian, ĉi-foje en lia lando. Akompanataj de li, dum la dudek horoj bezonataj por la perbusa transirado de Daresalamo ĝis Salama, ni finfine atingis lian hejmon. Liaj familianoj iomete timoplene akceptis nin, sed post interkonatiĝo, ni baldaŭ familiariĝis.

Kiel antaŭvidite, en la unua parto de nia restado, la unuajn du semajnojn, ni vizitis la lernejojn, dispensariojn kaj loĝejojn de la 7 Salamaj vilaĝoj, kunvenis kun la loĝantoj por scikoni iliajn ĉefajn bezonojn (akvo, elektro), renkontis la plej malriĉajn kaj orfajn infanojn, vizitis putojn, arbidejojn ktp. Ni vizitis ankaŭ lokajn entreprenistojn por pritrakti prezproponojn, cele al la elektro-projekto. La distriktestrino kaj ŝiaj subuloj, tre interesataj pri la projektoj, proponis sian helpon, tio estas senpagaj transportadoj de la bezonotaj varoj.

La radio-stacion “Radio Mazingira”, kies domo estis ne finkonstruita, ni kreis en la dua parto de nia restado. Helpe de la vilaĝanoj, ni muntis kaj starigis la antenon (12 metrojn alta). Tiu radio, krom aŭskultado de muziko, utilos precipe por solvi parte problemojn de klerigado, estigi kursojn de Esperanto, disvastigi informojn koncerne la asocian vivon de la vilaĝanoj. Plie, ĝi ebligos diskonigi konsilojn kaj rimedojn por antaŭgardi kontraŭ malsanoj, precipe aidoso.

Cele al fininstalado de la radio-materialoj, viroj prunteprenis servoprete kaj diligente tablon kaj seĝojn el najbara lernejo. Post pluraj elsendoprovoj, la radio fine ekfunkciis. De malproksime, homoj telefonis tuj de 30 kilometroj por anonci sukcesan ricevadon. Kia ĝojo! Radio Mazingira naskiĝis!

Monato jam pasis, kaj alvenis tempo por foriri. Ĉagrene ni adiaŭis la anojn de Mazingira. Ĝis revido al Njeje, la ĉiam ridetema kontisto. Ĝis revido al Elizabeta, la sekretariino, al James, la putzorganto...

La tri edzinoj de Mramba, Stela, Kadogo kaj Elizabeta kaj iliaj gefiloj malĝoje kaj mute rigardis nin enaŭtigi niajn valizojn. Precipe Semakweri, filo de Mramba, kun kiu ni reciproke kaj konfidence rilatiĝis dum nia restado. Mramba akompanis nin en Mwanza, ĉe la lago Viktorio, kie troviĝas la flughaveno. Surloke, ni konatiĝis kun esperantista amiko de Mramba, Davido, kaj ambaŭ ĉiĉeronis nin plaĉivole ĉien en la urbo, antaŭ nia forflugo. Dum la flugado hejmen, ni primemoris tiujn afablajn, bonhumorajn kaj gastigemajn homojn, kiuj strebas ĉiutage kaj kuraĝe al plibonigo de siaj vivkondiĉoj. Tiam denove ni sentis korpezon.”

Decembron 2010: Revenintaj en Francio jam de jaro, Christiane kaj Maurice strebas al realigo de la projekto, kies sukceso dependas de la monsubtenoj, kiujn ili kolektos. Post surloka studado kaj surdosiera pripensado, la efektivota elektrigado de publikaj konstruaĵoj estus parte pere de konekto al la ŝtata elektra reto, kaj plejparte pere de sunpaneloj. La tuta projekto kostos 50 000 eŭrojn proksimume. Poste la vilaĝanoj havus eblon akiri sunelektran sistemon, dank’ al mikro-kredito estiguta de la asocio Mazingira.

Christiane kaj Maurice, iom post sia reveno, profitis sendon de kontenero al Tanzanio fare de RFI (Radio Francio Internacia), por kunsendi al Mazingira komputilojn, tablojn, biciklojn, vestaĵojn k.s.

Surloke, en Salama, Christiane kaj Maurice renkontis multajn infanojn.

Malfeliĉe, kelkaj estas handikapitaj, kaj bezonas pli-malpli gravan operacion.

Mazingira petis ke ili kolektu monon tiucele.

Tial ili mem realigis surdiskan bildaron, kiu prezentas, Esperante aŭ france, iliajn vojaĝon kaj agadojn.

Tiu K-disko aĉeteblas por 20 eŭroj aŭ 25 dolaroj minimume ĉe:

Maurice.foucher@cegetel.net

sendkosto inkluzivita.

La tutan monon (mondonacojn kaj aĉetojn) ili transdonos al Mazingira por tiuj infanoj.