Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

FACILA

Kiel antaŭ-diri veteron

Franscico WECHSLER — Brazilo

Indiĝenoj iras al sia estro kaj demandas lin:

— Alt-estimata estro, ni bezonas scii, kiom malvarma estos la venonta vintro, por ke ni komencu kolekti brul-lignon.

La Indiĝen-estro pri-pensas la aferon dum iom da tempo kaj fine diras:

— Lasu min sola, por ke mi povu demandi la Grandan Spiriton.

Kiam la Indiĝenoj eliras el la domo de sia estro, li telefonas al la veter-servo:

— Bon-volu informi, kiom malvarma estos la venonta vintro...

La oficisto respondas:

— Nu... ĉio montras, ke la venonta vintro estos iom pli malvarma ol ordinare.

— Ĉu vere? — diras la estro. — Dankon! — Kaj li tuj ek-krias al la ceteraj indiĝenoj:

— Komencu kolekti brul-lignon tuj, ĉar ni spertos tre malvarman vintron!

Kaj la tuta indiĝenaro kolektadas lignon dum pluraj semajnoj. Fine, jam lacaj, ili iras al sia estro kaj demandas lin:

— Alt-estimata kaj saĝa estro, ĉu la ligno kolektita sufiĉos?

La estro pri-pensas sian respondon kaj denove diras:

— Lasu min sola, por ke mi povu demandi la Grandan Spiriton. — Li denove telefonas al la veter-servo:

— Bon-volu informi, ĉu la venonta vintro estos tre malvarma...

— Jes, ni refaris niajn kalkulojn, fakte ĝi estos multe pli malvarma ol ordinare.

La estro tre maltrankviliĝas kaj kolere ek-krias al siaj sub-uloj:

— Tiom da ligno tute ne sufiĉos! Vi bezonos kolekti almenaŭ la trioblon!

Kaj la indiĝenoj kolektas, kolektas, kolektas... Post unu monato da sen-ĉesa kolektado, lacegaj, ili reiras al sia estro kaj, preskaŭ plorante, plendas:

— Alt-estimata, saĝega kaj amata estro, ni estas tiel lacaj, ke ni ne sukcesas kolekti eĉ unu plian ligno-pecon! Kompatu nin! Ĉu nun la kvanto sufiĉos?

La estro el-ir-igas ilin kaj unu plian fojon telefonas al la veter-oficistoj:

— Bon-volu informi, ĉu la antaŭ-diro pri la vintro ankoraŭ estas vera...

— Bedaŭrinde ne... ĉio klarege montras, ke la venonta vintro estos sen-dube la plej forta en la lastaj cent jaroj!

La estro timegante ekkrias:

— La Granda Spirito gardu nin de tia malfeliĉo! Sed... kiel vi scias? Kiel vi povas esti tiom certaj?

Kaj la oficisto trankvile respondas:

— Facile... Indiĝenoj jam de multaj monatoj kolektadas brul-lignon kiel frenezuloj!

**

Indiĝeno: Landano, kiu devenas de la praloĝantoj de la lando

Oficisto: Homo, kiu profesie plenumas oficon; funkciulo

El la retejo Facila Vento

[facila.org] Permesilo: CC BY-NC 3.0