Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

LOĜADO

La Movado de Etaj Domoj

Jay Shafer instruis pri dezajno, sed por akiri pli da mono, li decidis kromlabori vespere kiel kasisto en vendejego. “La plimulto de la perlaborita mono sufiĉis nur por lui loĝejon. Tio ne valoris mian tutan penadon” — li ekpensis. Konklude (laŭ praktika devizo: “Malgranda, sed mia”) Jay decidis ne plu pagi luadon kaj translokiĝis al ligna dometo.

Komence li konstruis dometon “grandan” je 9m2, kiun li povis veturigi de unu loko al alia. Por vivi en ĝi, li devis redukti la plimulton de siaj posedaĵoj, kiuj (surprize) montriĝis tute senbezonaj. Tion li nur poste malkovris: “Vidu, ni ofte fariĝas senvolaj viktimoj de reklamaj kaptiloj. Oni ĉiam provas nin konvinki ke ni ne povas vivi sen aĉetadi pli kaj pli multe da diversaj objektoj.” Lia mini-domo vekis grandan intereson kaj preterpasantoj demandis Jay kiel eblas vivi en tiel malgranda budo. Post tiaj interparoloj Jay komprenis, ke eble aperas surhorizonte precipa “misio” por li: konsciigi la homojn ke oni povas vivi pli trankvile sen amasa malŝparado de materialoj. Se ni kontentas vivi pli modere, tiam la vivo montriĝos malpli streĉa kaj pro tio — ankaŭ pli feliĉa. Por antaŭenigi sian ideon, J.Shafer komencis veturadi kun sia dometo kaj ekvidis, ke multaj homoj interesiĝas pri la eblo vivi kun malmultaj posedaĵoj. “Vivante en tiel eta domo, vi disponas fakte pri unu ĉambro, kiu povas enhavi nur kelkajn bazajn objektojn. Do vi mem devas decidi kio estas vere necesa” — li diris.

Kie malpli fariĝas pli

Tian mini-domon oni povas starigi en ĝardeno, apud familia domo aŭ fiksi sur radoj kaj ĝui liberecon: uzi ĝin kiel moviĝantan loĝejon, per kiu vi povas veturi kaj viziti belajn regionojn. Survoje vi renkontas multajn homojn, inter kiuj troviĝos tiuj interesataj de la originala vivstilo (ĵaluzinde “libera kiel birdo” — ili pensus). Kaj tiel la ideo mem disvastiĝas. Dum sia vojaĝado J. Shafer prezentas ekspoziciojn kaj distribuas la instru-materialojn. Kiam pli multe da interesatoj pretis realigi la novan ideon praktike, aperis la eblo produkti kaj vendi la reklamatajn dometojn. Tiucele Jay fondis kelkpersonan firmaon kaj nomis ĝin Tumbleweed (Eo: rultigaro). La entrepreno prosperis (nur en kelkaj jaroj ĝi kreskis 7-oble) kaj aliĝis diversaj kunlaborantoj. Por tiuj kapablaj mem konstrui, Jay verkis libron kun diversaj domet-modeloj. Tie troviĝas indikoj kiel tion fari per simplaj materialoj, uzante preskaŭ senkostan ekipaĵon.

Tiel naskiĝis lia sekva entrepreno: Four Lights Tiny House Co (4-Luma Firmao de Etaj Domoj), pere de kiu li realigis jam pli grandan projekton. Ekestis tiel la unua Vilaĝo de Etaj Domoj. Sekve, la 50-jara Shafer komencis pensi pri alia aventuro. Tiucele li iniciatis la “Movadon de Etaj Domoj - MdED” (Tiny House Movement). La filozofio de tiu movado signifas vivi simple kaj ĝui liberecon. La bezono akiri pli da tempo — per simpligita vivostilo, sen nervostreĉoj kaj proksime al la naturo — fariĝas la signo de niaj febrecaj tempoj. Rezulte, la ideo pri malgrandaj (aŭ eĉ pri la tre etaj) domoj populariĝas jam en aliaj landoj de Eŭropo kaj en Japanio.

Inter la homoj, kiuj decidis aĉeti la mini-domojn, troviĝas tiuj subpremataj de monŝuldoj. Oni kuraĝigis ilin aĉetadi grandajn domojn per mono pruntita. Rezulte la ŝuldantoj eklaboris pli longe, eĉ en kelkaj lokoj, ankaŭ vespere kaj dum semajnfino. Kiam venis la krizo, la fabrikoj bankrotis kaj senlaboreco kreskis, multaj ne plu povis pagi eĉ interezon. Tiu nova situacio devigis multajn homojn translokiĝi kaj simpligi sian vivstilon. La Movado de Etaj Domoj bone plenumis tiun bezonon kaj montris la vojon vivi modeste sed ankaŭ pli sendepende.

Shafer tiel priskribas la avantaĝon de tiu situacio: “Fine ni havas tempon por fari tion, kion ni ŝatas. Mi persone povis reveni al tiuj okupoj pri kiuj mi pensis delonge, kiel ekz. ĝui pli longan libertempon, veturojn, ni pli ofte gustumas manĝaĵojn en diversaj restoracioj. Kompreneble nun mi povas pasigi pli da tempo kun mia familio. Kiam ni geedziĝis kaj naskiĝis nia infano, ni vivis en sufiĉe granda domo. Nun, en nia eta domo la filo jam estas 4-jara kaj ni bezonas iom pli da spaco. Do ni ofte ludas ekstere, ĝuante la naturon kaj freŝan aeron. Krome, mi kun la edzino reduktas niajn superfluajn posedaĵojn kelkfoje dum jaro. En tia medio, ni pasigas kune multe da tempo kaj sentas nin reciproke tre proksimaj”.

http://www.fourlightshouses.com/

http://www.tumbleweedhouses.com/

Verkis: Susanne Janssen por la magazino Living City

Tradukis: Redakcio de Nova Urbo, novaĵletero de la Fokolara Movado

Konstruu vian Domon

G. R. Ledon — 2002

Baza faka verko, kun multaj desegnaĵoj kaj zorga elekto de terminoj.

En 40 paĝoj kaj per preskaŭ sama nombro da figuroj, la aŭtoro brile — koncize sed sufiĉe komplete — eksplikas bazaĵojn de domkonstruado de la fundamento ĝis la tegmento kaj de teren-elekto ĝis material-uzo. La libreto estas specife instrua al laikoj pri la fako. Pro la abundo je fakaj vortoj ĝi pli ĝenerale utilas al ĉiuj kiuj ŝatus ekkoni la Esperantajn terminojn de diversaj partoj kaj detaloj de konstruaĵoj k.s. Ilian nekonon ĉe multaj esperantistoj, fakspertaj aŭ ne, la aŭtoro celas malpliigi. La teksto klaras kaj foje spritas. La ekzemploj sufiĉe internaciecas, kvankam ili loke koloriĝis pro liaj spertoj de konstruinto en Brazilo, kio des pli interesas kaj ĉarmas.

Recenzis: Fabien van Mook