Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La unua Esperanta Kinofestivalo

De la 10-a ĝis la 13-a de julio en San-Paŭlo, Brazilo, okazos la unua Esperanta Kinofestivalo, dum kiu estos prezentitaj konkursaj kaj nekonkursaj filmoj. La plej bonajn filmojn pri Esperanto kaj en Esperanto povos spekti la vizitantoj de la kinofestivalo el pli ol 20 landoj.

La kinofestivalo de Esperantaj filmoj konsistos el du programoj: konkursa kaj nekonkursa. En la konkursa programo partoprenos mallongegaj filmoj kun daŭro de 5, 15 aŭ 30 sekundoj, kiuj havas trajtojn de filmo (enhavo, ideo, senco) kaj originale kreitaj por kinofestivalo en la internacia lingvo Esperanto. La kvin plej bonaj filmetoj, elektotaj de internacia ĵurio, konsistanta el E-artistoj kaj E-aktivuloj, feliĉigos siajn kreantojn per fama mp3-ludilo Apple iPod Touch 4 kun gravuraĵo de la kinofestivalo, kaj la filmaj gajnintoj estos prezentitaj al la spektantoj el pli ol 120 landoj.

La nekonkursa programo prezentos dokumentaĵojn kaj ludfilmojn kun voĉtraduko aŭ subtekstoj en Esperanto. En la Esperanto-parto la organizantoj donos superrigardon pri moderna E-kinarto kaj prezentos aktualajn filmojn pri kaj en Esperanto. La ĝeneralan parton de la nekonkursa programo partoprenos konataj filmoj, premiitaj dum grandaj internacia kinofestivaloj de la lastaj jaroj.

La kinofestivalo okazos samtempe kun tri grandaj Esperanto-kongresoj. Ĝiaj partoprenantoj el pli ol 20 landoj havos ŝancon samtempe kun la kongresoj sekvi la konkursan programon kaj ĝui filmojn de la nekonkursa programo akompane de aliaj artaj vesperaj prezentoj. Inter gastoj kaj amikoj de la kinofestivalo estas konataj filmofarantoj, reĝisoroj, aktoroj kaj pli ol mil simplaj esperantistoj kaj ŝatantoj de Esperanto.

Aleksander OSINCEV, la kreanto kaj kunordiganto de la kinofestivalo, klarigas kial li decidis okazigi tiun eventon:

“La ideo organizi Esperantan Kinofestivalon venis al mi ne hazarde, jam dum kelkaj jaroj mi kunordigas internacian teamon el pli ol 40 esperantistoj el kelkdeko da landoj, kiujn unuigas volontula projekto de tradukado de subtekstoj Filmoj.net. Tiu projekto donas ŝancon al ĉiu esperantisto spekti ŝatatajn filmojn, famajn filmojn aŭ male tute nekonatajn kun subtekstoj en la internacia lingvo. Kaj iam mi decidis, ke necesas supreniĝi al nova nivelo kaj prezenti Esperantan kinarton por la tuta mondo! Ni penos sekvi dum la kinofestivalo la ĉefajn fundamentajn ideojn, kiuj akompanas la Esperanto-movadon dum la lastaj 120 jaroj: malfermiteco, foresto de politika, socia kaj lingva cenzuroj, subteno de lingva kaj kultura diversecoj”.

Unu el la specifaj trajtoj de la organizado de la kinofestivalo estas tio, ke ĉiu laboro pri organizado efektiviĝas en interreto: kvin apartaj grupoj, konsistantaj el esperantistoj en diversaj landoj, prizorgas la kvin ĉefajn organizajn direktojn de tiu granda internacia aranĝo. Kiu ajn povas partopreni la konkursan programon kaj plenigi aliĝilon rete. La oficiala partnero de la kinofestivalo estas Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

La oficiala retejo de la kinofestivalo estas http://kinofestivalo.org. Ĝi en tri lingvoj informas pri freŝaj novaĵoj, konkursaj kondiĉoj, prezentas konkursajn videojn kaj nekonkursajn filmojn.