Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Kio okazos kun via “Interreta vivo” kiam vi mortos?

Ana RIBEIRO - Brazilo

Oni havas multajn paĝojn en Interreto: Facebook, Twitter, retadresoj, ktp. Kio okazos al ili post via morto? Ĉu niaj gefiloj devos heredi la profilojn en Interreto kiel ili heredas hejmon, ekzemple? Ankoraŭ ne ekzistas leĝoj pri tio, sed estas neeviteble ke en granda retpaĝo kiel Facebook, kiu havas ĉirkaŭ 500 000 000 profilojn, ĉiutage almenaŭ unu uzanto mortas. Tiel la grandaj interkonaj retejoj kaj poŝtservoj jam havas regulojn pri tio.

Facebook

Facebook havas specialan konton por tiuj, kiuj mortis. Ĝi nomiĝas Memorejo (Memorializing Accounts angle). Kiam iu profilo iĝas memorialo neniu povas aliri ĝin, kaj neniu povas proponi Amikiĝpetojn kaj la mortulo ne estos plu inter “Homoj, kiujn vi eble konas”. Se la familio volas, ĝi ankaŭ povas malaktivigi la konton. Oni povas fari tion al la Facebook-konto pli facile ol al Google-konto, vi ne devas necese esti parenco de la mortinto, vi povas esti nur ties amiko.

Google +/Gmail

En Google se vi volas vidi la retdreson de via morta parenco aŭ aliri al ties interkona retejo Google +, vi devas sendi al Google en Usono multajn dokumentojn por pruvi ke via parenco mortis kaj pruvi ke vi estas parenco de tiu, kiu mortis, vi oficiale tradukigas per aliaj personoj anglen kelkajn dokumentojn. Sed se vi volas regi la Gmail-konton de tiu parenco, vi devas sendi la peton al Google 9 monatoj antaŭe, ĉar Gmail-konto aŭtomate malaktiviĝas post tiu periodo.

MySpace

La iam famega, sed nun forgesita interkona retejo MySpace ankoraŭ ne havas specialan politikon por mortuloj, malkiel Facebook, sed la regularo de MySpace asertas ke ili ne malaktivigas vian konton se vi ne uzas, kaj se via familion volas, ili povas malaktivigi vian konton. Sed estas ankaŭ malfacile informi ke oni mortis.

Twitter

Vi povas peti al Tvitero ke ili resendu al vi ĉion kion via parenco skribis, kaj vi povas peti ke ili malaktivigu la konton, sed ankaŭ estas granda burokratiaĵo.

Microsoft/Hotmail

Se vi ne uzas ĝin dum 90 tagoj, Microsoft aŭtomate malaktivigas vian konton. Sed vi povas peti al Hotmail ĝis antaŭ 270 tagoj ĉion, kion vi verkis. Okazas ankaŭ tio ke, se vi mortas, via familio povas peti la tuton, kiun vi verkis ĝis 360 tagojn antaŭ via morto, sed ĉu vi vivas aŭ ne, estas malfacile akiri tion el Microsoft, ĉar vi devas sendi al ĝi multajn dokumentojn.

Konklude

La maniero rigardi la “interretan morton” dependas de la kulturo kaj teknikaj aferoj, ĉu la serviloj de la retservoj ĉiam havos sufiĉe da memoro por ĉiuj profiloj? Ankoraŭ, la interreta vivo post la morto estas tre malklara afero, mi pensas ke devus ekzisti reguli por interkonaj retejoj kaj retadresoj, kiu respektas la kulturon de la uzanto.