Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Kiu estas la malamiko?

La redakcio

En disputoj ĉiam ekzistas almenaŭ du flankoj, kiuj ne konsentas pri io. Tio tamen ne signifas ke iu ajn el tiuj flankoj fakte pravas. En Ukrainio, sur la sama grundo konfliktas ideoj kaj interesoj, kaj (bedaŭrinde) militas homoj.

En novembro 2013, la tiama prezidanto Viktor Janukoviĉ rifuzis subskribi partnerecan pakton kun Eŭropa Unio, favore al komerca interkonsento kun Rusio. Miloj da ukrainianoj forte protestis, kio rezulte faligis la prezidanton. La loĝantoj de la orienta regiono de Ukrainio, ĉe la landlimo kun Rusio — plej multnombre rusparolantaj — ekribelis kontraŭ tio, kion ili nomas “puĉo”.

Iom pli ol unu jaron poste, la lando estas daŭre dividita kaj la vidpunktoj de la konfliktantaj flankoj estas neniel pli proksimaj ol antaŭ unu jaro. Ĉar ĉiuj rajtas libere esprimi sin respektante la aliajn, ni prezentas argumentojn de du ukrainianoj pri la starpunkto de ambaŭ flankoj. Ni tamen dubas ke oni rajtas diri ke iu ajn flanko pravas en tiu disputo — en militoj ĉiuj malvenkas.

La brazila kantisto kaj komponisto Raul Seixas en unu el siaj kantoj diras: “Ekzistas homoj, kiuj la tutan vivon senutile batalas kontraŭ la branĉoj, sen scii ke la atuto troviĝas en la trunko”. Eble en la kerno de tiu bedaŭrinda disputo neniu pravas, la malamiko estas la homo mem.