Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kelkaj ideoj por nia movado

(Stela)

Mi estas feliĉa, ke mi laboras en malgranda, sed forta Esperanto-teamo, kie ni volonte organizas renkontiĝojn por la junuloj en kaj ekster Hungario. Mi pensas, ke ĉe ni bone funkcias la elpensado kaj realigo de aranĝoj — ekzemple nia semajnfina JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo) printempe, IJS (Internacia Junualara Semajno) somere, unutagaj ekskursoj kaj aktivaĵoj dum la jaro kune kun la partneradoj kun aliaj eventoj. Al ni mankas pli vasta varbado por la eventoj enlande kaj internacie. Ni havas la kutimajn kanalojn de informado, kiel niaj retpaĝoj, retlistoj kaj leteroj, krome vizaĝlibro kaj pepejo. Tamen, la novuloj ne trovas nin tiom bone aŭ rapide. Ankaŭ tio malfaciligas nian laboron, ke malgraŭ tio, ke en Hungario multe da homoj lernas Esperanton, tio ne estas por plezuro aŭ pro sincera interesiĝo pri la lingvo, sed daŭre pro la reguloj de la hungara ŝtato rilate al diplomoj. Por ricevi la oficialan paperon pri la finstudado oni devas havi lingvoekzamenon el ajna vivanta lingvo. Por multaj homoj tiu estas la facile lernebla Esperanto. Do, estas defio prezenti la uzeblecon de la lingvo post la pasado de deviga ekzameno.

Mi pensas, ke se forta TEJO kun la nova retpaĝo povas montri la internacian interesiĝon kaj kunlaboradon de junuloj tra la mondo, tio povas esti unu el la solvoj al nia problemo en Hungario. Mi supozas, ke multaj krom ni en HEJ jam tre atendas la renovigon de la centra hejmpaĝo kaj havas grandan esperon rilate al la informoj kaj uzado de ĝi. HEJ povas proponi bonkvalitajn renkontiĝojn kaj trejnadon por tiuj, kiuj interesiĝas pri organizado kaj praktike kaj teorie, TEJO povus helpi disvastigi la rezultojn de la Landaj Sekcioj. Ni estas bonŝancaj, ke ni povas funkciigi plurajn retpaĝojn por niaj eventoj aparte kaj dulingve tiujn de HEJ, sed tio kostas vere multe da laboro kaj tempo por ni. La centra retpaĝo de la monda junularo povus havi la eblon prezenti lokon por tiuj LS-oj, kiuj ne havas propran retpaĝon. Tio estas realigebla kiel profiloj por la LS-oj kun almenaŭ bazaj informoj por tiuj lokaj junuloj, kiuj ŝatus trovi aktivulojn en sia lando. Ne nur pro tio, sed ankaŭ por propra informado estus oportune, se TEJO pli rapidus aperigi ĝustatempe KODEJO-n por ke la LS-oj bone konu la defiojn kaj komunikilojn de aliaj LS-oj. Krome, mi esperas, ke realiĝos plena kalendaro nur por junularaj eventoj, por ke homoj vidu, kie ili povas uzi Esperanton. Ekzemple se TEJO decidas subteni kaj disvastigi la projekton de esperant.io, tiam sur mapo bone videblus la renkontiĝoj plej proksime al vi.

Rilate al renkontiĝoj: TEJO stimulu la organizadon de malgrandaj eventoj, unutagaj projektoj en siaj LS-oj. Mi pensas pri tio, ke ekzemple ekzistas la tiel nomata Eŭropa Tago de Najbaroj. Rilate al la disvastigo de Esperanto kaj informado pri la internaciaj kunlaboradoj oni povus okazigi najbarajn renkontiĝojn en ĉiuj partoj de la mondo dum tiu tago. En Hungario tio povus esti renkontiĝo ĉe la landlimo kun la slovakoj aŭ aŭstroj, en pli grandaj landoj renkontiĝo de proksimaj Esperanto-kluboj de diversaj urboj. Tio povus esti pozitiva mesaĝo de la uzeblo de la lingvo. Ĝenerale TEJO devus stimuli la okazigon de eventoj, kaj malgraŭ tio, ke ekzistas helpilo (fakte, tio estas nur listo de taskoj, ne vera priskribo de ili) por grand(eg)aj eventoj, tio estas vere la escepto, ke junuloj organizas por multe da homoj kaj dum longa tempo. Ĝuste pro tio pli bone estas instigi al malgrandaj okazaĵoj kiuj ne bezonas multe da sperto kaj tempo. Helpilo por tiaj programoj pri organizado kaj disvastigo plene bonvenas.

Se TEJO volus havi oftan novan enhavon por la retpaĝo, estas facile peti homojn/organizojn skribi nur inter du kaj dek frazojn pri siaj aktivaĵoj (mencii urbon kaj landon) por konigi al la homoj en la mondo pri klubvesperoj, vizito de eksterlandano, ekskursoj, kunsidoj, organizado de eventoj. Tio montrus, ke ne nur tion indas raporti se okazas unusemajna grandskala evento, sed ankaŭ pri la ĉiutaga uzado de Esperanto. Tio prezentus multe pli bone la vivadon de la lingvo, kies pinto estas la kongresoj.

Rilatas al tio, ke la malrapide revivanta Pasporta Servo estas pretigata teĥnike, kaj bezonatos helpo disvastigi ĝin denove inter la junuloj. La nunaj gastigantoj estas plej multnombre maljunuloj. Estas multe pli alloge gasti ĉe junuloj, sed por tio ili devas scii pri la ekzisto de PS. Tiu laboro jam nun povus komenciĝi per preparado de la historio de PS por regajni ĝian antaŭan rolon kiel unu el la bazaj servoj de TEJO. Ankaŭ la malriĉaj hungaroj bone profitus de la gastiga servo en Esperantio. Se ĝi refunkcios, ĝi estos bona varbilo por Esperanto.

Konklude mi vidas la rolon de TEJO en la LS-oj, kiel helpon por fortigi la movadon en la diversaj landoj donante konsilojn, helpante la disvastigon de aranĝoj, sekurigadon de bone funkcianta retpaĝo, kies informriĉeco helpas la interesiĝantojn de la ekstera mondo kaj aktivulojn en la asocioj.