Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Herzberg, la Esperanto-urbo kiu proponas lingvan kaj movadan klerigadon

Zsófia Kóródy

Eble vi jam ĉiuj aŭdis pri Herzberg — la Esperanto-urbo, sed nun ni ŝatus ankaŭ prezenti, kiujn novajn servojn ni proponas al la Esperanto-lernantoj, interesiĝantoj pri movadaj aferoj kaj instruado de Esperanto.

Iom pri la urbo, fono, historio

Ni povas diri, ke Herzberg estas modelurbo por la Esperanto-movado, kiu ekzistas jam de 2006.

Post kelkjardeka konstanta laborado por Esperanto far la loka Esperanto-klubo kaj poste far Esperanto-Centro Herzberg grava atingaĵo estis, ke la urba konsilantaro ne nur rekonis la valoron de Esperanto por internaciaj rilatoj, alternativa eblo de komunikado, sed decidis doni al la urbo la oficialan kromnomon “Herzberg am Harz... die Esperanto-Stadt (la Esperanto-urbo)“.

Lingva kaj movada klerigado

Instruado de la lingvo kaj klerigado de aktivuloj estas proponataj jam de preskaŭ 20 jaroj en Herzberg. La Esperanto-Centro tie funkcias kiel klerigejo por Germana Esperanto-Asocio (GEA) sub gvido de Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy. Estis ellaborita unika studprogramo; ja ni spertis, ke ne sufiĉas instrui la lingvon, sed ni devas doni scion ankaŭ pri Esperanto-kulturo, historio, literaturo, lingvistiko, interlingvistiko kaj zorgi pri tio, ke el simplaj lingouzantoj fariĝu bone informitaj fakuloj por la movado, multiplikanroj, varbantoj, trejnitaj movadaj aktivuloj.

Jen estas niaj instrufakoj: historio de Esperanto kaj de la lingvoj ĝenerale, minoritataj lingvoj, lingvopolitiko, gramatiko kaj fonetiko, didaktiko kaj metodiko, interlingvistiko, gazetara laboro kaj informado, argumentado, varbado, administracio kaj organizado, tradukado ktp.

Ĉiujare dum kvar aŭ kvin semajnfinoj ni proponas klerigsemajnfinojn sub la gvido de spertaj kaj famaj esperantistoj, fakuloj, gastprelegantoj. Por kelkaj klerigfakoj ni eldonis klerigkajerojn.

La studadon multe helpas la akireblo de faklibroj, vortaroj, gazetoj, arkivmaterialoj, kiuj estas je dispono en la biblioteko de la Esperanto-Centro. Ĝi estas unu el la plej grandaj Esperanto-kolektaĵoj en la mondo, kiu estas malfermita por tuja surloka uzado kaj ebligas ankaŭ pruntadon.

Post sukcesa studado kun fojaj hejmtaskoj kaj la bezonataj ekzamenoj oni povas akiri diplomon de GEA kiel “Esperanto-instruisto”, “Esperanto-kursestro” kaj “Esperanto-manaĝero”.

Reta klerigpropono

Krom la t.n. ĉeesta studado, partopreno en seminarioj ni proponas ankaŭ studadon per la interreto, ja en la moderna tempo la tekniko ebligas novajn vojojn al akiro de scioj kaj tiel senkomplika individua kleriĝado eblas dum la tuta jaro kaj baldaŭ studemuloj el la tuta mondo mondo povos studi ĉe ni.

Ni eklaboris por krei multteman retan klerigsistemon kun niaj disĉiploj kaj helpantoj: Anina Stecay kaj Martin Ptasinski. Ni verkas studmaterialojn, kontroltestojn, filmas fakprelegojn kaj disponigos ilin en strukturita formo sur la retplatformo. Ni rekomendas uzi tiun klerigproponon al ĉiuj, kiuj jam atingis ĉ. B2-nivelan lingvan kapablon.

Kurso por Esperanto-instruisto

La kurso donas al la partoprenantoj la sciojn kaj kompetentojn por instrui Esperantajn lingvon kaj kulturon ankaŭ al altnivelaj lernantoj. Vi lernos pri gramatiko, lingvistiko, literaturo kaj historio de Esperanto. Por instrukapabliĝado vi ne nur lernos teorion, metodojn, didaktikon, sed ankaŭ lertiĝos praktikante la lernitaĵojn.

Kurso por movada gvidanto

La kurso donas al la partoprenantoj la sciojn kaj kompetentojn por plenumi gravajn taskojn en la Esperanto-movado. Utilas por organizantoj de kunvenoj, movadaj eventoj, respondeculoj en organizaĵoj ktp. La kurso celas instrui, kiel efike gvidi homojn, organizi kursojn kaj aranĝojn, kiel varbi, kaj ankaŭ kiel reprezenti la Esperanto-movadon antaŭ la ekstera publiko.

Partopreno

Ambaŭ kursoj daŭras ĉ. 2 jarojn kaj konsistas el diversaj lernobjektoj (“moduloj”). Ili enhavas kaj memstaran lernadon (per interreto) kaj ĉeestan lernadon. La kursoj finiĝas per ekzameno kaj skriba laboraĵo.

La ĉeesta lernado povas esti plenumata ekz. dum dek semajnfinaj seminarioj en la Esperanto-Centro en Herzberg, Germanio, aŭ dum Esperanto-renkontiĝoj kun po 16 instruhoroj (do entute 160 horoj da ĉeesta lernado). La semajnfinaj seminarioj estas partoprenendaj por ricevi la kursfinan atestilon.

La memstara lernado okazas hejme per interreto kaj legado de la koncerna fakliteraturo. Ĉiu modulo estas prezentata per t.n. Moodle-sistemo, kie estas ankaŭ forumoj por diskuto /spertinterŝanĝo inter la lernantoj kaj kun la modulgvidantoj. Taskoj por la memstara lernado: tralegado de materialo, solvo de taskoj, preparo kaj prezentado de praktikaj taskoj, pretigo de finlaboraĵo ktp. La lernanto povas parte mem decidi, en kiu rapideco, sinsekvo kaj intenseco li/ŝi trastudu la enhavojn.

La reta studado estas senpaga. La partoprenantoj devas pagi kotizon nur por ĉiuj ĉeestaj sesioj kaj por la fina ekzameno.

Lernu, perfektiĝu, fariĝu specialisto!

Bonvenon al la klerigproponoj de la Esperanto-Centro Herzberg!

Kontakto, pluaj detaloj: esperanto-zentrum@web.de

Fotoj: sceno el klerigsesio en la Esperanto-Centro