Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RECENZOJ

Ko-diskoj Rogener PAVINSKI

3/5 estrelas

“Mirindaĵo”

Manŭel

Kanzono

10 titoloj. Memeldonita — 2013

La itala kantisto Manŭel lanĉas “Mirindaĵo”, sian trian ko-diskon. Ne juĝu per la kovrilo, kiu estas unu el la plej malbonaj de nia E-kolekto, sed aŭskultu interne, tie li sukcesis atingi pli bonan sonkvaliton ol en siaj du antaŭaj diskoj.

Enhave, “Mirindaĵo” ne novas: Esperantigitaj konataj kantoj, ĉefe italaj, sed ankaŭ el la angla — “Amovortoj Sursable” (Loveletters in the sand), kaj eĉ du brazilaj kantoj — “Akvarelo” de Toquinho kaj “La amatino de amiko mia” de Roberto Carlos. Ĉi-foje neniu originala kanto, kiel en la antaŭa disko.

La tradukojn, escepte de unu franca kanto, faris li mem. Por tiuj, mi vere ne havas iujn riproĉojn, sed mi ankaŭ ne dubas ke talenta tradukisto sukcesus pli. Rimarkeblas kelkaj ciferecaj voĉo-agordoj, sed nu... kiu ne uzas tion nuntempe? En la disko ne estas mencio pri la arta reĝisorado aŭ pri muzikistoj, plej verŝajne temas pri samplaĵoj.

Mi certe donacus “Mirindaĵo” al mia patrino, se ŝi decidus lerni Esperanton.

3/5 estrelas

“Regestilo”

Jonny M

Regeo

15 titoloj + 1 bonusa trako. Vinilkosmo — 2013

La apero de la unua disko de Jonny M, la regea kantisto el Germanio, estas festinda okazo. Ĝi helpas plenigi truon en la Esperanto-muziko, kie regeo antaŭ jaro ne havis lokon. Tiam aperis “Originoj” de Zhou-Mack Mafuila, sed “Regestilo” alportas pli modernan stilon de regeo, kun elektronikaj bazoj, dum Zhou-Mack muzikas per pli tradicia regeo.

Alia granda diferenco kuŝas en la fakto, ke Jonny M en siaj tekstoj, ĉefe prikantas la idealismon.

“Regestilo” enhavas diversajn regeo-ritmojn. La unua parto estas danciga, la dua estas iom pli malrapida, sed ĝi ĝenerale estas tre gaja albumo; kaj tiom idealisma, ke ĝi foje ŝajnas naiveca.

Kun multaj kanzonoj, kiuj tuŝas la E-movadon, ĝi estas eble la plej movada disko, kiu lastatempe aperis.

Ĝi komenciĝas per “Dankon”, kanto, kiu havas la potencon iĝi nova ŝlagro en la E-muziko. Ĝi memorigas min pri “Saluton” de Roĝer Borgês. Partoprenas la repisto Tone en “Eterna Lumo” kaj Eterne Rima en la bonega “Majstro de l’ diskej’”. Jonny M estas muzikisto, kiu vere fieras pri sia regea muzikstilo kaj vivfilozofio. Jen albumo kun bona sonkvalito, tre taŭga por festoj.