Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KO-DISKOJ

Karma

Jim Petit

KD 03 titoloj - 40m

Produktita de David Husser © 2014

Jim Petit estas franca muzikisto, specialisto pri sledgitaro, kiu estas aparta metodo por ludi gitaron, glitigante sur la fretoj metalan aŭ vitran objekton. Karma estas lia 3-a albumo kaj estas frukto de longa enprofundiga laboro de la sledgitaro kaj de la muziko ĝenerale.

Karma estas nekutima kaj koncepta albumo. Eblas difini lian muzikon kiel la renkontiĝon de la muzikoj de Ravi Shankar kaj de Pink Floyd tra Jim Petit kaj liaj sledgitaroj. La albumo estas ĉefe instumenta, kun malmulte da kantado, sed kiam li kantetas, li faras tion en Esperanto.

Kvankam la disko estas dividita laŭ 11 trakoj, ĝi havas nur 3 titolojn, kaj nur la dua ĉefa kanzono Sonĝoj de konĉertanta naskiĝo havas 35 minutojn da instrumenta muzikaĵo (sledgitaroj, ĥoro, simfonia orkestro, sinteziloj, perkutiloj...), en 19 movimentoj traktante lian ideon pri la naskiĝo.

Por kompreni ĝin oni devas aŭskulti plurajn fojojn por kapti ĝian esencon. Ĝi havas multe da ideologioj fone de la muziko. La muzikaĵoj de tiu nova albumo estis komponitaj el la ritmaj cikloj de la hinda klasika muziko (tâlas). Jim proponas muzikon en kiu aŭskultantoj estos en la centro de sona sento-sperto, kiel la feto en la ventro de sia patrino, tiom por la aŭskultado de ĝia interna mondo kiom por la ekstera mondo. Bona por meditado.

Sen elizi’

Ĵak Le Puil

KD 14 titoloj - 37m

Vinilkosmo © 2014

Mi bedaŭras kiam tra la jaroj muzikistoj kiel Martin Wiese kaj Kajto ŝanĝas sian stilon. Kiam ili tute ne ŝanĝas, kiel en tiu ĉi albumo de Ĵak Le Puil, tio ankaŭ ne tute plaĉas al mi. Estas malfacile kontentigi min.

Sen elizi’ sonas kiel malnova albumo. Ĝi havas ekzakte la saman stilon, kiun li prezentas ekde la 70-aj jaroj. La diferenco estas la rafinita sonregistrado, kiu eĉ iom malkongruas kun la malnoveco de la stilo. Ĵak Le Puil estis jam registrinta kvar kasedojn (en 1977, 1980, 1985 kaj 1993) kaj unu ko-diskon en 2004.

La miksado iom malneta donis al mi la impresson ke mankas perkuto al ĉiuj kantoj. La libreto prezentas ĉiujn kanzontekstojn, kiuj estas parte mokaj, parte spritaj kaj parte seriozaj. Tio iom konfuzigas min ĉe taksado de la albumo kiel unu tuto.

El la 14 titoloj, 9 estas origine komponitaj de Ĵak kun tekstoj verkitaj de aliaj konataj esperantistoj kiel Stefan Maul, Georges Lagrange, Boulton kaj de Ĵak mem. Lia voĉo ne estas vere elstara kaj la disko iom monotonas, sed troviĝas kelkaj bonaj surprizoj kiel Hejmo, de Marjorie Boulton kaj Le Puil, kaj Estis por vi nur aventuro, de Georgo Lagrange kaj Le Puil. Ankaŭ notinda estas tamen la partopreno de multaj muzikistoj, inkl. de JoMo.